József Gábor (ministro)
József Gábor [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato.
József Gábor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1893 en Vác | ||||
Morto | 1-an de oktobro 1964 (71-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj Laboristoj • Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Gábor [1] naskiĝis la 7-an de junio 1893 en Vác. Li mortis la 3-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Gábor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis metion. En 1910 li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1915 li estis militkaptito en Rusa Imperio. En 1918 li aliĝis al la Ruĝa Gvardio. Li batalis en Turkestano, kie li aliĝis ankaŭ al la komunistoj. En 1921 li plulernis por iĝi diplomato. Li ricevis diplomatan postenon en 1924 en Pekino, baldaŭ li ricevis diversajn taskojn. En 1942 li estis propagandisto en militkaptitejoj de Sovetunio. En jarfino de 1944 li hejmenvenis kaj estis elektita provizora parlamentano, eĉ li estis nomumita ministro pri komerco kaj transporto. En la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito. Ekde 1950 li ĉefe estis diplomato. En 1959 li emeritiĝis.