Intermaro (pole Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la unua mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo. Estonte al Intermaro estis apartenonta la areo inter la maroj Adriatika, Balta kaj Nigra („Maroj ABN”), konkrete Pollando, Litovio, Latvio, Estonio, Belorusio, Ukrainio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio kaj eventuale Finnlando.

Intermaro - la planita politika ideo de Józef Piłsudski antaŭ la unua mondmilito la federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo. La hela verda koloro montras teritoriojn de Belorusio kaj Ukrainio de la jaro 1921 kontrolitaj de Sovetunio
La Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum la 17a jc.:Teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Proponata federacio estis rilatanta al Jagelonaj tradicioj de la multkultura Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Piłsudski opiniis, ke ĝia estiĝo permesos eviti al la ŝtatoj de Mezeŭropo dominadon de GermanioRusio.

    Intermaro estis tamen rigardata de litovoj kiel minaco por ilia novaperinta, sendependa ŝtato, ukrainoj konsideris tiun ĉi ideon kolizianta kun iliaj sendependecaj streboj. Krom tio kontraŭstaris Rusio kaj plimulto de okcidentaj mondpotencoj, krom Francio.

    La ideo de Intermaro kompletigis sin kun la alia geopolitika vizio de Piłsudski – prometeismo, kies premiso estis disdivido unue de Rusia Imperio, kaj poste de Sovetunio.

    Dum la du jardekoj ekde fiasko de la ideo pri Intermaro ĉiuj ŝtatoj membriĝontaj al la federacio ektroviĝis en influzono de SovetunioNazia Germanio.

    Vidu ankaŭ redakti

     
    La Trimaro (tio estas: Balta Maro, Adria Maro], Nigra Maro), la nuna iniciativo de iama politika ideo Intermaro

    Bibliografio redakti

    • Bohdan Skaradziński, „Małe książeczki z wielkim morałem”, 6-7 kwietnia 1991;
    • Tomasz Szczepański: Międzymorze. Polityka środkowoeuropejska KPN (Intermaro. Mezeŭropa politiko de la Konfederacio de Sendependa Pollando). Dział Poligrafii KPN, Varsovio 1993. ISBN 8385216219
    • Andrzej Izdebski, „W drodze do Międzymorza. Od Piłsudskiego do Moczulskiego” (Survoje al Intermaro. De Piłsudski ĝis Moczulski, 1999.
    • Piotr Okulewicz, Koncepcja „Międzymorza” w myśli i praktyce politycznej obozu Józefa Piłsudskiego w latach 1918-1926, Poznań 2001 (​ISBN 83-7177-060-X​).
    • Narodziny Międzymorza (Naskiĝo de Intermaro), Bellona, Warszawa 2008
    • Tomasz Sikorski „Międzymorze” – pismo sekcji wschodniej Polskiej Partii Socjalistycznej (1987 – 1989). Zapomniana historia Athenaeum. Polskie Studia Politologiczne, Rocznik 2014, nr 41

    Eksteraj ligiloj redakti