Jean-Baptiste Camille Corot

franca pentristo

Jean-Baptiste Camille COROT, (naskiĝinta la 28-an de julio 1796 en Parizo, mortinta samloke la 23-an de februaro 1875) estis franca pentristo.

Jean-Baptiste Camille Corot
Persona informo
Naskonomo Jean-Baptiste Camille Corot
Naskiĝo 16-an de julio 1796 (1796-07-16)
en Parizo
Morto 22-an de februaro 1875 (1875-02-22) (78-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Pierre-Corneille • Académie Suisse
Subskribo Jean-Baptiste Camille Corot
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo pentristo • fotisto • gravuristo • desegnisto • konstrua desegnisto
Verkoj Nymphs and Fawns
vdr
Corot, foto de Nadar.
La Birdonestumantuletoj (1873-1874) detalo.

Vivo redakti

Corot unue frekventis la gimnazion en Rouen antaŭ ol ekdeĵori en librovendejo. Li forlasis tiun ĉi postenon en 1822 por dediĉi sin al la artoj. Post la trejnado ĉe Michallon kaj V. Bertin li iris en 1826 al Italujo kaj montris en 1827 bildon pri "pejzaĝo apud Nemi" en la Pariza Salonego. Sed lia vera talento evidentiĝis kiam li komencis trairi la pejzaĝojn francajn por aŭskulti ĉiujn eldirojn de la naturo kaj duone reprodukti ilin. Je la komenciĝo de la 1850-aj jaroj lia propra naturesplormetodo ekfloris. Ĉesis la malatento pri liaj verkoj kaj venis aplaŭdegoj kaj de aliaj artistoj kaj de la publiko.

Verkista graveco redakti

 
Orfeo sekvita de Eŭridico, de Corot.

La koncepto de Corot estis ĉefe lirika kaj sentema: li ne elektis la motivojn por krei kiel eble plej fidelan imagon sed por plenumi ilin per diversaj etosoj. Do li ne ŝatis krei "belajn vidojn/aspektojn" sed preferis simplajn aferojn, etajn naturmediajn eltiraĵojn (ofte enloĝitajn de nimfoj). Kampetoj, lagetoj, arbaroj sufiĉis por tiri elaspekte trankvilon solenan, lumon arĝentan, moviĝon de vento. Li solvis diversajn formojn de naturfenomenoj en siajn partojn kaj ĉirkaŭdonis ilin grize. Tio griza mildigis troajn kontrastojn kaj durecojn. Malgraŭ poetaj ĝeneralaj impresoj kelkaj verkoj restis tro skizaj. Kvazaŭ ĉiuj francaj muzeoj posedas verkojn de li. Corot apartenis al la mastroj de la t.n. "Paysage intime"-movado.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 295, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti