Diskriminacio

antaŭjuĝa traktado de homoj surbaze de membreco de certa grupo
(Alidirektita el Diskriminado)

Diskriminacio estas malavantaĝigo sen sufiĉa pravigo. Ĝi direktiĝas al iuj homoj aŭ homgrupoj, precipe al minoritatoj kaj malfortuloj. Diskriminacio okazas pro diversaj karakterizaĵoj, ekzemple pro sekso (vidu seksismo), raso (vidu rasismo kaj kontraŭjudismo), nacieco (ksenofobio), politiko, seksa orientiĝo (homofobio), seksa identeco, handikapulohaŭta koloro. Ofte ĝi fontas el manko de la toleremoantaŭjuĝoj.

Afiŝo dirinta "Dio malamegas gejaĉojn"(Homofobio)

Ĉefaj tipoj redakti

 
Afiŝo pri rasapartigita strando dum la sistemo de apartismo en Sudafriko.

Rasismo konsistas el kaj antaŭjuĝo kaj diskriminacio bazita en soci-perceptoj de biologiaj diferencoj inter popoloj. Ĝi ofte prenas la formon de sociaj agoj, praktikoj aŭ kredoj, aŭ politikaj sistemoj kiuj konsideras malsamajn rasojn kiel vicigitaj tiel ke ili estas pli superaj aŭ pli malsupraj unu ĉe la aliaj, surbaze de supozitaj komunaj heredaj trajtoj, kapabloj, aŭ kvalitoj. Oni ankaŭ povas diri ke membroj de malsamaj rasoj devus esti traktitaj alimaniere.[1][2][3] En sociologio, rasigado aŭ etnigado estas la procezo atribui etnajn aŭ rasajn identecojn al rilatoj, sociaj praktikoj, aŭ grupoj, kiuj ne tiel identiĝis.[4]

Klasismo estas antaŭjuĝo aŭ diskriminacio bazita sur ies aparteno aŭ neaparteno al iu socia klaso. Ĝi inkludas individuajn sintenojn, kondutojn, politikajn sistemojn, kaj praktikojn, starigitaj por profitigi membrojn de unu socia klaso malfavore al aliaj homoj.[5] Ĝenerale, klasistoj supozas, ke ili apartenas al alta klaso, kaj konsekvence penas profitigi la interesojn de tiuj, kiuj apartenas al la sama klaso, kaj malprofitigi la interesojn de tiuj, kiuj ne apartenas al ĝi. La klasisma diskriminacio eblas kiam oni supozas, ke la socio estas disigita en sociaj klasoj. De la klasisma diskriminacio estas viktimoj kiuj okupas rangojn de malalta aŭ meza klaso fare de la membroj de dominanta klaso. Klasismo estas fenomeno kiu foje interplktiĝas kun rasismo. La deveno de tia discriminacio ne baziĝas tiuokaze sur etnaj diferencoj, sed en la aparteno al diferencaj sociaj klasoj, pro la sociekonomiaj kondiĉoj de la individuo aŭ socia grupo. La indikiloj de aparteno al tiuj klasoj, perceptitaj kiel signoj de persona sukceso aŭ distingigo, estas bazitaj preskaŭ ĉiam sur la ekstera aspekto de individuoj.[6]​ La problemo pligraviĝas kiam la tavoligo de klasoj koincidas kun apartaj etnoj, kaj tiukadre okazas pliigo de sentoj diskriminaciaj rasistaj kaj klasistaj. Tio okazas por ekzemplo ĉe ciganoj en pluraj landoj de Eŭropo: etneco kaj klasaj trajtoj interplektiĝas, kvankam ne ĉiam.[7] [8]

Estas politikaj ideologioj fundamentitaj en ia tipo de klasismo. Laŭ Max Weber, por ekzemplo, kiam grupo aŭ klaso akiris altan statuson, ties membroj tendencas limigi la oportunojn ke aliaj individuoj aŭ grupoj anstataŭu ilin, kio siavice povas generi konfliktjn kiuj povas eĉ rezulti en revolucioj; kvankam klasa diskriminacio plej ofte estas okazigita de supre malsupren, en apartaj okazoj povas fari inversan direkton, kiel en la Hispana Revolucio aŭ en Kamboĝo en la epoko de Ruĝaj Kmeroj.

En diversaj epokoj, landoj kaj lingvoj ofte la klasa diskriminacio eĉ tuŝas diversajn nivelojn de la lingvo (gramatikaĵoj, vokativoj, frazeologio, pragmatiko ktp). Tamen lingvistoj referencas foje tiujn sociajn diferencojn kiel "formuloj de respekto".[9]</ref> En sektoroj de la laborista movado kaj de politika maldekstro de kelkaj landoj de hispana lingvo, la vorto "klasismo" uzeblas ankaŭ laŭ invertita signigo. Tio estas, estas klasista kiu defendas la interesojn de la laborista klaso, ĉefe en direkto de la klasbatalo. En Argentino ekzemple, la termino estis uzita por referenci sindikatan sektoron kiu estis forta en la 1970-aj jaroj: nome la Corriente Sindical Clasista (Klasisma Sindikata Tendenco), kiu ĉefe agadis en la sindikatoj SITRAC-SITRAM, kaj ĝi ankoraŭ uzatas tiusence.[10]

Kapablismo, malkapablismo, kontraŭmalkapablismo aŭ handikapismo estas diskriminado kaj socia antaŭjuĝado pri homoj kun malkapabloj. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[11] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo.

Individua, kolektiva kaj institucia redakti

La individua diskriminacio estas tiu okazinta inter unu individuo kaj alia. Tio estas, kiam persono traktas diference kaj negative alian personon ne ekzistante diferenciga kunteksta tialo.

Tiu formo de diskriminacio kontrastas kontraŭ la kolektiva diskriminacio, kiu okazas kiam grupo traktas diference alian grupon, negative kaj konsiderata malsupra pro la sama sentialo. La kolektivan diskriminacion suferas la kolektivoj GLAT por ekzemplo, kaj ankaŭ okazas kazoj de rasdiskriminacio, kiel en Usono dum la 1960-aj jaroj aŭ la premoj suferitaj de personoj kiuj sekvas apartajn religiojn en islamismaj landoj, ktp.[12]

Institucia diskriminacio estas tiu okazigita fare de institucioj kontraŭ individuoj aŭ rasaj, etnaj, religiaj, politikaj, seksaj grupoj; tio devenas ofte el registaraj institucioj, sanservoj, lernejoj, akademioj, ktp. Tre ofta estas la diskriminacio farita eĉ en landoj kiuj teorie sekvas egalismajn politikojn kontraŭ personoj kiuj ne havas ŝtatanecajn jurajn rajtojn, tio estas eksterleĝaj enmigrintoj, senhejmuloj ktp. Pli ŝanĝantaj instituciaj diskriminacioj inkludis malpermesojn aŭ malhelpojn por ke virinoj eniru en ŝtataj akademioj, universitatoj, altrangaj postenoj ktp. Ekstremaj kazoj estas simila malhelpo fare de Talibanoj en nuna Afganio.[13]

Diskriminacio kaj politiko redakti

 
Talibanoj kontraŭas kaj demokration kaj virinajn rajtojn, inter aliaj aferoj.

Diskriminacio kontraŭas unu el la bazaj principoj de demokratio, la egalecon de ĉiuj homoj kiel homaj rajtoj. Sekve en la konstitucioj de demokratiaj ŝtatoj aŭ institucioj trovigas kutime iuj kontraŭdiskriminaciaj artikoloj.

La Eŭropa Konstitucio malpermesas diskriminacion i.a. per artikolo II-81:

Ĉiu diskriminacio, precipe tiu pro sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetikaj karakterizaĵoj, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, financa situacio, naskiĝo, handikapo, aĝo aŭ seksa orientiĝo, estas malpermesita.

En la praktiko la limo inter permesita distingo kaj malpermesita diskriminacio povas esti flua. Krome povas ekzisti konflikto inter la libereco de la individuo (aŭ religia libereco) kaj la deziro protekti homojn kontraŭ diskriminacio.

Rilate al multaj demandoj pri eventuala diskriminacio ankaŭ toleremaj kaj senantaŭjuĝaj homoj povas havi diversajn opiniojn:

  • Ĉu asekuroj rajtu oferti malsamajn tarifojn por viroj kaj virinoj, ekzemple ĉar virinoj vivas averaĝe pli longe ol viroj, aŭ ĉar ili kaŭzas malpli da trafikaj akcidentoj? (Multaj ŝtatoj toleras tian distingon, se la asekura kompanio povas bazi ĝin sur statistikaj esploroj.)
  • Ĉu la romkatolika eklezio rajtu malpermesi ordinon de virinoj?
  • Ĉu samseksaj paroj havu plenan egalrajtecon al diversseksaj paroj ekzemple ankaŭ rilate al la adopto de infanoj?
  • Ĉu minoritataj lingvoj estu egalrajtaj al majoritata lingvo ankaŭ kiam tio kaŭzas altajn kostojn?

Malrekta diskriminacio redakti

Krom rekta diskriminacio ekzistas ankaŭ malrekta diskriminacio kaj dunga diskriminacio. Ekzemple la malavantaĝigo de partatempaj dungitoj estas malpermesita en Eŭropa Unio pro tio, ke ĝi diskriminacias virinojn (kiuj ofte laboras pro familiaj kaŭzoj malpli ol ĉirkaŭ 40 horojn semajne). Sekve firmaoj en Eŭropa Unio ne rajtas promesi entreprenan pension aŭ aliajn socialajn avantaĝojn nur al plentempaj dungitoj.

Pozitiva diskriminacio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo pozitiva diskriminacio.

Por kompensi malavantaĝigojn, kelkaj ŝtatoj aŭ institucioj enkondukis la regulon, ke iuj postenoj estu okupataj almenaŭ je iu difinita procentaĵo de virinoj, aŭ ke grandaj firmaoj donu almenaŭ iun procentaĵon de siaj laborlokoj al handikapuloj. Tian regulon, kiu povas konduki al avantaĝigo de antaŭe diskriminaciita homgrupo, oni nomas pozitiva diskriminacio.

Ĉiutagaj diskriminacioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dunga diskriminacio kaj Loĝdiskriminacio.

Dunga diskriminacio estas formo de diskriminacio bazita sur raso, sekso, religio, nacia origino, fizika aŭ mensa handikapo, aĝo, seksa orientiĝo kaj genra identeco de dungantoj.

Loĝdiskriminacio rilatas al la diskriminacio, kiu influas la kapablon de persono lupreni aŭ aĉeti nemoveblaĵon. La plej simpla formo de loĝdiskriminacio temas pri domposedanto kiu malakceptas proponojn de eblaj luantoj laŭ faktoroj kiel raso, aĝo, sekso, geedza stato, financado, seksa orientiĝo, kaj aliaj. La luiganto povas fari la diskriminacion eksplicite aŭ implicite. Loĝodiskriminacio ankaŭ povas okazi inter ekzistantaj luantoj, kiuj povas kontraŭi malutilan traktadon kompare kun aliaj pro la samaj kialoj. Loĝdiskriminacio povas konduki al spaca malegaleco kaj rasa segregacio, kiu, siavice, povas pliakrigi riĉaĵajn malegalecojn inter iuj grupoj.

Lingva diskriminacio redakti

Lingva diskriminacio estas diskriminacio de personoj pro maljusta traktado bazita nur sur ilia lingvo aŭ lingvouzo[14], ankaŭ konata kiel glotofobio (fr: glottophobie[15]). Ĝi povas ankaŭ prezentiĝi en la plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj, alivorte rasismo kun lingvaj argumentoj aŭ lingvismo[16]. Konscio pri lingva diverseco kaj evitado de senkonscia diskriminacio surbaze de lingvo estas samgrava por socia egaleco kiel konscio pri la eblaj efikoj de sekso, raso, handikapo, religio aŭ seksa orientiĝo[17].

La hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, aperintaj en la formo de instruado de siaj lingvoj. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj estis franca vetoo kontraŭ Esperanto, kaj en la 21-a jarcento la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion. Universala Esperanto-Asocio atentigas regule pri diskriminacio surbaze de lingvo[18], specife kaj sagace malpermesata en la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar "plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro." [19][20]

Laŭaĝa diskriminacio redakti

Aĝismo estas diskriminado kontraŭ, kaj uzado de stereotipoj pri, individuoj aŭ grupoj surbaze de iliaj aĝoj. Tio povas esti laŭnorma, aŭ sistema.[21][22] La terminon inventis Robert Neil Butler en 1969 por priskribi diskriminadon kontraŭ maljunuloj laŭ la ŝablonoj seksismo kaj rasismo.[23] Butler difinis "aĝismon" kiel kombinon de tri konektitaj elementoj. Inter ili estis antaŭjuĝaj sintenoj al maljunuloj, maljuneco, kaj la maljuniĝa procezo; diskriminaj praktikoj kontraŭ maljunuloj; kaj instituciaj praktikoj kaj politikoj, kiuj daŭrigas stereotipojn pri maljunuloj.[24]

La termino poste etendiĝis por priskribi ankaŭ antaŭjuĝojn kaj diskriminadon kontraŭ adoleskantoj kaj infanoj, ekzemple ignori iliajn ideojn pro ilia juneco aŭ supozi ke ili estas naivuloj, aŭ ke ili kondutu sin iumaniere pro sia aĝo.[25] Oni rimarkis, ke tia stigmato ne nur okazas ekster la image kohera grupo sed same okazas en la grupo al kiu la stigmato estas aplikata (same kiel seksismo, aliseksemismo, rasismo, lingvismo, ktp).

Laŭseksa diskriminacio redakti

 
Lokalo de la stabejo de la Nacia Asocio Kontraŭ la Virina Balotrajto. Viroj apudas dum virino rigardas defore.

Seksismo estas diskriminacio de homoj pro ties sekso. Simplan rimarkon de malsamoj inter seksoj oni ne povas vidi kiel seksismon, seksismo okazas kiam oni pretekstas tiujn malsamojn kiel motivo por subpremo de alia sekso. Ekzemple, se oni rimarkas ke plejparto da virinoj estas fizike malpli forta ol mezuma viro, tio ne estas en si mem seksismo, sed se oni diras ke, ĉar virinoj estas fizike pli malfortaj, ili ne rajtas praktiki difinitan sporton, ekzemple, tio ja estas seksismo. Okazas ke, en multaj socioj, kiel en okcidenta socio, rajtoj estas ligitaj al funkcioj, sekve, oni pensas ke homo por akiri samajn rajton devas akiri samajn funkciojn. Ekzemple, oni pensas, post Industria revolucio, ke por havi la rajton je posedo de mono, oni devas labori en nefamilia medio, sekve, se virinoj ne laboras ekster la familio, ili ne rajtus posedi monon. Sekve, oni stimulis virinojn akiri la samajn funkciojn kiel viroj por akiri la samajn rajtojn. En aliaj socioj, eĉ en mezepoka Eŭropo, funkcioj kaj rajtoj ne estas rekte ligitaj, do, individuoj kiuj havas malsamajn funkciojn povas havi samajn rajtojn kaj individuoj kiuj havas samajn funkciojn povas havi malsamajn rajtojn.

Diskriminacio laŭ seksa tendenco redakti

Homofobio (aŭ kelkfoje gejfobio) povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate samseksemon kaj gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj transseksulojn (GLAT), bazitaj sur antaŭjuĝoj aŭ diskriminacioj kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo[26]. Per tiu termino "homofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al samseksemo kaj al personoj diverse seksorientitaj[27].

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la jaro 2000 ĉiun duan tagon unu samseksemulo estis murdita en la mondo rezulte de violenta agado rilata al homofobio.[28] Internacia Amnestio denoncas, ke pli ol 70 landoj ankoraŭ persekutas samseksemulojn kaj ok el ili eĉ aplikas mortpunan kondamnon.[29] Esplorado de la Pew Research Center indikis ĝeneralan akceptadon de samseksemo en Nordameriko, Eŭropa Unio, kaj granda parto de Latinameriko kaj Karibio, sed ankaŭ ĝeneralan malakcepton en la landoj de islama plimulto kaj en Afriko, same kiel en partoj de Azio kaj en Rusio. En Israelo, Pollando kaj Bolivio estas divido de opinioj.[30]

Regiona diskriminacio redakti

Regiona aŭ geografia diskriminacio estas formo de diskriminacio, kiu estas bazita sur la regiono en kiu persono loĝas aŭ la regiono en kiu persono naskiĝis aŭ de kiu devenas. Ĝi diferencas el nacia diskriminacio, ĉar ĝi ne povas esti bazita sur ŝtataj limoj aŭ la lanfo en kiu la viktimo loĝas, anstataŭe, ĝi estas bazita sur antaŭjuĝoj kontraŭ specifa regiono aŭ unu aŭ pliaj landoj. Ekzemploj estas diskriminacio kontraŭ ĉinoj devenaj de kamparaj regionoj interne de Ĉinio, kiuj estas for el urboj, kaj diskriminacio kontraŭ usonanoj depende ĉu ili devenas el sudaj aŭ nordaj ŝtatoj de Usono. Ĝi estas ofte akompanata de diskriminacio kiu estas bazita sur akĉento, dialekto aŭ kulturaj diferencoj.[31] Foje en tia tipo de diskriminacio okazas ankaŭ koincido kun sociekonomia kaj kultura diskriminacioj ekzemple inter samŝtatanoj devenaj el nordaj kaj sudaj regionoj en Italio kaj Hispanio. Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado el sudaj regionoj al nordaj regionoj en ambaŭ landoj, estante la sudaj regionoj pli malriĉaj, malkleraj, alikulturaj kaj parolantaj de alitipaj parolmanieroj de la nacia lingvo.

Internaciaj traktatoj redakti

Gravaj dokumentoj de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiuj temas pri diskriminacio estas jenaj:

 
 Artikolo 1, Celo.- Ĉi Konvencio havas la celon protekti kaj certigi la plenan kaj egalan ĝuadon de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de personoj kun malkapabloj surbaze de egaleco kun la aliaj. 

Esperanto kaj diskriminacio redakti

La temo diskriminacio multrilate tuŝas ankaŭ la Esperanto-movadon.

Diskriminacio kaj la esperanta kulturo redakti

Jam Zamenhof turnis sin en sia traktaĵo “Homaranismo” de 1913 per la sekvaj vortoj kontraŭ diskriminacio:

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Kvankam Zamenhof emfazis, ke la homaranismo estas nur lia privata opinio, la malakcepto de diskriminacio verŝajne jam pli frue kaj pli profunde enradikiĝis en la esperanta kulturo ol en la plej multaj naciaj kulturoj.

Seksismo en Esperanto redakti

Kelkfoje Esperanto estas nomata seksisma lingvo pro tio, ke ĝi enhavas nur inan, sed ne viran sufikson (Sed estis prefikso : "Vir"), kaj ke la viran pronomon “li” oni ofte uzas ankaŭ en neŭtrala signifo (vidu ankaŭ iĉismo, riismo, hiismo). Ekzistas diversaj opinioj pri tio, ĉu tio signifas gravan, malgravan aŭ nenian diskriminacion de virinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Diskriminacio estis la ĉeftemo de la 65-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1980 en Stokholmo. Kelkajn jarojn poste UEA eldonis prelegaron pri la kongresa temo: Diskriminacio, red. R. Corsetti, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984 (ISBN 929017031X).
  • HOMAJ RAJTOJ, demandoj kaj respondoj de Leah Levin, ilustrita de Plantu. eldonita de Universala Esperanto Asocio. Unuafoje aperis en la angla en 1981 kaj estis tradukita al multaj lingvoj. En 1996 aperis ĝis tria eldono, grave reviziita kaj aktualigita kun konsidero al lastatempaj evoluoj en la kampo de homaj rajtoj. Ĝi donas bazajn informojn pri ĉefaj instrumentoj de homaj rajtoj, pri proceduroj por ilia realigo, kaj pri la aktivaĵoj de internaciaj organizaĵoj por antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn. ISBN 92-9017-058-1

Referencoj redakti

  1. Racism Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Oxford Dictionaries
  2. "Racism" in R. Schaefer. 2008 Encyclopedia of Race, Ethnicity and Society. SAGE. p. 1113
  3. Newman, D. M.. (2012) Sociology : exploring the architecture of everyday life, 9‑a eldono, Los-Anĝeleso: SAGE, p. 405. ISBN 978-1-4129-8729-5. “racism: Belief that humans are subdivided into distinct groups that are different in their social behavior and innate capacities and that can be ranked as superior or inferior.”.
  4. OMI, Michael; Howard Winant. Racial formation in the United States: from the 1960s to the 1980s. ISBN 0-7102-0970-3.
  5. ↑ KADI, Joanna. (1996) Thinking Class. ISBN 0-89608-548-1.
  6. «Reflexionando sobre el Clasismo: ¿Te rechazo porque eres elitista o no representas lo que yo soy o quiero ser?». Ministerio de Cultura y Deporte de España. Konsultita la 10an de septembro 2023.
  7. La discriminación antigitana en cifras Fundación Secretariado Gitano, alirita la 25an de aprilo 2024, en hispana.
  8. Discriminación y comunidad gitana Fundación Secretariado Gitano, alirita la 25an de aprilo 2024, en hispana.
  9. [1] alirita la 25an de aprilo 2024, en hispana.
  10. Schmucler, Héctor; Malecki, Sebastián; Gordillo, Mónica (13a de marto 2018). El obrerismo de pasado y presente: Documento para un dossier no publicado sobre SiTraC­SiTraM. Eduvim. ISBN 978-987-699-213-8. Konsultita la 5an de aŭgusto 2022.
  11. LINTON, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity, p. 9.
  12. Tipos de discriminación social - E-Igualdad Arkivigite je 2022-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de oktobro 2019, en hispana.
  13. Mireya Cidón 10 restricciones impuestas a las mujeres en Afganistán bajo el régimen talibán 11a de aŭgusto 2023, alirita la 23an de aprilo 2024, en Internacia Amnestio, en hispana.
  14. (angla) What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  15. (franca) Discriminations : combattre la glottophobie, Philippe Blanchet, eld. Edition Textuel, 2016, 192 p., ISBN : 9782845975446
  16. Tove Skutnabb-Kangas difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj kiuj estas uzataj por legitimi, efektivigi kaj reprodukti neegalan kunhavigon de potenco kaj rimedoj (ambaŭ materiaj kiel ne-materiaj) inter grupoj difinitaj surbaze de lingvo" en : What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  17. (angla) Linguistic and cognitive effects of multilingualism, Advancing the European Multilingual Experience (AThEME), la 21-an de decembro 2018 (alirite la 19-an de marto 2019).
  18. Afiŝoj kaj mesaĝoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en deko da lingvoj okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj (PDF)
  19. (eo) Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, Universala Esperanto-Asocio, la 10-an de decembro 2023
  20. Internacia Tago de Homaj Rajtoj: Mesaĝo de UEA en Esperanto ~ in English ~ en Français ~ en Español
  21. Nelson, T.D. (Ed.). (2002) Ageism: Stereotyping and Prejudice against Older Persons. ISBN 978-0-262-64057-2.
  22. Quadagno, J. (2008). The field of social gerontology. En E. Barrosse (red.), Aging & the life course: An introduction to social gerontology (pp. 2–23). Novjorko: McGraw-Hill.
  23. Butler, R. N. (1969). “Age-ism: Another form of bigotry”, The Gerontologist 9 (4), p. 243–246. doi:10.1093/geront/9.4_part_1.243. 
  24. Wilkinson J and Ferraro K, Thirty Years of Ageism Research. In Nelson T (ed). Ageism: Stereotyping and Prejudice Against Older Persons. Massachusetts Institute of Technology, 2002
  25. "Young and Oppressed" Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine. youthrights.org. Alirita la 11-an de aprilo 2012.
  26. Rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri omofobio en Eŭropo[rompita ligilo], aprobita en Strasburgo Merkrede la 18-an de januaro 2006.
  27. "Homofobio sin manifestas en la publika kaj privata sferoj diversforme, kiel paroladoj trempitaj en malamo kaj instigoj al diskriminacio, malŝato, vorta perforto, psikologia kaj fizika, persekutoj kaj eĉ mortigo, diskriminacioj spite de la principo de egalrajteco, arbitraj limigoj kun justiĝoj per motivoj je publika ordo, religia libero kaj rajtoj al konscienca obĵeto", Rezolucio de la Eŭropa Parlamento de la 18-a de januaro 2006, paragrafo 2.
  28. Sandra Par Cada 48 horas se produce un asesinato homófobo en el mundo en El Mundo, 20a de aprilo 2000, alirita la 28an de marto 2007
  29. AI denuncia que más de 70 países persiguen aún a los gays y 8 los condenan a muerte El País 28a de junio 2007, alirita la 28an de junio 2007
  30. AI denuncia que más de 70 países persiguen aún a los gays y 8 los condenan a muerte en Infobae
  31. "Accent Discrimination Law and Legal Definition". USLegal.
  32. La Declaración Universal de Derechos Humanos alirita la 19an de aprilo 2020, 6a de oktobro 2015 en www.un.org.

Bibliografio redakti

  • Jean-François Amadieu, «Obésité, stigmatisation et discrimination», en Traité de médecine et chirurgie de l’obésité, sous la direction d’Arnaud Basdevant, Médecine Sciences Publications, Lavoisier, 2011
  • Esther Benbassa (dir.), Dictionnaire des racismes, de l'exclusion et des discriminations, Larousse, Paris, 2010, 728 p. (ISBN 2035837871)
  • Gwénaële Calvès, La Discrimination positive, PUF, coll. «Que sais-je?», 2a eld. 2008
  • Ulrike Hormel, Albert Scherr (eld.): Diskriminierung. Grundlagen und Forschungsergebnisse. VS Verlag, Wiesbaden 2010, ISBN 978-3-531-16657-5.
  • Anne Kerloc'h, Handicap: silence, on discrimine, Le Cherche midi, 2005
  • Thierry Laurent & Ferhat Mihoubi, «Moins égaux que les autres? Orientation sexuelle et discrimination salariale en France», Centre d'étude des politiques économiques de l'université d'Évry (EPEE), 2010
  • Félicien Lemaire (dir.), Les Discriminations, Cujas, 2013, 176 p. (ISBN 9782254135042)
  • Kasper Lippert-Rasmussen (eld.), The Routledge Handbook of the Ethics of Discrimination, New York, Routledge, 2018.
  • Carina Louart, Véronique Maribon-Ferret, "Combattre les discriminations", Privat Jeunesse, 2021.
  • Manuale di diritto europeo della non discriminazione, Lussemburgo, Ufficio delle pubblicazioni dell'Unione Europea, 2011, DOI:10.2811/13599, ISBN 978-92-871-9989-8.
  • Michel Miné, Droit des discriminations dans l'emploi et le travail, 2016, Éditions Larcier, 850 p.
  • Kurt Möller, Florian Neuscheler (eld.): „Wer will die hier schon haben?“. Ablehnungshaltungen und Diskriminierung in Deutschland. Kohlhammer, Stuttgart 2017, ISBN 978-3-17-032799-3.
  • Christian Müller: Rechtsprobleme eines Anti-Diskriminierungsgesetzes. Unter Berücksichtigung bereits bestehender nationaler und internationaler Normen. Verlag Dr. Kovac, Hamburg 2003, ISBN 3-8300-1121-0.
  • Devah Pager kaj Hana Shepherd, «The Sociology of Discrimination: Racial Discrimination in Employment, Housing, Credit, and Consumer Markets», Annual Review of Sociology, vol. 34 p. 181-209, August 2008
  • Lars-Eric Petersen, Bernd Six (eld.): Stereotype, Vorurteile und soziale Diskriminierung: Theorien, Befunde und Interventionen (2. Auflage). Beltz, Weinheim 2020, ISBN 978-3-621-28422-6.
  • Albert Scherr, Aladin El-Mafaalani, Gökçen Yüksel (eld.): Handbuch Diskriminierung. Springer VS, Wiesbaden 2017, ISBN 978-3-658-10975-2.
  • Patrick Weil, Liberté, égalité, discriminations, Grasset & Fasquelle, 2008
  • Heike Weinbach: Social Justice statt Kultur der Kälte. Alternativen zur Diskriminierungspolitik in der Bundesrepublik Deutschland. Karl Dietz Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-320-02911-8.