Leopoldina de Braganzo kaj Burbono

Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871), ŝia kompleta nomo estis Leopoldina Teresa Francisca Carolina Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga kaj ŝi estis la tria infano kaj dua filino de la brazila imperiestro Dom Petro la 2-a (1825-1841) kaj ties edzino Tereza Kristina de Burbono (1822-1889). Ŝi naskiĝis unu monaton post la morto de sia frato Afonso, Imperia princo de Brazilo (1845-1847) kaj ŝi estis unu jaron pli juna ol sia fratino Princino Izabela (1846-1921). Alnomita Via Princina moŝto Leopoldina de Brazilo, ŝi baptiĝis en la Imperia Kapelo de la episkopo Manuel do Monte Rodrigues de Araújo, Grafo de Irajá (1798-1863) kaj ricevis tiun nomon omaĝe al sia pripatra avino, la arkidukino Dona Leopoldina (1797-1826) de Aŭstrio.

Leopoldina de Braganzo kaj Burbono
Princino de Brazilo
Princino Leopoldina ĉirkaŭ 1864
Princino Leopoldina ĉirkaŭ 1864
Persona informo
Leopoldina Teresa Francisca Carolina Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga de Bragança e Bourbon
Naskiĝo 13-an de julio 1847 (1847-07-13)
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Morto 7-an de februaro 1871 (1871-02-07) (23-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstra imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Coburg (Koburgo)
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Dinastio Braganzo
Patro Petro la 2-a
Patrino Tereza Kristina de Burbono
Gefratoj Izabela de Brazilo • Petro Alfonso de Brazilo • Alfonso de Brazilo vd
Edz(in)o Ludoviko Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gotao
Infanoj Petro Aŭgusto
Aŭgusto Leopoldo
Jozefo Fernando
Ludoviko Gastono
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edziniĝo kaj familio redakti

 
La dukoj de Saksio kun ties unuenaskito Dom Petro Aŭgusto, en 1866.
 
Dona Leopoldina kaj Ludoviko Aŭgusto, Duko de Saksio-Koburgo-Gotao
 
Tri filoj de la Duko de Saksio, maldekstre dekstren: Dom Petro Aŭgusto, Dom Jozefo kaj Dom Aŭgusto Leopoldo (1871).
 
Blazono de la Dinastio Saksio-Koburgo-Braganzo

La princino Leopoldina edziniĝis en la 15-a de decembro 1864 al la princo Ludoviko Aŭgusto, Duko de Saksio-Koburgo-Gotao (1845-1907), dua filo de la princo Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gotao (1818-1881) kaj ties edzino Klementina de Orleano (1817-1907). Ludoviko Aŭgusto kaj lia kuzo la Grafo d'Eu (1842-1922) estis senditaj al Brazilo por edziĝi al la filinoj de la Imperiestro Petro la 2-a, Izabela kaj Leopoldina. La originala aranĝo estis ke Gastono edziĝu al Leopoldina kaj Ludoviko Aŭgusto al Izabela, sed la fratinoj decidis interŝanĝi kaj ilia patro konsentis pri la deziro de siaj filinoj. Ludoviko Aŭgusto kaj Leopoldina geedziĝis du monatojn post la edziniĝo de Izabela kaj Gastono. Ekde tiam ŝi estis nomita Princino Ludoviko Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gota kaj tiele ŝi fariĝis bofratino de la reĝo Ferdinando la 1-a de Bulgario (1861-1948). Ili havis kvar infanojn:

  • Petro Aŭgusto de Saksio-Koburgo kaj Braganzo (1866-1934)
  • Aŭgusto Leopoldo, Princo de Saksio-Koburgo kaj Braganzo (1867-1922)
  • Josefo Fernando, Princo de Saksio-Koburgo-Gotao (1869-1888) kaj
  • Ludoviko Gastono, Princo de Saksio-Koburgo-Gotao (1870-1942)

Ekde sia edziniĝo, la princino Leopoldina komencis vivi inter Brazilo kaj Aŭstrio, kaj ĉiam reiris al sia naskiĝlando okaze de la naskiĝoj de sia infanaro. Kiam ŝi konstatis sian kvaran gravedecon, ŝi kaj la edzo decidis ne plu reveni al Brazilo, kaj en la 15-a de septembro 1870, la princo Ludoviko Gastono naskiĝis en la Kastelo de Ebenthal[1].

Morto redakti

En la unuaj monatoj de la jaro 1871, estante 23-jara, Leopoldina elmontris la unuajn simptomojn de la malsano kiu estonte ŝin mortigis. Atakita de tifoida febro, Leopoldina mortis en Vieno. Omaĝe al la princino, la Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio dekretis oficialan funebron dum 30 tagoj. Post solena funebro celebrita de la Apostola Nuncio, Monsinjoro Mariano Falcinelli Antoniacci (1806-1874), ŝia korpo estis translokiĝinta al Koburgo, kie reprezentantoj de ĉiuj reĝaj domoj ĉeestis la ceremonion. Ŝia korpo kuŝas en la kripto de la Preĝejo de Sankta Aŭgusteno, en Koburgo, apud la tomboj de siaj edzo kaj infanoj.

Belaj prezentaĵoj de Youtube redakti


Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti