Generacio de la 27a

(Alidirektita el Generacio de 1927)

Per la termino generacio de la 27ageneracio de 1927 oni konas serion de poetoj hispanaj de la 20a jarcento kiu famiĝis en la kultura etoso ĉirkaŭ la jaro 1927,[1] reference al omaĝo fare al Luis de Góngora kiu celebriĝis tiujare en la Ateneo de Sevilo pro la tria centjariĝo de lia morto en kiu partoprenis majoritato de la poetoj konsiderataj kutime ties membroj.

Lorca, 1934
Statuo al Rafael Alberti

Pri la koncepto generacio redakti

La koncepto generacio estis pridisputita, ĉar ĝi estas historiografia kaj la enhavataj aŭtoroj ne nepre plenumas la kriteriojn kiujn Julius Petersen atribuas al tiu koncepto; temas pli bone dirite pri "generacia grupo" de aŭtoroj kaj tiele oni parolas ofte pri grupo de la 27a. Tamen la etikedo "generacio" estas amplekse akceptita, kvankam kun limigo diversa kaj polemikiga, kaj oni proponis la aliajn nomojn: Generacio Guillén-Lorca; Generacio de 1925 (aritmetika averaĝo de la dato de publikigo de la unua libro de ĉiu aŭtoro); Generacio de la Avangardoj; Generacio de la amikeco; Generacio de la Diktaturo (pro Primo de Rivera, ne pro Franco); Generacio de la Respubliko (pro la Dua Hispana Respubliko), ktp.

La komponantoj de la grupo redakti

 
Monumento al Gerardo Diego, ĉe la strato Pío Baroja, antaŭ la Kantabridomo, Madrido.

La kutime menciita poetaro de la grupo de la 27a limiĝas al dek aŭtoroj: Jorge Guillén, Pedro Salinas, Rafael Alberti, Federico García Lorca, Dámaso Alonso, Gerardo Diego, Luis Cernuda, Vicente Aleixandre, Manuel Altolaguirre kaj Emilio Prados, sed estis ankaŭ multaj aliaj verkistoj, novelistoj, eseistoj kaj dramaturgoj kiuj apartenas al ĝi, el Max Aub al aliaj pli aĝaj, kiaj Fernando Villalón, José Moreno VillaLeón Felipe, kaj aliaj pli junaj, kiaj Miguel Hernández, kiu plej ofte (eble erare) estas enkadrita en la unua generacio de postmilito, krom aliaj aŭtoroj kiaj José María Quiroga Plá. Aliaj verkistoj estis forgesitaj de la kritikistaro, kiaj Concha Méndez, poetino kaj verkistino de teatro, Rosa Chacel,[2] Juan Larrea, Mauricio Bacarisse, Juan José Domenchina, José María Hinojosa, José BergamínJuan Gil-Albert. Ankaŭ oni parolas pri la alia generacio de la 27a, laŭ nomigo fare de unu el ties komponantoj, nome José López Rubio, kiu estis formita de humuristoj disĉiploj de Ramón Gómez de la Serna, nome Enrique Jardiel Poncela, Edgar Neville, Miguel Mihura kaj Antonio de Lara, «Tono», verkistoj kiuj dum la postmilito formis la redaktoteamon de La Codorniz...

Krome ne la tuta literatura produktado de la 27a estis verkita kastililingve; kelkaj verkis en aliaj lingvoj, kiaj Salvador Dalí aŭ Óscar Domínguez, kiuj verkis en franca, aŭ en angla, kiaj Felipe Alfau; krome aliaj nehispanaj verkistoj kaj artistoj ege rilatis kaj aktivis kadre de la generacia agado aŭ stetiko, kiaj Pablo Neruda, Vicente Huidobro, Jorge Luis BorgesFrancis Picabia.

Menciindas ke la Generacio de la 27a estis fenomeno ne nur madrida, ses serio de kernoj kreativaj dise tra la tuta Hispanio kaj interplekte rilatitaj inter si. Krom la madrida kerno, la plej gravaj estis tiuj de Malago, ĉirkaŭ la revuo Litoral, Sevilo, ĉirkaŭ la revuo Mediodía, kaj Kanario, ĉirkaŭ la revuo Gaceta de Arte; kaj enkalkulante aliajn minorajn kernojn sed gravajn en Galegio, Kantabrio, Katalunio kaj Valadolido.

Menciindas ankaŭ ke kelkaj membroj de la grupo kultivis aliajn artajn fakojn, kiaj Luis Buñuel, kinisto, K-Hito, karikaturisto kaj distristo, Salvador Dalí kaj la superrealistaj pentristoj, Maruja Mallo, pentristino kaj skulptistino, Benjamín Palencia, Gregorio Prieto, Manuel Ángeles Ortiz, Ramón Gaya kaj Gabriel García Maroto, pentristoj, Ignacio Sánchez Mejías, taŭrludisto, aŭ Rodolfo Halffter kaj Jesús Bal y Gay, komponistoj, la Halffter (Ernesto kaj Rodolfo), Juan José Mantecón, Julián Bautista, Fernando Remacha, Rosa García Ascot, Salvador Bacarisse kaj Gustavo Pittaluga. En Katalunio estis la kataluna grupo, kiu prezentiĝis en 1931 laŭ la nomo de Grupo de Artistas Catalanes Independientes formita de Roberto Gerhard, Baltasar Samper, Manuel Blancafort, Ricardo Lamote de Grignon, Eduardo Toldrá kaj Federico Mompou.

La tendencoj de la 27a redakti

Reale la nomata generacio de la 27a estis grupo nehomogena; kutime oni ordigis lin per paroj aŭ triunuoj. Ekzemple, la poetoj de neopopularismo nome Rafael Alberti kaj Federico García Lorca, ene de serio pli ampleksa klopodis alproksimiĝis al la poeziarto de Gil Vicente kaj de la Romancaro, aŭ al la Kantara Liriko, serĉe de popolaj fontoj kaj de la folkloro de la tradicia liriko.

Aliflanke, estas du profesoroj de hispanlingva filologio kiuj kunhavas komunajn interesojn kaj kiuj eĉ estis amikoj kaj sekvis similajn viv- kaj verk-itinerojn, ĉar ties poetiko estas fundamente jesa kaj optimisma; temas pri Jorge Guillén, kies verko estas enhavata sub la titolo Aire nuestro influita de la nomata pura poezio simila al tiu de Paul Valéry kaj formita de kvin libroj (Cántico, Clamor, Homenaje, ...Y otros poemas kaj Final), kaj Pedro Salinas, la granda ampoeto de la 27a.

La grupo superrealista estas pli multnombra, kun la Nobel-premiito Vicente Aleixandre, eble la plej influa de la generacio dum la lasta duono de la 20a jarcento, kaj Luis Cernuda. Krome aliaj poetoj de la 27a suferis la superrealisman influon kaj trapasis etapojn markite de tiu stetiko: Rafael Alberti, ekzemple, komponis la lastan parton de Sobre los ángeles kaj Sermones y moradas en superrealistaj versikloj kaj Federico García Lorca ricevis ties efikon en Llanto por Ignacio Sánchez Mejías, Poeta en Nueva York kaj la Sonetos del amor oscuro. Superrealistan epokon havis ankaŭ José María Hinojosa ĉe sia La flor de Californía kaj Emilio Prados. Tiuj du laste menciitaj, kun Vicente Aleixandre, kies infanaĝo okazis en Malago, García Lorca, kiu pasis longajn sezonojn ĉe la malaga marbordo, José Moreno Villa kaj Manuel Altolaguirre, konstituas lo nomitan grupon de Malago, formita ĉefe ĉirkaŭ la revuo "Litoral" (marbordo).

Dámaso Alonso kaj Gerardo Diego konstituas la kernon de la malmultaj membroj kiuj restis en Hispanio post la Enlanda Milito. Gerardo Diego kombinis tradicion kaj avangardon (kio povas esti ĝenerale konsiderata kiel la ĉefa generacia trajto), ege varia ankaŭ pri sia temaro, ekde taŭrludado al muziko kaj religiaj sentoj, pejzaĝoj aŭ ekzistadismaj enhavoj. Ankaŭ samseksemo estis foje porokaza temo, observebla en la verkaro de Luis Cernuda, Aleixandre, Federico García Lorca, Emilio Prados aŭ Juan Gil-Albert, kaj en la verko de la pentristo Gregorio Prieto.

En la lastaj jardekoj oni plendis neglekton de kelkaj virinoj, kiuj ludis gravan rolon en la arta kaj kultura aktiveco de la Generacio, kvankam apenaŭ aperas en la listo de generacianoj, kaj ĉefe ne en la listoj de plej gravaj generacianoj. Oni stampis la terminon "Las Sinsombrero" (La Senĉapelulinoj) alude al supozita senĉapeligo dum promenado fare de Maruja Mallo, Margarita Manso, Salvador Dalí kaj Federico García Lorca tra la madrida Sunpordo.[3] Inter tiuj virinoj menciendas jenaj: Remedios Varo (Anglés 1908-México 1963), pentristino, verkistino kaj grafika artistino; Maruja Mallo (Vivero 1902-Madrid 1995), pentristino; Rosario de Velasco (Madrid 1904-Barcelona 1991), pentristino; Marga Gil Roësset (Madrid 1908-Las Rozas 1932), skulptistino, pentristino kaj poetino; María Zambrano (Vélez-Málaga 1904-Madrid 1991), filozofino; María Teresa León (Logroño 1903-Madrid 1988), verkistino; Josefina de la Torre (Las Palmas de Gran Canaria, 1907-Madrid 2002), poetino; Rosa Chacel (Valladolid 1898-Madrid 1994), verkistino; Ernestina de Champourcín (Vitoria 1905-Madrid 1999), poetino; Concha Méndez (Madrid 1898-México 1986), verkistino; Margarita Manso (Valladolid 1908-Madrid 1960), pentristino; Delhy Tejero (Toro, Zamora 1904- Madrid 1968), pentristino; Ángeles Santos (Portbou 1911-Madrid 2013), pentristino kaj grafika artistino; Concha de Albornoz (1900-1972), feministo kaj Luisa Carnés (1905-1964), ĵurnalisto kaj verkistino.

Fakuloj disputas ĉu inkludi aŭ ne inkludi en la Generacio grupo de prozistoj, kiuj laŭ kelkaj kriterioj apartiĝas el la ĉefa grupo de poetoj, dum laŭ aliaj kriterioj ja povas esti ili enmetitaj en la ampleksa listo de verkistoj. Temas ĉefe pri romanistoj (ne poetoj), kiuj realisme priskribis siajn spertojn en la Rif-milito, la socipolitikaj tumultoj de la respublika etapo, la enlanda milito kaj la ekzilo. Kvankam ĝenerale la ĉeftendenco de la Generacio pretertemis tiujn aferojn, ja ankaŭ kelkaj generacianoj uzis prozon, kaj ĉefe la socipolitikaj temoj eniris en la generacia temaro el 1931 (por la plej engaĝiĝintaj, kiel Rafael Alberti) kaj malferme por preskaŭ ĉiuj el julio 1936, ne gravas ĉu en unu aŭ en la mala tendaro. Tiu grupo de prozistoj estas nomita foje "Nova romantikismo", "la alia generacio de la 27-a", "literaturo de la ekzilo", "ekzilitaj romanistoj" ktp. Ĝin formis ĉefe Antonio Espina (1894–1972), Arturo Barea (1897-1957), César M. Arconada (1898-1964), Ramón J. Sender (1901–1982), Andrés Carranque de Ríos (1902–1936), José Díaz Fernández, Joaquín Arderíus ktp.

Verkistaro redakti

Membroj de la generacio de la 27a konsiderita amplekse, estus laŭ kronologia ordo:

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 2013-09-16.
  2. Pri verkistinoj de la generacio, Manuel Rico, ¿Hacia una nueva generación del 27 en femenino plural? en Nuevatribuna, 11a de januaro 2024, alirita la 12an de januaro 2024.
  3. «Las sin sombrero». Arkivita el originalo la 7an de julio 2016. Konsultita la 11an de aŭgusto 2015.

Bibliografio redakti

  • Mainer, José-Carlos, La Edad de Plata (1902–1936). Ensayo de interpretación de un proceso cultural. Madrid: Cátedra, 1983.
  • Díez de Revenga, Francisco Javier, Panorama crítico de la generación del 27, Madrid, Castalia, 1987.
  • Alonso, Dámaso, «Una generación poética (1920–1936)», Poetas españoles contemporáneos, Madrid, Gredos, 1965, págs. 155–177.
  • Anderson, A., El Veintisiete en tela de juicio, Madrid, Gredos, 2006.
  • Diego, Gerardo, Antología de Gerardo Diego. Poesía española contemporánea, Ed. de A. Soria Olmedo, Madrid, Taurus, 1991.
  • Cano, José Luis, La poesía de la generación del 27, Madrid, Guadarrama, 1970.
  • González Muela, Joaquín, El lenguaje poético de la generación Guillén-Lorca, Madrid, Ínsula, 1954.
  • González Muela, Joaquín kaj Rozas, Juan Manuel, La generación del 27. Estudio y antología, Madrid, Istmo, 1986, 30 ed.
  • Gullón, Ricardo, «La generación poética de 1925», La invención del 98 y otros ensayos, Madrid, Gredos, 1969, págs. 126–161.
  • Rozas, Juan Manuel, La generación del 27 desde dentro (Textos y documentos), Madrid, Alcalá, 1974.
  • Rozas, Juan Manuel, El 27 como generación, Santander, La Isla de los Ratones, 1978.
  • Torre, Guillermo de, Literaturas europeas de vanguardia, Ed. de J. M. Barrera López, Sevilla, Renacimiento, 2001.
  • Ilie, Paul, Los surrealistas españoles, Madrid, Taurus, 1972.
  • Geist, A. L., La poética de la generación del 27 y las revistas literarias: de la vanguardia al compromiso (1918–1936), Barcelona, Labor, 1980.
  • Cernuda, Luis, «Generación de 1925», Estudios sobre poesía española contemporánea, Madrid, Guadarrama, 1957, págs. 181–196.
  • Cirre, J. F., Forma y espíritu de una lírica española (1920–1935), México, Gráficas Panamericana, 1950.

Eksteraj ligiloj redakti