Kunmingo estas sidejo de provinco Junano kaj (universitata) urbo en suda Ĉinio.

Kunmingo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 650000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 460 000  (2020) [+]
Loĝdenso 403 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 3′ N, 102° 42′ O (mapo)25.043333333333102.70611111111Koordinatoj: 25° 3′ N, 102° 42′ O (mapo) [+]
Alto 1 892 m [+]
Areo 21013 km² (2 101 300 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kunmingo (Ĉinio)
Kunmingo (Ĉinio)
DEC
Kunmingo
Kunmingo
Situo de Kunmingo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kunming [+]
vdr
Kanalo en Kunmingo
Ponto en Kunmingo
Moderna stacidomo de Kunmingo

Situo redakti

Kunmingo situas sur altebenaĵo, proksime de lago (konata, kiel "Perlo de la altebenaĵo"). La urbo havas novan internacian flughavenon inaŭguritan en julio 2012 kaj estas centro de fervojoj kaj vojoj. Tra Kunmingo movas la varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj la ceteraj proksimaj landoj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 279 a.K. La nuna urbo fondiĝis en 765. La urbo kreskis pro komerco-centro inter sudokcidento kaj mezo de Ĉinio. En la urbo estis en la 13-a jarcento vojaĝisto Marko Polo. Kunmingo suferis pro la ribeloj inter 1858-1868. La urbo graviĝis dum la 2-a mondmilito kiel ĉina armea centro kaj usona aviadila bazo. Poste la urbo industriiĝis.

Klimato redakti

Kunmingo havas mildan klimaton. Somere la plej alta temperaturo estas 30 °C. Vintre tre malofte neĝas. De majo ĝis oktobro estas la pluvsezono kaj la resto de la jaro estas seka. La pluvo estas jare po 1000 mm.

Vidindaĵoj redakti

Internaciaj rilatoj redakti

La sekvaj landoj havas en la urbo konsulejojn:

Esperanto en Kunmingo redakti

De la 20a ĝis la 26a de julio 2012 okazis en Kunmingo la 45a konferenco de ILEI en la "profesia kolegio pri artoj". Partoprenis 105 personoj el 19 landoj. Okazis elekto de nova estraro de ILEI.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti