Jules Gabriel JANIN (naskiĝis la 16-an de februaro 1804, mortis la 19-an de junio 1874) estis franca verkisto kaj kritikisto.

Jules Janin
Persona informo
Jules Janin
Naskiĝo 16-an de februaro 1804 (1804-02-16)
en Sankta-Stefano
Morto 19-an de junio 1874 (1874-06-19) (70-jaraĝa)
en Strato de la Pumpilo, 16-a arondismento de Parizo
Tombo Cimetière Saint-Louis d'Évreux vd
Lingvoj francaanglalatina vd
Loĝloko Rodano-Alpoj vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Subskribo Jules Janin
Familio
Edz(in)o Mme Adèle Huet Janin vd
Amkunulo Anaïs Bosio vd
Parencoj Georges Duruy vd
Profesio
Alia nomo Éraste vd
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • theatre critic • literaturkritikisto • kritikisto • literaturhistoriisto vd
Laborkampo literaturohistorio de literaturoliteratura kritikotraduko vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekkarieris kiel ĵurnalisto kaj kritikisto pri literaturo kaj teatro por gazetoj.

Li verkis romanojn kiel L'Âne mort et la Femme guillotinée ("La mortinta azeno kaj la gilotinita virino") (1829). La Confession (1830) sekvis, kaj poste en Barnave (1831), li atakis la familion Orléans. Ekde kiam Janin iĝis teatra kritikisto de Débats, kvankam li plue verkis librojn, li estis fama en Francio kiel teatra kritikisto. Janin verkis la tekston por la kanto Chant des chemins de fer de Hector Berlioz, kolega kritikisto de Débats. Post multaj jaroj de verkado de felietono li kolektis kelkajn el siaj artikoloj en la verko nome Histoire de la littérature dramatique en France (1853-1858).