Malfermi la ĉefan menuon

Dom[1] Gastono de Orleano, Grafo d'Eu [Grafo d'I] (1842–1922) (originala nomo: Louis Philippe Marie Ferdinand Gaston d'Orléans et Saxe-Cobourg et Gotha) naskiĝis filo de la franca reĝeco, ĉar li estis nepo de Ludoviko Filipo la 1-a, lasta reĝo de Francio, kiu rezignis al ties rajtoj kiel rekta sukcedanto al la franca trono en 1864, okaze de sia edziĝo. Li fariĝis brazila imperia princo okaze de sia edziĝo al la "de facto"[2] brazila imperiestrino Dona Izabela Kristina Leopoldina el Braganzo, filino de la lasta imperiestro el Brazilo, Dom Petro la 2-a. Li mortis, en 1922, kiam li revenis al Brazilo por celebri la centjariĝon pri la brazila sendependeco el la portugala regado.

Gastono de Orleano, Grafo d'Eu
imperia princo de Brazilo (progeedza)
Gaston d’Orléans, comte d’Eu.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1842 (1842-04-28)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 28-an de aŭgusto 1922 (1922-08-28) (80-jara)
en Rio-de-Ĵanejro
Tombo Katedralo de Petrópolis [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco FrancioHispanio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Gastono de Orleano, Grafo d'Eu
Familio
Dinastio Dinastio de Orléans [#]
Patro Prince Louis, Duke of Nemours [#]
Patrino Princess Victoria of Saxe-Coburg and Gotha [#]
Gefratoj Prince Ferdinand, Duke of Alençon • Princess Marguerite Adélaïde of Orléans [#]
Edzino Izabela de Brazilo [#]
Idoj Pedro de Alcântara, Prince of Grão-Pará • Prince Luís of Brazil • Prince Antônio Gastão of Orléans-Braganza [#]
Profesio
Okupo militisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Gaston conde 1870 002.JPG

BiografioRedakti

Ludoviko Filipo Maria Ferdinando Gastono naskiĝis en la 28-a de aprilo 1842, en Neuilly-sur-Seine, Francio, kaj estis filo de Ludoviko Karlo Filipo Rafaelo de Orleano (1814–1896), Duko de Nemours[3], kaj Viktoria el Saksio-Koburgo (1822–1857). Liaj pripatraj geavoj estis Ludoviko-Filipo la 1-a, reĝo de francoj, kaj Maria Amelia de Burbono (1782–1866) kaj liaj pripatrinaj geavoj estis Fernando de Saksio-Koburgo-Gota (1785–1851), princo de Koháry[4], kaj Maria Antona de Koháry (1797–1862). Kiel membro de la Reĝa Domo el Francio, tiel Gastono estis parto de la Orleana dinastio[5], el la virposteulara branĉo de la Burbonoj, kiuj iliavice eldevenis de la kapetida dinastio. Kiel franca princo pro naskiĝo, tiel li ricevis la titolon je Grafo d'Eu. La princo ricevis rafinitan edukadon dank'al siaj majstroj Julio Gauthier (m. 1892)[6] kaj la historiisto Auguste Trognon (1795–1873), kun kiu li lernis la latinan, la anglan kaj la germanan.

Lia avo estas eltronigita dum la Revolucio de 1848, kaj estante 5-jaraĝa. Gastono ekiris ekzile al Britio, reirinte al sia naskiĝurbo nur en 1878. Lia familio tuj ekloĝis en malnova domego nomita Claremont, en la suda regiono de Anglio, kie ili vivis longatempe. Kiam li estis 13-jara, en 1855, li komencis sian militkarieron, sekvinte la priartilerian kurson, kiun li konkludis en la Militlernejo en Segovio, Hispanio, kie li akiris la patenton kiel kapitano. La kialo ke li translokiĝis al Hispanio estas orientigo de sia onklo, Antono de Orleano (1824–1890), kiu tie vivis post lia edziĝo al la infantino Ludovika Fernanda de Burbono (1832–1897), fratino de Izabela la 2-a (1830–1904), reĝino de Hispanio. En 1857, li antaŭtempe perdis la patrinon, Viktoria el Saksio-Koburgo, kiu apartenis al la Dinastio Wettin, kuzino de Viktoria el Britio, kaj fratino de Dom Fernando la 2-a (1816–1885), priedziĝa reĝo el Portugalio, edziĝinta je Dona Maria la 2-a, filino de Dom Petro la 1-a kaj plej maljuna fratino de Dom Petro la 2-a (1825–1841).

PlenaĝecoRedakti

 
La Kastelo d'Eu, en Francio

Post longaj jaroj da sufero kun problemoj en la maroka bordo, kaŭze de konstantaj atakoj al la hispanaj urboj, en la marbordo de Afriko far la marokaj banditoj, Hispanio decidis deklari militon kontraŭ ties najbara lando, en 1859. La juna Gastono estis sendita kiel suboficiro por partopreni en la konfliktoj flanke de la hispanaj trupoj, konsistantaj el 40 mil soldatoj, kontraŭ la marokaj fortoj, kiuj siavice havis pli ol 140 mil militistojn. La Grafo d'Eu partoprenis en la bataloj kaj post la fino de la Maroka Milito, en 1860, li reiris al Hispanio kun milita renomo. Post kelkaj jaroj, li estas vokita de sia onklo, D. Fernando la 2-a, kiu instigis lin pri kontrolo de ebla edziĝo al unu el la filinoj de Petro la 2-a el Brazilo. Li akceptis la proponon, kvankam li deziris konatiĝi kun la estonta edzino antaŭ ol preni ajnan decidon. La fratino de D. Petro la 2-a, Dona Franciska el Braganzo (1824–1898), princino de Ĵoinvilo[7], edziniĝinta al Francisko de Orleano (1818–1900), princo de Ĵoinvilo, kaj do, onklo de Gastono, tiele priskribis lin perletere al la brazila imperiestro: "Estus bonege se vi povas elekti ĉi tiun kiel kanditaton al unu el viaj filinoj. Li estas forta, alta, belaspekta, mildkaraktera, tre afabla, alte konhava, studema, kaj krom ĉio, li faris bonegan militan karieron."

Gastono elŝipiĝis en Rio-de-Ĵanejro, en la 2-a de septembro 1864, kune kun sia kuzo, la princo Ludoviko Aŭgusto el Saksio-Koburgo-Gota (1845–1907). Tuje la du kuzoj sin direktis al la Palaco Sankta Kristoforo[8] por konatiĝi kun la imperia familio el Brazilo[9]. Tamen, Gastono ne entuziasmiĝis rilate al la du princinoj, ĉar li konsideris ilin "malbelaj". Komence, la juna Grafo d'Eu estis promesita al Dona Leopoldina, kaj lia kuzo al Dona Izabela, sed post pli bone ilin koni, la imperiestro kaj patro Dom Petro la 2-a decidis inversigi la parojn. Gastono estis honorigita per la granda kruco de la Imperia Ordeno de la Krucostelaro[10] iom post lia alveno al Brazilo kaj, post kelkaj tagoj li estis elektita kiel honoran prezidanton de la Historia kaj Geografia Brazila Instituto[11]. La edziĝo kun la princino kaj heredantino okazis en la 15-a de oktobro 1864, kaj post jardekoj, en 1892, la brazila historiisto, Vicgrafo de Taunay, rememorigas siajn konceptojn pri la du kuzoj, raportante ke la duko el Saksio "estis nur inklina kaj deziris havi vivon liberan kaj amuzoplenan, estis ĉasema, akra ŝatanto de Eŭropo kaj ties tieaj senĉesaj ĝuoj, dum la Grafo d'Eu, malgraŭ ĉiuj difektoj, kiujn oni povas atribui al li, vive tremetis pro sincera ĝojo al Brazilo, kaj oni povas diri, ke li ankoraŭ hodiaŭ ĝin amas plej intense kaj seninterese".

La Paragvaja militoRedakti

 
Petro Ameriko kaj la Batalo de Kampo Granda, 1871, Imperia muzeo el Petropoliso

La Grafo d'Eu kaj la princino Izabela estis vojaĝante tra Eŭropo, en mielluno, tiam kiam paragvajaj trupoj invadis brazilajn provincojn en Mato-Groso kaj Suda Rio-Grando. D. Petro la 2-a sendis leteron al la geedza paro, en 1865, postulante la ĉeeston de Gastono en Brazilon, kaj lian tujan translokiĝon al la urbo Urugvajana, en la sudo de la lando, por tie troviĝi kun la imperiestro, la duko el Saksio kaj la brazila armeo. Urugvajana estis konkerita de la paragvaja armeo kaj la brazilaj trupoj, kune kun la argentinaj kaj urugvajaj, estis kreinta sieĝon ĉirkaŭ la urbo, atendante kapitulacon aŭ ties malvenkon en batalo kontraŭ la malamikaj fortoj. Pri tiu epizodo, la historiisto Vicgrafo de Taunay, en siaj memoraĵoj, skribas ke "dum Gastono "signigis ĉiam grandan intereson pri la brazilaj aferoj, ĉion observante, demandante, vizitante kaj maltrakvila pro kolektado de la detalaj kaj precizaj informoj, la alia (Ludoviko Aŭgusto, Duko de Saksio) montris nur disdegnon kaj indiferentecon". Gastono elektiĝis kiel ĝenerala komandanto de artilerio kaj prezidanto de la Komisio por Plibonigo de la Armeo en la 19-a de novembro 1865.

Dufoje, laŭlonge de la konflikto, Gastono sendis perleteran peton al D. Petro la 2-a pri rajtigo por batali en Urugvajo, sed en ambaŭ okazaĵoj la priŝtata konsilio voĉdonis kontraŭ la deziro de la grafo je irado al milito. La kialo por la unua rifuzo estas eviti ke la ĉeesto de la princo en la konflikto povus signifi eksterlande deziron je konkerado de fremdaj teritorioj kaj, por la dua, oni ne akceptis ke la edzo de la heredantino al la trono submetiĝu al brazila militisto - tiukaze, la estonta Duko de Kaŝiaso (1803–1880), ĵuse nomumita aliancita ĉefkomandanto. Tamen, pro tio ke li estis altranga oficisto kun granda prestiĝo kaj notinda kapablo, li estis kunvokita por estri kiel ĉefkomandanto la aliancitaj armeoj, en 1869, post la eksiĝo de la Markizo de Kaŝiaso. Tamen, la grafo ne plu deziris partopreni en la batalkampo, ne pro kovardeco, sed pro tio ke li opiniis nedigna kaj nenecesa la daŭrigado de la milito nur por ĉasi la paragvajan diktatoron Francisco Solano López (1827–1870), kies opinio estis kundividita de la plejmulto el la brazilanoj. Eĉ tiele, la nomigo de la grafo al tiu rango, aĝante nur 27-jarojn, en la 22-a de marto 1869 kiel ĉefkomandanto reanimis la brazilan publikan opinion. Kiam li alvenis al Paragvajo, li reorganizis la brazilan armeon kaj eksigis oficirojn akuzitajn pri disrabado en la malamika teritorio.

La Grafo d'Eu tiam decidis uzi diversajn taktikojn por trompi la paragvajan armeon rilate al la kielo kaj kiamo ke la aliancita armeo okazigus ties atakojn. En la opinio de la historiisto, Vicgrafo de Taunay, la grafo elmontris "grandan strategian kapablon, paciencon de lerta kapitano, kaj nediskutebla kuraĝo kaj malvarmsango". Li ankaŭ aktive partoprenis en la okazintaj bataloj, tiel kiel en la Batalo de Acosta-Ñu[12], tie kie li danĝere riskis sian vivon. Estis ideo de la edziĝa princo definitive estingi la sklavecon en Paragvajo, kiu laŭ Josefina Pla, verkistino de "Hermano Negro: la Esclavitud en el Paraguay"[13], estis 25 mil sklavoj, el kiuj multaj estis devigataj batali en la milito de la triobla alianco. Tamen, Gastono estis kritikata, post malkovri ke la generalo Mena Barreto (1824–1869) mortis[14] en la batalo, kio rezultis en la konkero de Piribebuy, tiam kiam li ordonis la senkapigon de la kolonelo Pedro Pablo Caballero[15] (m. 1869), same kiel tiu de la vilaĝa politikestro, Patriko Marecos[16]. En septembro, senkuraĝa pro la manko de materiaj kondiĉoj de la brazila armeo por daŭrigi la persekuton al Solano López, kaj konsciante pri la neado de la imperiestro al sia peto por meti finon al la milito, la Grafo d'Eu ekdepresiiĝis kaj eĉ forretiriĝis el la komando de la aliancita militarmeo, kies fino okazis nur en la 1-a de marto 1870, kun la morto de la paragvaja diktatoro. Reirinte al Brazilo, en la 29-a de aprilo 1870, Gastono estis bonvenigita tiel kiel heroo, kaj per elmontro da granda popolara manifestiĝo, krom esti nomumita Konsilisto pri Ŝtato en la 6-a de julio de la sama jaro.

Kritikoj al la agado de la grafo en ParagvajoRedakti

Ekzistas duboj pri la agado de la grafo tiam, kiam li estris la brazilan armeon en Paragvajo. La ĵurnalisto Júlio José Chiavenato [17] (n. 1939) lin indikas kiel sangoverŝanto, aŭtoro pri sennombraj krimoj kaj unu el la plej grandaj interesitoj je milita prokrastigado ĝis la kaptigo de la paragvaja diktatoro López. La sama ĵurnalisto, en sia verko "Amerika genocido - La Paragvaja milito"[17] akuzas la Grafon d'Eu, post la brazila venko en Acosta-Ñu, ke li ordonis la bruligon de seka herbo celante murdi la paragvajajn soldatojn per fajro ĝis la karbigo de la vunditaj militistoj, kiuj estis en tiu loko. Chiavenato uzas kiel fonton la memorlibro de la Vicgrafo de Taunay, sed Rikardo Bonalume Neto, en artikolo por la ĵurnalo "Folha de San-Paŭlo"[18], rivelas ke la milithistoriisto Reĝinaldo Bacchi, malkovris ekzakte la malon: "kugloj ankoraŭ ne eksploditaj ankoraŭ estis en la kamparo, kaŭze de la fajro bruligita sur la fiherboj, en la komenco de la agado, far la paragvajoj, por kaŝi ilian taktikan movadon"[19]. Ankaŭ menciendas, ke la Grafo d'Eu eble ordonis la bruladon de hospitalo kun militvunditoj, kio laŭdire rezultis je la morto de pli ol cento da homoj. Tamen, pli certe estas ke la hospitalo eble bruliĝis konsekvence de aliancitaj bombardadoj en la komenco de la batalo direktitaj al paragvajaj fortresoj.

FamilioRedakti

 
La imperia familio:Maldekstre dekstren - Grafo d'Eu, Dom Petro la 2-a, ties edzino Tereza Kristina kaj la princino Izabela el Brazilo.

Malgraŭ la komenca elreviĝo rilate al la beleco de la edzino, Gastono enamiĝis kaj eĉ amis ŝin ĝis la lastaj jaroj de sia vivo, kies sento estis reciprokata de D. Izabela. Ne hazarde ilia interrilato signiĝis per kompliceco ankoraŭ ne komuna tiuepoke, laŭ raporto de la privata kuracisto Jean Marie Depaul[20], okaze de la naskiĝo je la unua virfilo:

"Mi neniam atestis paron pli enamiĝintan kaj pli kuniĝintan, ili amas unu la alian kvazaŭ ili estus bonaj burĝoj. Maltrankvila, ekscitita, malvarme ŝvitante sur la frunto, la grafo piediradis tien kaj reen en la apuda ĉambro de la edzino. Ĉiumomente li eniradis por kisi ŝiajn manojn kaj rekomendi al ŝi ke ŝi estu kuraĝa tio, kio cetere estis nenecesa".

La naskiĝo de D. Petro de Alcântara (1875–1940)[21], en la 15-a de oktobro 1875 estis granda ĝojmotivo por la geedza paro, kiu, post pli ol dek jaroj da geedzeco, ankoraŭ ne estis sukcesinta naski infanojn. Krom tio, tiu naskiĝo taŭgis por mildigo je la perdo de filino, D. Ludovikino Viktoria, kiu mortis post dumnaskaj komplikaĵoj en la 28-a de julio 1874, pli malfrue bedaŭrita de Gastono:

"Nia filineto naskiĝis en la ĝusta horo, perfekte elvolvigixinta, kun granda kvanto da blonda kaj frizoplena hararo, eksterordinate longaj kaj densaj."[22].

La Grafo d'Eu ĉiam agis plej pacience, ame kaj decide, rilate al la subteno oferita al ties edzino dum la profunda depremiteco kiun ŝi suferis post la naskiĝo de sia filo, ĉar li havis efektivan timon perdi la infanon. Eĉ tiel, malgraŭ eta difekto en la maldekstra brako, la bebo estis sana kaj la gepatroj lin ame nomis "baby", eĉ kiam li fariĝis adolta. En la 26-a de januaro 1878, naskiĝis la dua filo de la paro, kies nomo estis Ludoviko Maria Filipo de Orleano kaj Braganzo (1878–1920)[23]. La feliĉo de la grafo videbliĝis per letero kiun li skribis al sia patro tuj post la naskiĝo de sia filo:

"[...] kaj ni fariĝis efektive feliĉaj, dankaj kaj ĝojaj. La havado de du perfektaj filoj, post tiom da kontraŭaĵoj kiuj kreis en mi la timon perdi la esperon pri patreco, superas ĉion, kion mi povas kuraĝi atendi."

La kvara kaj lasta filo naskiĝota estis Antono de Braganzo (1881–1918), kiu estis kromnomita "Totó" de la familio. La nasko okazis en la 9-a de aŭgusto 1881, en Parizo, tie kie la geedza paro vivis tri jarojn kaj duonon. La grafo estis tre simplakaraktera, kaj penis stampi en siajn infanojn tiujn karakterizaĵojn. Li evitis al si pompajn eventojn, tipajn en la tiamaj eŭropaj monarkioj, kaj klare lasante perletere kompletan malplaĉon rilate al la vivstilo de la nobelaro kaj reĝaro en Eŭropo dum la periodo tiam, kiam li loĝis en Francio.

"Kiam mi pensas pri nia restado en Parizo, kaj en la stultaj kaj malamindaj rimedoj per kiuj ni plenigas plejparte per frivolaĵoj, tiam tio preskaŭ repacigas min per la ideo reveni en Brazilon."

En 1882, Gaston de Orleano elektis Ramiz Galvão (1846–1938), profesoro en la Medicina Lernejo el Rio-de-Ĵanejro, kaj direktoro de la Brazila Nacia Bibliotekto[24], krome efektiva pozitivista respublikano, kiel mentoron de siaj infanoj. Tio elmontras en la karaktero de la Grafo d'Eu, "ne nur la antaŭjuĝo-mankon, sed ankaŭ la kapablon agnoski la meriton de la homoj, sendepende de ties konvinkoj." Krom tio, kaj la grafo, kaj D. Izabela penis doni al siaj infanoj [...] "plej simplan edukitecon, permesante al la infanoj vizitadi la lernejon de la sacerdoto Morejra, en Petrópolis, kaj poste la "Kolegio Petro la 2-a"[25].

Agado kiel edziĝa princoRedakti

 
Princino Izabela, Grafo Gastono de Orleano, kaj ties filo, pentraĵo de Karl Ernest Papf[26], 1877.

Post la edziĝo al la princino Izabela, Gastono penis aktive partopreni en la brazila registaro, farante komentojn kaj konsilante rilate al la elvolviĝo de la lando. La vero estas, ke al li profunde malplaĉis la ideon servi tiel kiel nura ombro de la edzino. Tamen, Petro la 2-a neniam permesis, kaj al la grafo, kaj al la princino Izabela, ke ili partoprenu en la registaraj decidoj, nek ankaŭ diskutis kun la geedza paro pri ajna demando rilate al la Ŝtato. Tiu situacio estigis seriozajn malkonsentojn kun la bopatro, kiuj eĉ atingus la rompopunkton se alie ne estas la agado de D. Izabela, kiu ĉiakoste mildigis la malkomprenojn inter la imperiestro kaj ŝia edzo. Kun la tempopaso, Gastono alkutimiĝis pri la ideo ne havi decidan voĉdonon kaj la unuan fojon kiam li traktis pri politiko kun Petro la 2-a estis nur en 1889.

Kiam li konstatis ke li estis senigita je la decida kaj politika kadro de la brazila ŝtato, la Grafo d'Eu, sin turnis al aliaj aktivecoj kune kun sia edzino tiam, kiam ili fariĝis [...] konstantaj patronoj de operoj kaj koncertoj, protektante ilin cele al kolektado da mono por la sociaj kaj filantropiaj institucioj ilin apogantaj. José Avelino, kiu eĉ partoprenis en la unua respublikana konstitucio, post multaj jaroj de la monarkio-fino, diris pri Gastono:

"Kio eblis al li por konkeri la titolon kiel brazilano, tion li faris: nome, reguloj, leĝoprojektoj por plibona organizado de la Armeo kaj perfektiĝado je ties militarsenalo; lernejoj, bibliotekoj, orfejoj por la senhejma infanaro, finfine, ĉio, kio povis veki la dankemon de la senprotektularo, aŭ de la diversaj klasoj de la societo, li planis kaj plenumis plejparte".

Li vizitis grandparte la landon, pli ol ajna membro de la imperia familio, nome, la suda regiono, tiel kiel la nordoriento, nordo, krom la internaĵoj el Minas-Ĝerajso. En la imperio-fino, li faris longan vojaĝon norde de Brazilo, [...] kiu estis tre sukcesa, elmontrante tion, ke la monarkio daŭre kalkulis je konsiderinda apogo en la lando. Surborde de la ŝipo Alagoaso, li alvenis al Manaus en la 3-a de julio 1889, kie li vizitis la urban ĉambron[27], plurajn departementojn, kazernojn, lernejojn kaj spektis specialan spektaklon en la Teatro Edeno, kaj poste ili gastiĝis en la liceokonstruaĵo, la sola konsiderata adekvata je akceptado de la imperia princo. Post kelkaj tagoj, li laŭiris per la rivero Solimões, tie kie li eĉ atingis la bordon apud Peruo, surborde de la vaporŝipo Pumari, akompanata de ties ĉambristo, la Barono de Korumbao (1832–1894), kelkaj provincaj deputitoj kaj de la naturalisto João Barbosa Rodrigues (1842–1909), sendita al Manaus por starigi la Botanikan Ĝardenon de Amazonio, per rekta iniciato de la Princino Izabela. Kiam li reiris al Manaus, li gastis sin en la Registara Palaco kaj vizitis aliajn kolegiojn kaj departementojn, finfine reirante al la sudo de la lando en la vaporŝipo Pumari, en la 14-a de julio 1889.

Kiam li revenis el la Paragvaja Milito kiel armeo-marŝalo, li fariĝis membro de diversaj asocioj fremdaj kaj brazilaj kaj estis omaĝita per diversaj medaloj el pluraj ordenoj.

La malpopulareco de la Grafo d'EuRedakti

Post la fino de la Paragvaja Milito, ekfondiĝis la Respublikana Klubo, en 1870. Petro la 2-a ankoraŭ ĝuadis grandan popularecon, koncentriĝante sur Gastono kaj Izabela grandparte la antipatio de la respublikanoj. "La [...] geedza paro estis perfekta propeka kapro, kaj la Respublikana Partio, krom ties simpatiantoj el la gazetaro, nepre kulpis ilin pri la brazilaj problemoj"[6]. "La [...] eŭropa pensmaniero de Gastono lin stigmatizis kiel fremdulo nekapablanta je adaptiĝo al la edzina kulturo. La brazilanoj lin nomis "la franco" kaj malamegis lian patroprenon en la gvidado de la publikaj negocoj".[6].

Konstante li estas atakita de la gazetaro respublikana, kiu eĉ estigis absurdajn kalumniojn, nome, ke la Grafo d'Eu ofte envolviĝis en fiaj intertraktadoj kaj domaĉaro-ekspluatadoj en urbo Rio-de-Ĵanejro[28]. Iom poste, la politikaj estroj ankaŭ ekevitis lin kaj eĉ lin publike mistraktis, tiel kiel okazis dum la ĵurceremonio de sia edzino kiel regentino, tie kie oni malpermesis al li piediri flanke de D. Izabela kaj li simple preferis resti hejme. Alifoje li ekmalĉeestis [...] en la solenaĵoj kaj kelkaj renkontiĝoj je la ŝtata konsilio mem"[28]. Oni timis pri lia natura influo sur D. Izabela, dank'al lia priedza kondiĉo, kaj ĉiuj sincere kredis tion, nome, ke li, kaj ne ŝi, regus la landon post la morto de Petro la 2-a. Dum la tiam nomata "religia demando", meze de la jardeko 1870, li estas akre akuzita de la gazetaro ke "li kulpis pri la amnestio al la implikiĝantaj episkopoj, kaj lin akuzis pri Ultramontanismo, krom la fakto ke li aktivas kontraŭ la framasonismo. Pri tiuj akuzoj, la Grafo d'Eu skribis perletere en 1876:

"Sed tio ne gravas, la signo estis farita, kaj la kalumniaĵoj en la gazetaro, kaj per grandaj eldonoj, kaj per karikaturaĵoj, per malĝentilaĵoj kaj mensogoj, kiuj, miaopinie, hontus ajnan landon"[6].
"En tuta tiu historio, ne ekzistas eĉ unu vera vorto, neniu telegrafis al la imperiestro, kaj neniam oni pensis pri farado de la necesaj paŝoj kontraŭ la framasonistoj en la interparoloj de Izabela kun la ministroj"[6].

Al Gastono, estis iom malkomforta la "efektiva nocio ke nek li, nek lia edzino, estis alkalkulitaj de la politikistoj aŭ eĉ de la imperiestro mem, tiel kiel elmontras lia letero al sia patro en la fino de la dua regenteco de Izabela:

"Li (Petro la 2-a) ne interparolis kun Izabela aŭ kun mi, nek antaŭ, nek post la regenteco, pri politiko aŭ ŝtataj demandoj. Ni ne plendas pri tio, ĉar ni havas hororon pri politiko. Sed estas vere stranga ke li ne informiĝis pri la okaziĝo de la aferoj dum sia foresto. Tuj kiam li elŝipiĝis, li eniris en la palacon, kaj rekte kunveniĝis kun la ministroj, dirante eĉ ne unu vorton al sia filino"[6].

La Grafo d'Eu nepre klarigis la senton pri la akuzoj ke li ĉiam suferis - ĉefe en la manoj de Rui Barbosa, grava kontribuanto por la malpopulareco de Gastono en Brazilo, specife en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro- perletere:

"Mi estas laca esti uzita kiel propeka kapro de la gazetaro, publike kulpa pri ĉio, sed efektive sen ajna povo aŭ influo".[6]

La geedza paro serĉis retiriĝon ĉiam kiam eblis, for de la publika vivo, celante eviti pluajn kritikojn, tiel kiel Gastono iam asertis:

"Se oni jam ne vidas la princinon ĉiutage promenante sur la stratoj de Rio-de-Ĵanejro, ŝi estos iom forgesita, kaj malpliiĝos la provo je denunco pri ĉiu el ŝiaj agoj kaj decidoj al la publika irito."[6]

Tamen, tiaj foriĝoj nur plimalbonigis la situacion de la paro antaŭ la okuloj de la palaco, kaj tio vidiĝis ne kiel provo je fuĝo al la malicaj maljustaj kritikoj, kontraŭe, tio konfirmis la ĝeneralan koncepton pri antipatio al ambaŭ.[6]. Ne gravis tio, kion la grafo faras, ĉar ofte li estas atakita de ĉiuj, tiel kiel okazis en [...] "marto 1889, okaze de epidemio je flava febro, en Santos, li sendis kuracistan teamon por alhelpi la malsanulojn, kaj eĉ tiel, li estas atakita de la gazetaro." Kaj malgraŭ [...] "la servo farata por plibonigo de la armea ekipaĵaro, la grafo povis kalkuli sur la apogo, nek de la soldatoj, nek de la oficiroj.[6]. Rilate al la lastaj jaroj de la imperio, la Vicgrafo de Taunay rememorigas tion, ke la grafo d'Eu okupiĝis pri la zorgoj kaj edukiteco de siaj tri filoj, laŭŝajne vivante sole kaj nur pro tio." Li kutime akompanis ilin [...] "en la gimnastikaj ekzercoj en Petrópolis, gvidataj de la instruisto Stohl, ripetante per strangaj kaj malgraciaj gestoj la movojn de la filaro". Sekve, oni vidis lin tra la stratoj de la urbo, uzante frakon kaj cilindran ĉapelon, laŭirante ĉaron puŝatan de ŝafoj, tie kie kuŝis liaj tri infanoj, "kio, cetere, ne kontribuis por altigi lian prestiĝon". Foriĝante el la publikaj okuloj kaj agante tiel kiel normala persono, anstataŭ akiri simpation pro ties simpleco kaj humileco, Gastono fariĝis celo por pli malbonaj atakoj.

Lastaj jarojRedakti

Kiam la brazila respubliko estas proklamita, en 1889, tiam la brazila imperia familio ekzile retiriĝis al Francio. La Grafo d'Eu, kune kun D. Izabela kaj ties infanoj, restis en Eŭropo.

En 1909, ĉe minaco de rezigno je sia filo D. Petro de Alcântara al la dinastiaj rajtoj por edziĝi al la grafino Elisabeta Dobrženský de Dobrženitz (1875–1951), D. Ludoviko Gastono zorgis pri la legitimado, ĉe la franca orleana partio, pri siaj rajtoj je sukcedo al la franca trono, kaj kreas al si kaj sia posteularo la titolon kiel princo de Orleano kaj Braganzo. Tiamaniere ke, li konservis al sia vira unuenaskito la princo-kondiĉon, kaj garantiis al sia heredantaro la eblon pri edziĝo kun aliaj nobeluloj sed ne morganate.

Gastono revenis al Brazilo en 1921, jam vidvo, por repatriigi la restaĵojn de la imperiestro, kiuj nuntempe troviĝas en la Imperia Maŭzoleo[29] en la Katedralo de Petrópolis[30]. La Grafo d'Eu mortis en la sekvanta jaro, pro naturaj kaŭzoj, surborde de la ŝipo Massilio, kiu pliafoje kondukis lin al Brazilo, por celebri la unuan centjariĝon je la sendependeco de lando. Li kaj la princino Izabela nuntempe troviĝas sepultitaj en la Katedralo de Petropoliso.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Dom kaj Dona (Sinjoro kaj Sinjorino: latine:Domino kaj Domina) estas honoraj titoloj, respekte uzataj en la iberaj landoj, en certaj sociaj klasoj.
  2. efektiva.
  3. Nemours estas franca komunumo situanta en la departemento Seine-et-Marne, en la regiono Île-de-France.
  4. Dinastio de Koháry.
  5. Orleana dinastio.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 6,9 Princess Isabel of Brazil: Gender and Power in the Nineteenth Century, Roderick J. Barman
  7. Ĵoinvilo estas brazila urbo en subŝtato Sankta Katarino, sed la titolo rilatas la la franca urbo Ĵoinvilo, situanta en la departemento Supra-Marno.
  8. Palaco de Sankta Kristoforo, en Rio-de-Ĵanejro.
  9. Imperia brazila familio.
  10. Imperia Ordeno de la Krucostelaro.
  11. La Historia kaj Geografia Brazila Instituto estis fondita en la 21-a de oktobro 1838.
  12. La batalo de Acosta-Ñu aŭ Batalo de Kampo Granda estas ankaŭ konata kiel Batalo de la Infanoj de la paragvajoj.
  13. Nigra frato: La sklaveco en Paragvajo, Josefina Pla.
  14. La generalo Mena Barreto (1824–1869) mortis post savi la vivon de la Grafo d'Eu dum grenadatako.
  15. Batalla de Acosta-Ñu - 16-a de aŭgusto 1869.
  16. Seu concurso.
  17. 17,0 17,1 Revisando A Revisão: Genocídio Americano: A Guerra Do Paraguai, Silvânia de Queiróz.
  18. La ĵurnalo Folha de S. Paulo estas fondita en la 19-a de februaro 1921.
  19. Novaj lecionoj el la Paragjvaja Milito.
  20. Princess Isabel of Brazil: Gender and Power in the Nineteenth Century, Roderick J. Barman
  21. Petro de Alcântara de Orleano kaj Braganzo.
  22. Princesa Isabel do Brasil: gênero e poder no século XIX, Roderick J. Barman
  23. Ludoviko Maria Filipo de Orleano kaj Braganzo.
  24. Brazila Nacia Bibliotekto.
  25. "Kolegio Petro la 2-a".
  26. Karl Ernest Papf (1833–1910)
  27. Urba ĉambro pri konsilistoj kaj leĝodona ĉambro.
  28. 28,0 28,1 Vortaro pri la Imperia Brazilo, Ronaldo Vainfas, 749 paĝoj.
  29. Imperia Maŭzoleo.
  30. Katedralo de Petropoliso.