Erik PONTOPPIDAN (24-an de aŭgusto 1698 en Aarhus, orienta bordo de Jutlando20an de decembro 1764 en Kopenhago), estis dana aŭtoro, episkopo, historiisto kaj antikvisto. Li edukiĝis en Fredericia (1716–18), post kio li iĝis privata instruisto en Norvegio, kaj poste studis en Nederlando, kaj en Londono kaj Oksfordo, Anglio. En 1721 li iĝis informator (informanto) de Frederiko Karlo de Carlstein (poste duko de Plön), kaj post du jaroj predikisto en la kastelo kaj en Nordborg. El 1726 al 1734 li iĝis pastro ĉe Hagenberg, el kie li protektis la pietistojn ĝis li ne povis defendi ties atakon kontraŭ la striktare luteristoj per verkoj de 1726 kaj 1727. Dum tiu sama periodo li preparis sciencajn verkojn kiaj Memoria Hafniæ (1729); Theatrum Daniæ (1736); kaj Kurzgefasste Reformationshistorie der dänischen Kirche. Pontoppidan iĝis poste pastro en Hillerød predikisto en la palaco Frederiksborg (1734), kaj en Kopenhago (1735), profesoro pri teologio ĉe la Universitato (1738), kaj verkisto por Everriculum fermenti veteris (1736) kaj Böse Sprichwörter (1739).

Erik Pontoppidan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1698 (1698-08-24)
en Arhuzo,  Danio
Morto 20-an de decembro 1764 (1764-12-20) (66-jaraĝa)
en Kopenhago,  Danio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinadana vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Familio
Patro Ludvig Pontoppidan vd
Gefratoj Christian Pontoppidan vd
Profesio
Okupo entomologo • pastoro • historiisto de kristanismo • ornitologo • natursciencisto • teologo • universitata instruisto • ĵurnalistoverkistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr