Ernő Kenéz
Ernő Kenéz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenéz Ernő estis hungara operkantisto, (tenoro), apotekisto. Lia unua edzino estis Márta Chiovini, la dua Etelka Kenéz Heka.
Ernő Kenéz | |
---|---|
Ernő Kenéz | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kenéz Ernő |
Naskiĝo | la 24-an de decembro 1922 en Hódmezővásárhely (Hungario) |
Morto | la 1-an de februaro 1998 en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstrio |
Alma mater | Bethlen Gabor Reformatus Gimnazium • Albert Szent-Györgyi University of Medicine |
Familio | |
Edz(in)o | Márta Chiovini • Etelka Kenéz Heka |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • operetkantisto • apotekisto |
Ernő Kenéz [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1922 en Hódmezővásárhely, li mortis la 1-an de februaro 1998 en Hódmezővásárhely.
Biografio redakti
Ernő Kenéz frekventis mezlernejojn en Orosháza kaj en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato de Szeged, sed private li lernis pianadon. Li eklaboris en Röszke kiel apotekisto, sed en 1947 li lernis en konservatorio en Szeged. Lia unua geedziĝo finiĝis, li laboras plu en apoteko en Szeged, sed en 1950 li komencis sian operkantistan karieron en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1952 kaj 1963 li apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1963-1965 al Teatro de Kecskemét, fine al teatro Déryné. Baldaŭ li revenis al sia origina profesio en Kőbánya. En 1971 kun permeso li kun la dua edzino translokiĝis al Vieno, kie li estis restoraciestro.
El lia repertuaro redakti
- Johann Strauß (patro): Bécsi diákok (1950, debuta rolo en Szeged)
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Otto
- Ferenc Farkas: Csínom Palkó – titolrolo
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg — Eisslinger
- Charles Gounod: Faust – titolrolo
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Barinkay
- Giacomo Puccini: Tosca — Cavaradossi
- Carl Zeller: A madarász – Adam
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor - Artur
Lia filma rolo redakti
- Gábor diák (1956, kantista voĉo de Ferenc Zenthe)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Hódmezővásárhely (2007) tab 2007
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2023-04-26 per la retarkivo Wayback Machine