Concha Méndez

(Alidirektita el Concha Méndez Cuesta)

Concepción MÉNDEZ Cuesta (Madrido, 27a de julio 1898 - Meksikurbo, 7a de decembro 1986), plej konata kiel Concha Méndez [KONĉa], estis hispana verkistino de la Generacio de la 27a,[1]​ konata ĉefe pro sia poezia verkaro. Ŝi estas ofte enmetita en aparta listo de verkistinoj en grupo nomita Las Sinsombrero (La Senĉapelulinoj).[2]

Concha Méndez
Persona informo
Naskonomo María de la Concepción Méndez y Cuesta
Naskiĝo 27-an de julio 1898 (1898-07-27)
en Madrido
Morto 7-an de decembro 1986 (1986-12-07) (88-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Residencia de Señoritas vd
Familio
Gefratoj Pedro Méndez vd
Edz(in)o Manuel Altolaguirre vd
Amkunulo Luis Buñuel vd
Infanoj Paloma Altolaguirre Méndez vd
Profesio
Alia nomo Concha Méndez vd
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo vd
Laborkampo poezioliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Concha Méndez, la plej aĝa el dek unu gefratoj, naskiĝis en mezriĉa familio de konservativa tendenco rilate al la edukado de la filoj. Tial ŝi ricevis en franca lernejo ian indirektitan katolikan edukadon, kiun ŝi tute ne ŝatis kaj kies influo konserviĝas en ŝiaj unuaj verkoj. La gepatroj provis nuligi ŝian lernemon, kaj malpermesis al ŝi daŭrigi la studadon post la plej baza instruado. Sed ŝi estis maltrankvila, liberala kaj riskema. Tial ŝi forlasis la gepatran hejmon, pro la plezuro ekkoni la mondon.

Concha estis naĝ-ĉampiono kaj gimnasto, same kiel ŝia unua fianĉo, nome la poste fama kinisto Luis Buñuel, kun kiu ŝi kunulis dum sep jaroj. Paradokse, kiam finiĝis la rilato pro lia ege masklisma karaktero, ekis ŝia amikeco al la grupo de la junaj madridaj intelektuloj de la 1920-aj jaroj. Tiuj estis por ŝi jaroj de granda intelekta agado, dum kiuj ŝi kunlaboris ĉe kelkaj gazetoj. En ŝiaj unuaj verkoj evidentas la spuro de ŝia amikeco kun la pentristino Maruja Mallo [maRUĥa MAjo], kiu ludis gravan rolon por ŝia kultura kaj socia gvidado tiuepoke. La socia kaj familia medio al kiu ŝi apartenis ne akceptis ŝin kia ŝi estis. Ŝi devis, do, adaptiĝi aŭ forlasi ĝin. Ĉar ŝi emis disvolvi artan karieron, ŝi ne dubis kiel elekti. La apudeco al Maruja, kiu emegis rompi la regulojn kaj kiu luktis por la ina liberiĝo, helpis ŝin preni decidon. Ambaŭ kune ĝuis intensan intelektan vivagadon kaj kontribuis al detruo de la tipa ina bildo kiel obeema edzino kaj sindonema patrino. La deziro de Maruja emancipiĝi kaj ŝia obstina kontraŭstaro al la konvencioj pleje impresis ŝin: dum Concha devis elteni formalan fianĉecon al Buñuel kun la ĉeesto eĉ de ŝaperono (amor-evita akompanantino), Maruja estis konsiderata skandalema pro sia amorliberemo. Ili vivis kune pasiigan periodon, kunlaboris en la realigo de komunaj planoj kaj influis sin reciproke je arta agado. Ambaŭ rekreis en siaj verkoj aspektojn de la moderneco (veturiloj, lokomotivoj, la metropolo, ĵazo, sporto…), tipaj eroj de la poetiko tiutempe heredita de la futurismo, nome unu el la unuaj avangardaj movadoj alvenintaj en Hispanion.

Inter 1929 kaj 1931 ŝi vojaĝis al Britio kaj Argentino kun samila liberiĝa celo. En Bonaero ŝi ekkonis alian virinon, Consuelo Berges, hispanan verkiston kaj ĵurnaliston, kiu estos poste fama kiel tradukisto, kaj fama poetinon Alfonsina Storni. Ankaŭ ambaŭ rezignis je la vivo de tradicia virino, kaj la triopo emis esprimi per siaj verkoj la malfacilon esti virino en vir-regata mondo.

La respublikaj 1930-aj jaroj kaj ekzilo redakti

En 1931 Manuel Altolaguirre (malaga poeto kaj presisto) kaj ŝi konatiĝis pere de García Lorca kaj geedziĝis la sekvan jaron. Kune ili kreis la presejon La Verónica, kaj eldonis la gazeton Héroe (Heroo), kiu listigis inter siaj kontribuantoj famajn verkistojn kiel Juan Ramón Jiménez, Miguel de Unamuno, Pedro Salinas kaj Jorge Guillén. Kune kun sia edzo, ŝi kunlaboris en la disvastigo de la verkaro de la Generacio de 1927 pere de gazetoj kiel Poesía (Poezio) kaj Caballo verde para la poesía (Verda ĉevalo por la poezio), kie kunlaboros ankaŭ la fama ĉilia poeto Pablo Neruda.

Dum la milito, ambaŭ geedzoj metis sin je la flanko de la Respubliko, kio devigis ilin, kiam la situacio iĝis mortoriska, serĉi rifuĝon en aliaj landoj: Belgio, Britio, Francio kaj finfine Kubo, kie ŝi renkontiĝis kun aliaj ekzilitaj intelektuloj, inter kiuj María Zambrano. Kvankam la du virinoj jam estis konatiĝintaj en Madrido, ili vere ree pliamikiĝis en Havano, post la malfacila sperto de la milito. En 1944 ŝi kaj la edzo alvenis al Meksiko, kie ili divorcis el la edzo, kiu poste pereis en trafikakcidento. Ekde tiam, ŝi mergiĝis en deprimon, percepteblan en ŝia verkaro. Ŝia pesimismo trovis esprim-manieron en la konsiloj de María Zambrano. Ŝi nenion publikigis inter 1944 kaj 1979. Kvankam ŝi vizitis Hispanion en 1966, Concha restis en Meksikio ĝis sia morto en 1986. En 1991 aperis ŝiaj Memorias habladas, memorias armadas (Parolaj memoroj, armitaj memoroj), transskribaĵo el registritraj sonbendoj, kiujn ŝia nepino Paloma Ulacia Altolaguirre pretigis por publikigo.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • Inquietudes (Imprenta de Juan Pueyo, Madrid, 1926)
  • Surtidor (Imprenta Argis, Madrid, 1928)
  • Canciones de mar y tierra (Talleres Gráficos Argentinos, Buenos Aires, 1930)
  • Vida a vida (La Tentativa Poética, Madrid, 1932)
  • Niño y sombras (Ediciones Héroe, Madrid, 1936)
  • Lluvias enlazadas (La Habana, El Ciervo Herido, 1939)
  • Poemas. Sombras y sueños (México, Rueca, 1944)
  • Villancicos de Navidad (México, Rueca, 1944; 2a eld., Málaga, Librería El Guadalhorce, 1967)
  • Vida o río (Caballo Griego para la Poesía, 1979)
  • Entre el soñar y el vivir (1985)[3]
  • Memorias habladas, memorias armadas (1991)
  • Poemas 1926-1986 (Madrid, Hiperión, 1995)

Teatro redakti

  • La caña y el tabaco (2012, Asociación de Directores de Escena de España, ene de la kolekto literatura dramática iberoamericana)[4]
  • El ángel cartero (porinfana unuaktaĵo, ludita en 1929 en Lyceum Club de Madrido)[5]
  • El personaje presentido (1931)[5]
  • El pez engañado (porinfana unuakta komedio, de 1933, neeldonita)[3]
  • Ha corrido una estrella (porinfana komedio, de 1934, neeldonita)[3]
  • El carbón y la rosa (1935)[5]
  • Las barandillas del cielo. Comedia para guiñol[5] (de 1938, neeldonita)[3]
  • Enkonduko de El solitario (El nacimiento) (1938)
  • El solitario (Amor) (1941)
  • El solitario (Soledad) (1945)

Notoj redakti

  1. Santiago Belausteguigoitia (24a de januaro 2004). «Dos escritoras de la Generación del 27». El País. Konsultita la 17a de Julio 2018.
  2. Balló, Tania (2016). Las Sinsombrero. Espasa. ISBN 978-84-670-4603-8.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Juan María Calles Moreno. «Concha Méndez, la seducción de una escritora en la modernidad literaria». Alirita la 17an de Julio 2018.
  4. «ADE Teatro - Publicaciones». Arkivigite je 2018-05-30 per la retarkivo Wayback Machine www.adeteatro.com (angle). Konsultita la 17an de Julio 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 «CVC. Rinconete. Literatura. Intelectuales de la Edad de Plata (14). Concha Méndez y el teatro infantil.». cvc.cervantes.es. Konsultita la 17an de Julio 2018.

Bibliografio redakti

Fonto en Esperanto redakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87–134, pri Concha Méndez ĉefe en pp. 113–115.

En aliaj lingvoj redakti

  • Eva Díaz Pérez, Concha Méndez, la voz de la memoria doblemente olvidada. El País 18a de Julio 2018 [1] Konsultita la 19an de Julio 2018
  • Ulacia Altolaguirre, Paloma (1990). Concha Méndez. Memorias habladas, memorias armadas. Madrid: Mondadori. ISBN 978-84-17266-46-2. Ree ĉe Renacimiento en 2018.
  • Pérez de Ayala, Juan (septiembre de 1990). «Concha Méndez: una mujer en la vanguardia del 27». Cómplice (Madrid) (86): 120-123.
  • Nieva de la Paz, Pilar, Autoras dramáticas españolas entre 1918 y 1936, Madrid: CSIC, 1993.
  • Bellver, Catherine G. (1993). «Exile and the female experience in the poetry of Concha Méndez». Anales de la Literatura Española (Boulder, Colorado) 18 (1): 27-42.
  • Valender, James, ed. (2001). Concha Méndez en su mundo. Una mujer moderna (1898-1986). Madrid: Publicaciones de la Residencia de Estudiantes. ISBN 84-95078-01-5.