Intersekca teorio

multedimensia teorio pri la premado de marĝenaj grupoj
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun intersekseco.

Intersekca teoriopluraneca teorio estas maniero analizi, ekkompreni kaj korekti la efektojn, kiam multaj formoj de subpremado, dominado kaj diskriminado interagas samtempe[1] en individuoj, kulturoj kaj socioj (pluraneco). Oni parolas pri la formoj de subpremado kiel aksoj aŭ "vektoroj," kiuj "intersekcas sin" aŭ estas "interŝlositaj," kaj pri la tuta sistemo kiel matrico de subpremado.

Intersekca teorio
sociologia teorio • studfako
scienco de seksa identeco • politika sociologiojurisprudencosocia movado
vdr
Intersekca analizo pripensas kolekton de faktoroj kiuj influas socian individuon en kombinaĵo, prefere ol pripensado de ĉiu faktoro izole.

Unue nomita de Kimberlé Williams Crenshaw, afrik-usona civilrajta juristo kaj eminenta profesoro pri kritika ras-teorio, intersekca teorio ekzamenas kiel diversaj subpremitaj biologiaj, sociaj, kaj kulturaj kategorioj, kiaj sekso, raso, klaso, kapablo, seksa orientiĝo, religio, kasto, aĝo, lingvo, nacieco kaj aliaj aksoj de identeco, interagas multnivele kaj ofte samtempe. La teorio proponas, ke oni pripensu ĉiun elementon aŭ trajton de persono kiel nepre ligitaj al ĉiuj aliaj elementoj por plene kompreni ties identecon.[2] Oni povas uzi tiun kadron por kompreni kiel sistema maljusteco kaj socia neegaleco okazas multedimensie.[3] Intersekca teorio asertas, ke la klasikaj formoj de subpremado en la socio — kiel rasismo, seksismo, klasismo, kapablismo, aliseksemismo, cisseksismo, lingvismo, aĝismo, nativismo kaj kredrilata diskriminacio — neniel staras sendepende unu de la alia. Anstataŭe, tiuj formoj de subpremado interrilatas, kreante sistemon de subpremado, kiu spegulas la intersekciĝon de multaj formoj de diskriminado.[4]

Intersekca teorio estas grava paradigmo en akademia enketado kaj pli vastaj kuntekstoj, kiaj klopodoj por socia justeco kaj demografio, kaj penas klarigi la manieron kiel socie konstruitaj kategorioj de aparteco intersekcas sin por krei socian hierarkion.[5] Ekzemple, intersekca teorio asertas, ke ne ekzistas unuopa sperto de identeco. Anstataŭ rigardi (ekzemple) la problemojn de virinoj nur el seksa vidpunkto, necesas konsideri ankaŭ aliajn sociajn kategoriojn, ekzemple klason, kapablon, naciecon, lingvon kaj rason, por havi plenan komprenon pri la problemoj alfrontataj de virinoj.

Intersekca teorio ankaŭ sugestas, ke ŝajne diskretaj formoj de subpremado estas formataj unu per la alia (reciproke konsistigaj).[6] Tial, por plene kompreni la rasigadon de subpremitaj grupoj, oni devas enketi la manierojn, kiel rasigaj strukturoj, sociaj procezoj kaj sociaj reprezentaĵoj (aŭ ideoj, kiuj pretendas reprezenti grupojn kaj grupanojn en la socio) estas formitaj per sekso, klaso, sekseco, ktp.[7] Kvankam la teorio komencis kiel esploro de la subpremado de neblankaj virinoj en la Usona socio, hodiaŭ tia analizo estas eventuale aplikata al ĉiuj kategorioj de subpremataj homoj.

Historia kunteksto redakti

La afero hodiaŭ priskribita per la nomo "intersekca teorio" aŭ "pluraneco" antaŭdatas la terminon mem, kaj venis antaŭ sociologiaj cirkloj en la malfruaj 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj kune kun la plurrasa feminisma movado. Ĝi venis kiel parto de kritiko pri radikala feminismo, kiu evoluis en la malfruaj 1960-aj jaroj, konata kiel la "reviziisma feminisma teorio." Tiu reviziisma feminisma teorio "defiis la nocion, ke 'sekso' estas la plej grava faktoro, kiu determinas la sorton de virino." Tiu esploro elmerĝiĝis el la historia malinkludo de nigraj virinoj de la feminisma movado. Simile, nigraj virinoj longe malinkludiĝis de la movado por la civilaj rajtoj de afrik-usonanoj. Multemaniere, la enkonduko de intersekca teorio subtenis la pretendojn de neblankaj virinoj, ke ili apartenas al ambaŭ tiuj politikaj sferoj.

La movado kondukata de neblankaj virinoj disputis la ideon, ke virinoj estas kategorio de samuloj esence kunhavante la samajn vivajn spertojn. Tiu argumento radikis en la konstato, ke blankaj mezklasaj virinoj ne servis kiel aŭtentika reprezentaĵo de la tuta feminisma movado. Rekonante, ke la formoj de subpremado, kiujn spertis blankaj mezklasaj virinoj, malsamis al tiuj spertataj de nigraj, malriĉaj, aŭ malkapablaj virinoj, feministoj klopodis kompreni la manierojn kiel sekso, raso, kaj klaso kombiniĝis por "determini la virinan sorton."

Leslie McCall, eminenta intersekca teoriisto, argumentas, ke la enkonduko de intersekca teorio estis nemalhavebla por sociologio, pretendante, ke antaŭ ĝia evoluigo ekzistas malmultaj enketoj, kiuj specife traktas la spertojn de homoj, kiuj alfrontas multajn formojn de subigo en la socio.[8]

La terminoj estas ankaŭ historie kaj teorie ligitaj al la koncepto "samtempeco," antaŭenigita dum la 1970-aj jaroj fare de anoj de la Comabhee Rivera Kolektivo, en Bostono, Masaĉuseco. Membroj de tiu grupo elmontris konscion, ke iliaj vivoj — kaj iliaj specoj de rezistado kontraŭ subpremado — estis profunde formitaj per la samtempaj influoj de raso, klaso, sekso, kaj sekseco. Tial, la virinoj de la Combahee Rivera Kolektivo antaŭenigis komprenon pri afrik-usonaj spertoj, kiuj defiis tiujn analizojn, kiuj elmerĝiĝis el nigrulaj sociaj movadoj centrigitaj ĉirkaŭ viroj, kaj ankaŭ tiujn el la plimultaj blankaj, mezklasaj, aliseksemaj feministoj.

Feminisma pensado redakti

La terminon intersekca teorio unue elpensis la juristo Kimberlé Williams Crenshaw en 1989. En sia verko, Crenshaw diskutis nigran feminismon, kiu argumentas, ke la spertoj de nigra virino ne povas esti komprenataj laŭ la apartaj terminoj "nigruleco" kaj "virineco" sendepende konsiderataj, sed devas inkludi la interagojn, kiuj ofte fortigas unu la alian. Crenshaw menciis, ke la pluraneca sperto de nigraj virinoj estas pli potenca ol la kombinaĵo de iliaj raso kaj sekso, kaj ke ĉiuj observoj, kiuj ne konsideras tiujn intersekcojn, ne povas precize trakti la manieron, kiel nigraj virinoj estas subigitaj.

La termino gajnis elstarecon en la 1990-aj jaroj kiam sociologo Patricia Hill Collins reenkondukis la ideon, kiel parto de sia diskuto pri nigra feminismo. Tiu termino anstataŭis ŝian antaŭe elpensitan esprimon "nigra feminisma pensado," "kaj plivastigis la ĝeneralan aplikeblon de ŝia teorio pri afrik-usonaj virinoj al ĉiuj virinoj." Multe simile kiel ŝia antaŭulo Crenshaw, Collins argumentis, ke la kulturaj ŝablonoj de subpremado ne nur interrilatas, sed kunligiĝas kaj influiĝas de la intersekciĝantaj sistemoj de societoj, kiaj raso, sekso, klaso, kaj etno. Collins parolis pri tio kiel "interŝlosa subpremado."

Kompreneble, la ideoj, kiuj formis intersekcan feminismon, ekzistis longe antaŭ la elpenso de la termino. Ekzemple, en 1851 Sojourner Truth liveris sian faman parolon "Ain't I a Woman?" ("Ĉu mi ne estas virino?"), kiu kritikis la malinkludon de nigraj virinoj de la plimulta blanka movado por virinaj rajtoj. Simile, en sia 1892-a eseo, "The Colored Woman's Office" ("La oficejo de la neblanka virino"), Anna Julia Cooper identis nigrajn virinojn kiel la plej gravajn agantojn en movadoj por socia ŝanĝiĝo pro sia sperto pri multaj aspektoj de subpremado.

Laŭ nigraj feministoj kaj multaj blankaj feministoj, spertoj de klaso, sekso, sekseco, ktp., ne povas esti adekvate komprenataj se oni ne zorge konsideras la influojn de rasigado. Tiun fokuson pri rasigado multfoje elstarigis la nigra feministo bell hooks[9], specife en sia 1981-a libro Ain't I A Woman?: Black Women and Feminism (Ĉu mi ne estas virino?: nigraj virinoj kaj feminismo). Feministoj argumentas, ke kompreno de intersekca teorio estas nemalhavebla elemento por gajni politikan kaj socian egalecon kaj plibonigi niajn demokratiajn sistemojn. La teorio de Collins reprezentas la sociologian intersekciĝon de la moderna kaj postmoderna feminismaj skoloj.

Marie-Claire Belleau argumentas favore de "strategia sinintersekcado" por okazigi kunlaboradon inter feministoj de malsamaj etnoj. Ŝi referencas malsamajn naci-kulturajn grupojn, kiuj produktas unikajn specojn de feminismoj. Uzante la kebekan naci-kulturan grupon kiel ekzemplon, Belleau agnoskas, ke multaj naci-kulturaj grupoj enhavas senfinajn subidentecojn en si. Ŝi argumentas, ke pro tiu senfineco ekzistas senfinaj manieroj kiel anoj de malsamaj feminismoj povas kunlabori per strategia sinintersekcado, kaj ke tiuj partnerecoj povas helpi konstrui ponton inter la "dominantaj kaj marĝenaj" grupoj. Belleau argumentas, ke en strategia sinintersekcado, malsamaĵoj inter naci-kulturaj feminismoj estas nek esencismaj nek universalaj, sed estu komprenataj kiel rezultoj de soci-kulturaj kuntekstoj. Nek la plenumadoj de tiuj naci-kulturaj feminismoj estas esencismaj, sed estas strategioj.

Marksismafeminisma kritika teorio redakti

La intersekca teorio de Collins kaj ĝiaj relativaj principoj estas vaste aplikataj en la sociologia kampo, precipe al temoj, kiaj politiko kaj perforto. La malfacilaĵoj, kiujn nigraj virinoj alfrontas en la ekonomia sektoro, ekzemple, montras kiel la interrilataj principoj de la teorio de Collins kuniĝas por aldoni novan dimension al marksisma ekonomia teorio. Collins uzis sian elscion por konstrui dinamikan teorion pri politika subpremado, kiel tio specife rilatas al nigraj virinoj.

W. E. B. Du Bois teoriis, ke la sinintersekcantaj paradigmoj raso, klaso, kaj nacio povas ekspliki iujn kvalitojn de nigrula politika ekonomio. Collins skribis: "Du Bois rigardis rason, klason, kaj nacion ne principale kiel personaj kategorioj de identeco sed kiel sociaj hierarkioj, kiuj influis afrik-usonan atingeblon al stato, malriĉeco [tiel], kaj potenco." Du Bois ellasis sekson el sia teorio kaj konsideris ĝin pli kiel personan identan kategorion.

Cheryl Townsend Gilkes ellaboris tion, rimarkante la valoron de fokuso pri la spertoj de nigraj virinoj. Joy James unupaŝe antaŭenigas la aferon, "uzante paradigmojn de intersekca teorio por interpreti sociajn fenomenojn." Collins poste integris tiujn tri vidpunktojn, ekzamenante nigrulan politikan ekonomion, kaj per la centrigo de la spertoj de nigraj virinoj kaj per la uzo de intersekca teoria kadro.

Collins rigardas la temon el marksismafeminisma vidpunkto kaj aplikas siajn intersekcajn principojn al kion ŝi nomas la "labor-familia ligo kaj la malriĉeco de nigraj virinoj". En sia artikolo el la jaro 2000 "Nigrula Politika Ekonomio" ŝi priskribas kiel la interagadon de konsumisma rasismo, seksaj hierarkioj, kaj malavantaĝoj en la labora merkato povas esti centrigitaj ĉirkaŭ la unikaj spertoj de nigraj virinoj. Konsidero pri tio el historia vidpunkto, kaj ekzameno de interrasaj geedziĝaj leĝoj kaj proprietaj heredaj leĝoj, kreas ion, kion Collins terminas "aparta labor-familia ligo, kiu siavice influas la pli vastajn ŝablonojn de nigrula politika ekonomio." Ekzemple, malpermeso de interrasa geedziĝo efektive subpremis la superenan klasmobilecon de nigraj virinoj.

Oni montris, ke pluraneco en almarĝenigitaj raso kaj sekso havas videblan efekton al la labora merkato. "Sociologia enketado klare montras, ke enkalkulo de eduko, sperto, kaj lerteco ne sufiĉas por ekspliki la evidentajn malsamaĵojn en labormerkata sukceso." La tri ĉefaj kampoj, kie oni vidas la rezulton de pluraneco, estas salajroj, diskriminado, kaj hejmlaboro. La plimulto da studoj montras, ke personoj en la subo de la socia hierkarkio laŭ terminoj de raso aŭ sekso pli probable ol aliaj gajnos pli malaltan salajron, suferos la stereotipojn de aliaj, aŭ dungiĝos al ekspluataj hejmlaboraj postenoj. Studado de la labormerkato kaj pluraneco okazigas pli bonan komprenon pri ekonomiaj malegalaĵoj kaj la implicojn de la multedimensia efekto de raso kaj sekso al socia stato.

Sekseco kaj klaso, aldone al raso kaj sekso redakti

 
Dyke March, 2020, Hamburgo

Kvankam intersekca teorio ekis kun la esplorado de la interagado inter sekso kaj raso, post nelonge aliaj identecoj kaj formoj de subpremado aldoniĝis. Ekzemple, jam en 1981, Cherríe Moraga kaj Gloria E. Anzaldúa eldonis la unuan eldonon de This Bridge Called My Back (Ĉi tiu ponto, kiu nomiĝas mia dorso). Tiu antologio esploris la manierojn, kiel kategorioj pri seksa orientiĝo kaj klaso ankaŭ miksiĝas kun tiuj pri raso kaj sekso por krei eĉ pli distingajn politikajn kategoriojn. Multaj nigraj, latinamerikanaj, kaj aziaj verkistoj, kiuj aperas en la kolekto, emfazas kiel ilia sekseco interagas kun iliaj raso kaj sekso por informi iliajn vidpunktojn. Simile, malriĉaj, neblankaj virinoj eldiris siajn spertojn, pri kiel ilia soci-ekonomia stato aldonis nivelon de nuanco al iliaj identecoj, nekonate al aŭ miskomprenate de mezklasaj blankaj feministoj.

Ĉefaj konceptoj redakti

Interŝlosa matrico de subpremado redakti

Collins referis al la diversaj intersekcoj de socia neegaleco kiel la matrico de dominado. Tio estas konata ankaŭ kiel "vektoroj de subpremado kaj privilego." Tiuj terminoj temas pri tio, ke malsamaĵoj inter homoj (seksa orientiĝo, klaso, raso, aĝo, ktp.) servas kiel subprem-dimensioj por virinoj kaj ŝanĝas la sperton de vivado en la socio kiel virino. Collins, Audre Lorde (en Sister Outside), kaj bell hooks rimarkas, ke "aŭ/aŭ pensado" influas tian subpremadon kaj plu intensigas tiujn malsamaĵojn. Specife, Collins parolas pri tio kiel la konstruaĵo de dikotomia opozicia diferenco. Tiu konstruaĵo estas karakterizata de sia fokuso pri malsamaĵoj anstataŭ similaĵoj.

Starpunkta epistemologio kaj la interna eksterulo redakti

Kaj Collins kaj Dorothy Smith havis centran rolon en la evoluigado de sociologia difino de starpunkta teorio. Starpunkto estas la unika vidpunkto de individuo pri la mondo. La teoria bazo de tiu metodo rigardas socian scion kiel lokitan en la specifa geografia loko de individuo. Siavice, scio iĝas distinge unika kaj subjektiva; ĝi varias depende de la sociaj kondiĉoj, kiuj produktis ĝin.

La koncepto pri la interna eksterulo temas pri unika starpunkto, rilata al la memo, la familio, kaj la socio. Tio rilatas al specifaj spertoj, kiujn oni devas alfronti dum oni moviĝas el komuna kultura mondo (t.e. la familio) al tiu de la moderna socio. Tial, kvankam virino, precipe nigra virino, povas iĝi influema en specifa fako, ŝi povas senti sin neapartenanta al ĝi. Ŝiaj personeco, konduto, kaj kultura esenco flankenpuŝas ŝian individuan valoron; tiel ŝi iĝas la interna eksterulo.

Rezistado kontraŭ subpremado redakti

Parolante el kritika starpunkto, Collins rimarkis, ke Brittan kaj Maynard pretendas, ke "dominado ĉiam inkludas la objektigon de la dominatoj; ĉiuj formoj de subpremado implicas la senvalorigon de la subjektiveco de la subprematoj." Ŝi poste rimarkis, ke memvalorigo kaj memdifino estas du strategioj por rezisti subpremadon. Partopreno en memkonsciaj metodoj helpas gardadi la memestimon de la subpremata grupo kaj helpas ilin eviti ĉiujn senhomecigajn eksterajn influojn.

Marĝenaj grupoj ofte ricevas staton de "alieco." Esence, oni estas "aliulo" se oni malsamas de tio, kion Audre Lorde nomas la mita normeco. "Aliuloj" estas preskaŭ ĉiuj, kiuj malsamas de la socia skemo de averaĝa blanka viro. Gloria Anzaldúa nomas tion "aliigado," specifa klopodo establi iun kiel neakcepteblan, bazita je certaj kriterioj, kiujn tiu ne plenumas.

Individua subjektiveco estas alia koncerno por marĝenaj grupoj. Malsamaĵoj povas esti uzataj kiel iloj por mem-senvalorigo per internigo de stereotipaj sociaj vidpunktoj, tiel kondukante al formo de psikologia subpremado. Kion Collins efektive argumentas estas, ke helpe de senco pri memvaloro kaj de stabila memdifino, oni povas preterpasi tiujn subpremajn sociajn dominad-metodojn.

Metodologio redakti

Intersekca metodologio konsistas de kvar komponantoj: kolekto de datumoj, kunteksta analizo, rigardo al politikoj kaj la sistemoj de ties realigado, kaj realigado de intersekcaj politikoj, kiujn kaj registaroj kaj neregistaroj povas proponi.[10]

Por enketi la intersekciĝon de multaj formoj de subpremado ekzistas tri ĝeneralaj metodoj. Tiuj tri metodoj estas kontraŭkategoria komplekseco, interkategoria komplekseco, kaj enkategoria komplekseco. Intersekca teorio ekis kun la enkategoria metodo.[10] Tiuj metodoj reprezentas la larĝan spektrumon de metodologio hodiaŭ uzata por pli bone kompreni kaj apliki la intersekcan teorion.[8]

Kontraŭkategoria metodo redakti

La kontraŭkategoria metodo, aŭ kontraŭkategoria komplekseco, estas bazita je la "metodologio, kiu malkonstruas analizajn kategoriojn."[8] Ĝi ekis kiel parto de feminisma enketo[10] kaj argumentas, ke la sociaj kategorioj estas arbitraj konstruaĵoj de la historio kaj la lingvo, kaj ili kontribuas malmulte al la kompreno pri la manieroj kiel homoj spertas la socion.[11] Aldone, la kontraŭkategoria metodo laŭas la ideon, ke "neegalaĵoj radikas en rilatoj, kiujn difinas raso, klaso, sekseco, kaj sekco."[8] Tial, la nura maniero por elimini subpremadon en la socio estas elimini la kategoriojn, kiujn oni uzas por sekcii homojn al malsamaj grupoj. Tiu analizo pretendas, ke la socio estas tro kompleksa por redukti ĝin al finitaj kategorioj, kaj anstataŭe rekonas la bezonon de tutampleka metodo por kompreni intersekciĝojn de formoj de subpremado.[12]

Interkategoria (aŭ kategoria) metodo redakti

La interkategoria metodo, aŭ interkategoria komplekseco, emfazas la rilatojn inter grupoj neegalaj en la socio.[10] Ĝi komencas per la agnosko de socia neegaleco, kaj uzas tion kiel bazon por diskuti la intersekciĝon de diversaj formoj de subpremado.[8] Laŭ interkategoria komplekseco, "la koncerno temas pri la naturo de la rilatoj inter sociaj grupoj kaj, plej grave, kiel ili ŝanĝiĝas."[8] Proponantoj de tiu metodologio uzas ekzistajn kategoriajn distingojn por dokumenti neegalecon tra multaj dimensioj kaj mezuri ĝian ŝanĝiĝon dum tempo.[8]

Enkategoria metodo redakti

La enkategoria metodo, aŭ enkategoria komplekseco, estis la originala metodo de intersekca enketo,[10] sed povas esti vidata kiel mezpunkto inter la kontraŭkategoria kaj interkategoria metodoj.[12] Ĝi rekonas la evidentajn difektojn de ekzistaj sociaj kategorioj, kaj pridemandas la manieron kiel ili kreas limojn de distingado.[12] Tiu ĉi metodo tamen ne malakceptas la atentindecon de sociaj kategorioj por kompreni la modernan socian sperton.[12] Plue, la enkategoria metodo fokuse studas la malzorgitajn sociajn grupojn ĉe la intersekciĝo de la kontraŭkategoria kaj interkategoria metodoj.[8] Por bilanci tiujn reciproke kontraŭajn vidpunktojn, la enkategoria metodo atentas tiujn, kiuj transiras la limojn de konstruitaj kategorioj por kompreni la kompleksecon kaj intersekciĝon de homaj interagoj.[8]

Intersekca praktiko redakti

Iuj fakuloj proponis la inkludon de intersekcismaj praktikoj en la politika mondo, edukado, medicino, dungado, ekonomio, kaj proprieto.[13] Ene de la edukada institucio, Jones' 2003 enketo pri laborist-klasaj virinoj en akademio konsideras meritokration en ĉiuj sociaj stratumoj kaj konkludas, ke ĝi estas komplikita de raso kaj la aliaj eksteraj fortoj, kiuj subpremas. En la sanaj sistemoj, usonaj enketistoj trovis, ses monatojn post la atakoj kontraŭ la Monda Komercocentro je la 11-a de septembro 2001, plimultigon de malsukcesaj nask-rezultoj, kiam la gepatroj havis nomojn ŝajne arabajn aŭ islamajn. Enketistoj ankaŭ trovis, ke ankaŭ enmigradaj politikoj rekte influas la fundamentajn kaŭzojn de malsanoj.

Aldone, aplikoj de intersekca teorio al proprieto kaj ekonomio povas esti repaŝitaj en la usona historia rakonto, plena de "streĉoj kaj bataloj pri propraĵoj– en iliaj diversaj formoj. De la forigo de indiĝenoj (kaj poste japan-amerikanoj) el ilia tero, ĝis la milita konkero de granda parto de Meksikio, ĝis la konstruaĵo de afrikanoj kiel propraĵoj, la kapablo difini kaj posedi propraĵojn estis centra trajto de potenco en Usono... [kie] sociaj avantaĝoj aldoniĝas grandparte al posedantoj de propraĵoj. [13] Oni aplikus la intersekcan kadron de analizado al diversaj areoj, kie raso, klaso, sekso, sekseco, kaj kapablo estas influitaj de politikoj, procedoj, praktikoj, kaj leĝoj en "kuntekstospecifaj enketadoj, inkluzive, ekzemple, analizo de la multaj manieroj, kiel raso kaj sekso interagas kun klaso en la labormerkato; enketo de la manieroj, kiel ŝtatoj konsistigas reĝimojn, kiuj regulas identecon, reproduktadon, kaj familia formiĝo"[14] kaj ekzameno de la neegalaĵoj, kiuj ekzistas pro "la potenc-rilatoj de blankeco... [kaj] la neado de la potenco kaj privilego... de blankeco... mezklaseco [kaj] la rolo de potenco, kiun ĝi havas en sociaj rilatoj."[15]

Sociala laboro redakti

En la fako sociala laboro, proponantoj de intersekca praktiko argumentas, ke se servoprovizantoj ne konsideras interŝlosajn formojn de subpremado, ili estos malpli utilaj, kaj eble eĉ malutilaj, por diversaj sekcioj de la loĝantaro. Ili devas konscii pri la ŝajne nerilataj faktoroj, kiuj povas tuŝi ies vivon, kaj adapti siajn metodojn al tiuj faktoroj. Ekzemple, konsilistoj por viktimoj de hejmperforto en Usono kutime urĝas ke ĉiuj virinoj raportu pri sia mistraktado al polico, sed tio ne utilus por neblankaj virinoj pro la historio de racie motivigita polica brutaleco, do laŭ intersekca teorio, konsilistoj adaptu sian konsiliston por neblankaj virinoj.

Virinoj kun malkapabloj pli ofte renkontas hejmperforton fare de pli granda kvanto da mistraktantoj. Ofte sanaj laboristoj kaj personaj zorgantoj faris tiun mistraktadon, kaj virinoj kun malkapabloj havas malpli multajn opciojn por eskapi la mistraktadon. Estas principo de "silento," kiu koncernas la pluranecon en virineco kaj malkapablo, laŭ kiu estas ĝenerala socia neado pri la ofteco de mistraktataj malkapablaj homoj kaj oni ofte ignoras tian mistraktadon, kiam oni trovis ĝin. Limigoj al la memrego de malkapablaj virinoj kaj socia izoliĝo permesas pluan kaj pli oftan mistraktadon.

Psikologio redakti

Psikologiaj enketistoj antaŭvidis intersekcan teorion ekde la 1950-aj jaroj, antaŭ la enketoj de Patricia Hill Collins, rigardante biasojn, heŭristikon, stereotipojn kaj antaŭjuĝojn. Endas rimarki, ke psikologia enketado konsideras ĉiujn variablojn en ĉiu situacio, kaj ne prioritatigas sekson kaj rason kiel pli aŭ malpli notindajn ol iun alian variablon. Psikologiaj studoj tamen trovis, kiel ankaŭ intersekca teorio sugestas, ke la kombinita efekto de indentoj kiel sekso kaj raso ne estas adicia, kaj ili interagas en manieroj kompleksaj. Ekzemple, en iuj situacioj, oni povas taksi nigrajn gejajn virojn pli pozitive ol nigrajn malgejajn virojn, ĉar la "inaj" aspektoj de la geja stereotipo malpliigas la stereotipojn pri "hipermaskleco" kaj "agreso" de nigraj viroj.[16][17]

Esperanto-movado redakti

Aperis en julio 2014 la blogo Egalecen Arkivigite je 2018-11-27 per la retarkivo Wayback Machine, kiu traktas lingvan justecon per intersekca teoria kadro. En BA21 aperis artikolo de Rolando Bonkorpa pri la temo, kun la titolo "Pluraneco." La 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakujo traktis la temon "Socia justeco — lingva justeco."

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Feminismo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (fr) Intersekcieco reprezentas la amasiĝon de diversaj specoj de diskriminacio (etna, seksa, socia, ktp ), en: Gaëlle Dupont, «Droit des femmes : la lutte en couleurs». Le Monde, la 25-an de novembro 2016, alirite la 1-an de junio 2021.
  2. DeFrancisco, Victoria P.; Catherine H. PALCZEWSKI. (2014) Gender in Communication. Thousand Oaks, California: Sage, p. 9. ISBN 978-1-4522-2009-3.
  3. Crenshaw, Kimberlé (1-a de januaro 1989). “Demarginalizing the Intersection of Race and Sex: A Black Feminist Critique of Antidiscrimination Doctrine, Feminist Theory and Antiracist Politics”, The University of Chicago Legal Forum 140, p. 139–167. 
  4. Knudsen, Susanne V.. Éric Bruillard, Mike Horsley, Bente Aamotsbakken, kaj Susanne V. Knuden:Intersectionality – a theoretical inspiration in the analysis of minority cultures and identities in textbooks (PDF) (Utrecht, Nederlando) 61–76. International Association for Research on Textbooks and Educational Media (IARTEM). Caught in the Web or Lost in the Textbook. Arkivita de la originalo je 11-a de decembro 2006.
  5. Browne, Irene; Joya MISRA (August 2003). “The intersection of gender and race in the labor market”, Annual Review of Sociology 29, p. 487–513. doi:10.1146/annurev.soc.29.010202.100016. 
  6. Somerville, Siobhan B.. (1-a de oktobro 2012) Queering the Color Line. doi:10.1215/9780822378761.
  7. Meyer, Doug (decembro 2012). “An intersectional analysis of lesbian, gay, bisexual, and transgender (LGBT) people's evaluations of anti-queer violence”, Gender & Society 26 (6), p. 849–873. doi:10.1177/0891243212461299. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 McCall, Leslie (Printempo 2005). “The complexity of intersectionality”, Signs: Journal of Women in Culture and Society (PDF) 30, p. 1771–1800. doi:10.1086/426800. 
  9. Tiel oni skribas ŝian nomon.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Intersectionality in Theory and Practice
  11. Ronquillo, T. M. (2008). Normalizing knowledge and practices.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Bhattacharya, Shubha (Decembro 2012). “Reflections on intersectionality: bell hooks”, Indian Journal of Dalit and Tribal Social Work 1 (1), p. 61–90.  Pdf. Arkivigite je 2014-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  13. 13,0 13,1 Ladson-Billings & Tate IV 1995
  14. Cho, Crenshaw & McCall 2013
  15. Levine-Rasky, 2011
  16. Pedulla, David S. (Marto 2014). “The positive consequences of negative stereotypes: race, sexual orientation, and the job application process”, Social Psychology Quarterly 77 (1), p. 75–94. doi:10.1177/0190272513506229. 
  17. Remedios, Jessica D.; Alison L. CHASTEEN, Nicholas O. RULE, kaj Jason E. PLAKS (Novembro 2011). “Impressions at the intersection of ambiguous and obvious social categories: Does gay + Black = likable?”, Journal of Experimental Social Psychology 47 (6), p. 1312–1315. doi:10.1016/j.jesp.2011.05.015. 

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Intersectionality en la angla Vikipedio.