SZŰRÖS Mátyás (Sueroes Ma´tja´ŝ) (11-a de septembro 1933 Püspökladány - ) estas hungara politikisto kaj provizora prezidento (1989-1990) de Hungario.

Mátyás Szűrös
Persona informo
Szűrös Mátyás
Naskiĝo 11-an de septembro 1933 (1933-09-11) (90-jaraĝa)
en Püspökladány
Lingvoj hungaragermanarusaangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater MGIMOUniversitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista PartioHungara Socialista PartioQ1472609 • Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Laborkampo socia politiko • diplomatio vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis inter 1953-1959 en Moskvo internaciajn rilatojn, poste laboris en la ministerio pri eksteraj aferoj. Li laboris en la Berlina ambasadejo de Hungario (1962-1965) kien li revenis en 1975 kiel ambasadoro kaj laboris tie ĝis 1978. Inter 1965-1975 li agadis en la internacia sekcio de la Komunista partio. Post 1978 (ĝis 1982) ambasadoro en Moskvo, poste denove agadis en politika tereno, ekde 1985 parlamentano ĝis 2002 (en 1990-1998 kiel ano de la Hungara Socialista Partio HSP.). En 1989 li elektiĝis kiel prezidanto de la parlamento, en 1989 kiel provizora respublika prezidento ĝis la parlamentaj balotoj (2-a majo 1990). Li elkriis la 3-an Hungaran Respublikon la 23-an de oktobro 1989. Ekde 1990 vicprezidanto de la parlamento ĝis 1994. Li estis Prezidanto de la Hungara Sekcio de IPU (InterParlamenta Unio) en 1989 kaj 1994-2002. En la parlamentaj balotoj de 2002 li estis listogvidanto (prezidanto) de la nova politika formacio, nomata Nova Dekstro. Ili malsukcesis.

Li apartenis al la tiel nomataj naciaj komunistoj, tiel post la reĝimŝanĝo en Hungario li multfoje flirtis kun la dekstrulaj politikistoj. Tial oni ne elektis lin respublika prezidento (1990) kaj tiom koliziis kun la socialistalj politikistoj (jarfino de 2001), ke en la parlamentaj balotoj de 2002 li agadis kiel listogvidanto (prezidanto) de la nova politika formacio, nomata Nova Dekstro (oni diris, ke lia aneco en HSP ĉesis). Li malsukcesis. En 2004 li agadas proksime al la dekstrula partio (Fidesz), li partoprenas, prelegas en ties renkontiĝoj.

Liaj libroj:

  • Hazánk és a Nagyvilág (Nia patrujo kaj la mondo) (1985)
  • Hazánk és Európa (Nia patrujo kaj Eŭropo) (1987)
  • Magyarságról – külpolitikáról (Pri hungareco – pri eksteraj aferoj) (1989)

Honorcivitano de Püspökladány kaj Beregszász (Beregovo nun en Ukrainio).

biografio hungare

Eksteraj ligiloj redakti