Jan Maria Jackowski

Jan Maria Jackowski (naskiĝis la 23-an de januaro 1958 en Olsztyn) estas pola politikisto, verkisto, historiisto, parlamentano de la Pola Sejmo en la 3-a oficperiodo (1997 - 2001), senatano en la 8-a, 9-a kaj 10-a oficperiodoj (de la jaro 2011), li estas membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Jan Maria Jackowski
Persona informo
Jan Maria Jackowski
Naskiĝo la 23-an de januaro 1958
en Olsztyn
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj polaanglarusa vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio • Kozminski University • Universitato de Kardinalo Stefano Wyszyński en Varsovio • Q9368036 vd
Partio Rajto kaj Justeco
Subskribo Jan Maria Jackowski
Infanoj 6
Profesio
Okupo politikistoverkistohistoriistoĵurnalistofotistodisidentopublikigisto • eseisto • loka politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Doktoreca konsilisto Kazimierz Łatak vd
En TTT Oficiala retejo vd
Dum la 8-a de novembro 2011
Prezidanto de la Urba Konsilantaro de Varsovio
Dum la 24-a de marto 2004 – majo 2005
Antaŭulo Jan Wieteska (p.o.)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jan Maria Jackowski, senatano kaj membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), dum la 8-a oficperiodo de Senato, favora por Esperanto.
Kazimierz Kleina kun Jadwiga Rotnicka kaj Jan Maria Jackowski dum la 82a kunsido de Pola Senato (2015)

Li denove en la jaro 2015 estis kandidato de Rajto kaj Justeco en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 39, t.e. en la distriktoj: Ciechanów, Mława, Płońsk, Przasnysz kaj Żuromin - kaj li estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono [1].

Li denove en la jaro 2019 estis kandidato de Juro kaj Justeco / Rajto kaj Justeco en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 39, t.e. en la distriktoj: Ciechanów, Mława, Płońsk, Przasnysz kaj Żuromin - kaj li estis elektita kiel senatano.

Biografio redakti

Edukado kaj profesia laboro redakti

Politika agado redakti

Esperanto redakti

 
 
Jan Maria Jackowski
 
Jan Maria Jackowski parolanta dum la 45-a kunsido de la Pola Senato de la 8-a oficperiodo (2013)

Li estas la ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) jam de la 17-a de oktobro 2012[2][3]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Kazimierz Kleina, Mieczysław Augustyn, Stanisław Jurcewicz, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Jackowski partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato.

Jen ligilo al la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton: ([4]) (en la pola). Jen ankaŭ ligilo al foto kie ni vidas senatanon Jackowski kun parlamentano Andrzej Maciejewski unu apud la alia, eble baldaŭ same sidos apud si dum la renkontiĝoj de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) ([5]).

Publikaĵoj redakti

  • Kulisy manipulacji / Kulisoj de manipulado (1990), kun Szczepan Żaryn (legu: Ŝĉepan Ĵarin)
  • Bitwa o Polskę / Batalo pri Pollando (1993),
  • Bitwa o Prawdę / Batalo pri Vero (1997),
  • Usłyszeć głos ludzi / Ekaŭdi voĉon de homoj (2001),
  • Drogi i bezdroża III RP / Vojoj kaj malvojoj de 3-a Respubliko Pollando (2004),
  • Polska w globalnej sieci / Pollando en tutmonda reto (2005),
  • Czas rodzin / La tempo de familioj (2007),
  • Na tropach IV RP / Sekrete observi la 4-an Respublikon Pollandon (2008),
  • Znad Dniepru nad Odrę / De Dnepro al Odro (2008), kun Jadwiga Jackowska (legu: Jadviga Jackovska)
  • Bitwa o Polskę w Europie / La batalo pri Pollando en Eŭropo (2010).

Privata vivo redakti

Li estas edziĝinta kaj havas ses filinojn.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti