BA21

eldono de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako

BA21 estas la dudekunua numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2014. Tiu numero prezentas en kovrilpaĝoj kaj interno bildojn el pentraĵoj de Francisco de Goya.

Beletra Almanako 21
numero
Speco Literatura revuo
Formato 174 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2014

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9287-0

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 21
vdr

Enhavo redakti

Prezento (U. Becker, J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl kaj T. Westover). Klarigoj pri eraroj en la publikigo de diversaj poemoj en la eseo de Jean Amouroux nome Koboldaĵoj, publikigita en BA20 kaj denove postaj eraroj kaj mankoj en klopodoj korekti tion. Do, denove oni publikigas ilin ĉinumere.

Originala Prozo redakti

  • Steven K. Smith: Justeco hazarda. Temas pri alloga 24paĝa kafkeca rakonto pri laboristo kiu estas ĉikanita de laboreja gardisto. Psikologia traktado interplektiĝas kun krimfilma intrigo, kiu eksplodas fine.
  • Jorge Camacho: Manifesto de raŭpo. Mallonga amuza parodio de raŭmismo al raŭpismo, kun aludoj al metamorfozoj de insektoj.
  • Rolando Bonkorpa: Fiinsulo. Mallonga rakonteto: en mondo kie robotoj funkcias kiel bestoj (birdoj) la protagonisto trovas konsolon en hundo.

Originala Poezio redakti

  • Suso Moinhos: La vorto; La siamaj luktistoj.
  • Ulrich Becker: Rozo; Mezaĝe solaj.
  • Gerrit Berveling: Aviadilo MH17 el Amsterdam 17-jul-14. Pri la aviadilo transportanta pasaĝerojn, kiu estis faligita sur Ukrainion, rezulte ke ĉiuj veturantoj mortis.
  • Jean Amouroux (diversaj aŭtoroj): Koboldaĵoj I, dek poemoj kiel menciite en Prezento.
  • Jean Amouroux (diversaj aŭtoroj): Koboldaĵoj 2, sep nove publikigitaj poemoj kiel menciite en Prezento.
  • Memore al Aurél Ponori Thewrewk: La ventego, omaĝe al ĵus mortinta esperanta verkisto.

Tradukita Poezio redakti

  • Alain Fanchon: Ti bato papye (Kreola originalo) / Paperŝipo eta; trad. Stefano Keller).
  • Júlia Lázár: Por naskiĝtago; trad. István Ertl).

Eseoj / Artikoloj redakti

  • Stefano Keller: Kreola poemo – por kunfesti la sendependiĝon de Maŭricio. Klarigo pri la publikigo de kreola poemo en la ĵus antaŭa rubriko. Lingva situacio de Maŭricio.
  • Jorge Camacho: Lanta fajro. Aludo al klasikaĵoj, kaj partikulare al verkoj en Esperanto, multaj el kiuj estis eldonitaj en papero kiu nun maljuniĝas, difektiĝas kaj eble ruiniĝos.
  • Gerrit Berveling: Tiel nomata “honto-kulturo” en la fruaj Mediteraneaj landoj. Kiel reago al recenzo pri Antologio Latina, nuancoj pri aludoj al egaleco kaj malegaleco inter plej fruaj prakristanaj tekstoj, nome de Paŭlo aŭ Saŭlo; eble la plej fruaj de li mem alvokis al egaleco, dum postaj aldonoj de sekvantoj jam predikis malegalecon de sklavoj kaj ĉefe de virinoj.
  • Anina Stecay: La perdita honoro de iu Kleist. Kritika prezento de tri tradukoj de La almozulino de Lokarno. Kompara analizo detala de tradukoj el mallonga teksto de Heinrich von Kleist. Enkonduko de la konceptoj de enteksta, eksterteksta kaj interteksta niveloj. Aludoj al diversaj germanlingvaj teksteroj.
  • Rolando Bonkorpa: Pluraneco. Enkonduko de tiu moderna socia koncepto (angle inter-sectionality) por homoj, kiuj konsideras sin nek li nek ŝi.
  • Ionel Oneţ: Pri komandoj, ordonoj, faktoroj kaj aliaj senartikolaj neĉesaĵoj. Mallonga memoraĵo pri lingvaj eraroj ofte fifaritaj de esperantistoj, ekzemple komandiordoni anstataǔ mendi, kopio anstataǔ ekzemplero, faktoronoto anstataǔ fakturo, konfuzo inter premio kaj prezo.
  • Humphrey Tonkin: Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj (trad. Brian Moon). Pri la sorta evoluo de la teksto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros verkita en ne perfekta Esperanto, tradukita al la angla el diversaj versioj. Meditado pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj kiel traduka lingvo.
  • Miguel Fernández: Tekstoj el la antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro. Pri la konflikto kiun frontis Federico García Lorca rilate al la Katolika Eklezio kaj tiukadre lia poemo Krio al Romo. Pri José Agustín Goytisolo kaj liaj poemoj Pli ol simpla vorto kaj La bona lupeto.
  • Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto. Pri la proponita pronomo ri.
  • F. Ĝ. Ĵ O. P.: Ĉambro de l’ poetoj dum la 70a IJK. Pri poetateliero okazinta en Fortaleza, Brazilo. Kvin poemoj kaj du tradukoj, unu el la portugala kaj alia de Ho, mia kor' al la latina!

Leteroj kaj reagoj redakti

Recenzoj redakti

  • Mao Zifu: Vastan inter-naciecon detruis malvasta naciigo, pri La rakonto pri Kjeŭ, de Nguyễn Du, trad. de Lê Cao Phan. Komento pri la graveco de tiu internacieca interkultura verko, transigita el la ĉina kulturo al la vjetnama iam ĉirkaŭ la 17-a jarcento. Riproĉo, ke oni vjetnamigis la ĉindevenajn nomojn. Referencoj al kelkaj ĉinaj ideogramoj kaj konceptoj.
  • Rubén Fernández Asensio: Lingva justeco: Instruscienco estas la ŝlosilo, pri Linguistic Justice for Europe and for the World de Philippe Van Parijs. Traduko el diversaj anglalinte gvaj konceptoj pri internacia lingvopolitiko, lingvoprotektado, ktp.
  • Mao Zifu: Ekzemplo konvena al ĉiuj gustoj, pri La kanto de l’ korvo de Nicola Ruggiero. Defendo de la poeto kontraŭ oftaj kritikoj, ke ili tordas la lingvon, ke ili parolas nur pri si mem kaj ne pri la mondo ktp. Kontraŭ tiaj atakoj oni proponas poemon de "la korvo".
  • Anina Stecay: Komforta detektivromano, pri Briĝo kun veneno de Ronald Cecil Gates. La koncepto de Komforta detektivromano estus "pluevoluo de la angleca enigma romano laŭ stilo de A. Christie." Anina Stecay indikas kelkajn neglataĵojn kiuj malhelpas la plenumon de la specifaj trajtoj de la ĝenro.
  • Jorge Camacho: Ili kaj ni, pri Ili de Léon Bergiers. Engaĝiĝinta literaturo inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.
  • Nicolino Rossi: Vibroj de aŭtenta poezia sonoro, pri Poezio: armilo ŝargita per futuro. Komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia de diversaj aŭtoroj. Dudekpaĝa longa itinero tra la diversaj poetoj antologiitaj en la menciita verko (kun montro de kelkaj poeziaĵoj), kaj ĉefe pri la nomita Generacio de 1927, nome Federico García Lorca, Rafael Alberti, Emilio Prados, Manuel Altolaguirre, Luis Cernuda, Miguel Hernández, Carmen Conde, Dámaso Alonso, Vicente Aleixandre, Pedro Salinas, Jorge Guillén, León Felipe, Gabriel Celaya, Pablo Neruda kaj Marcos Ana.
  • Giulio Cappa: Sen komentario, pri Memkritiko de Victor Sadler, nome verko kie la verkisto komentas proprajn verkojn, kvazaŭ ili estas de iu alia.
  • Pascal Dubourg Glatigny: Esperantisma konscifluo rande de totalismo, pri Ulysse dans la boue: Journal des camps français 1939-1944 de Jaume Grau Casas, nome franclingva verko kiu kolektas diversajn verkojn de tiu kataluna esperantisto, kiu suferis post la Hispana Enlanda Milito malliberigojn en diversaj koncentrejoj ĝis sia liberigo kaj setligo en Tuluzo, helpite de esperantistoj. Oni komentas detalojn pri la germana cenzuro kontraŭ Esperanto. (Tiu franclingva verko estos tradukita post kelkaj jaroj en Esperanton laŭ la titolo Tagoj kaj ruinoj)

Eksteraj ligiloj redakti