János ACZÉL [jAnoŝ acEl] (laŭ la hungara skribmaniero Aczél János; naskiĝis la 26-an de decembro 1924 en Budapeŝto, mortis la 1-a de januaro 2020) estis hungara matematikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio.

János Aczél
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1924 (1924-12-26)
en Budapeŝto
Morto 1-an de januaro 2020 (2020-01-01) (95-jaraĝa)
en Waterloo
Lingvoj anglahungaragermana
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

János Aczél doktoriĝis en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1947. Pli frue en 1946 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. Li komencis sian matematikan karieron en universitato de Szeged, poste en Miskolc. Inter 1952-1965 li havis postenon en universitato de Debrecen, poste li iris al Kanado. Ankaŭ tie li instruis en universitato ĝis la pensiuliĝo. Li ricevis 3 premiojn inter 1961-1988.

Li apartenas al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun Ákos Császár, László Fuchs, János Horváth (matematikisto) kaj István Sándor Gaál.

Liaj ĉefaj verkoj redakti

  • Funktionalgleichungen der Theorie der geometrischen Objekte 1960
  • Lectures on Functional Equations and their Applications 1966
  • On Applications and Theory of Functional Equations, On Measures of Information and their Characterizations 1975
  • Functional Equations in Several Variables with Applications to Mathematics, Information Theory and to the Natural and Social Sciences 1989

Fontoj redakti