Miklós Esterházy (palatino)
Grafo Miklós (Nikolao) ESTERHÁZY [miklOŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Miklós estis hungara politikisto, palatino, reĝa juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai (de Galántha), lia filino estis Anna Julianna Nádasdy.
Nikolao Esterházy de Galántha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ceteraj titoloj | hungara barono, poste grafo; kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1583 en Galanta | ||||
Morto | 11-an de septembro 1645 (62-jaraĝa) en Großhöflein | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Esterházy vd | ||||
Patro | Ferenc Esterházy vd | ||||
Patrino | Zsófia Illésházy vd | ||||
Gefratoj | Pál Esterházy • Gábor Esterházy • Dániel Esterházy • Tamás Esterházy • István Esterházy vd | ||||
Edz(in)o | Orsolya Dersffy • Krisztina Nyáry vd | ||||
Infanoj | Ladislaus Esterházy • Pál Esterházy • Franz Graf Esterházy von Galántha • Anna Julianna Nádasdy • István Esterházy • Mária Esterházy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • aŭtoro • palatino • komponisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Familiestro de Esterházy | |||||
Dum | 1622–1645 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Ladislao Esterházy, lia filo | ||||
Hungara palatino | |||||
Dum | 1625–1645 | ||||
Antaŭulo | Stanislao Thurzó | ||||
Sekvanto | Johano Drašković de Trakošćan | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Esterházy [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1583 en Hungara reĝlando en Galánta (nuntempa Galanta en Slovakio). Li mortis la 11-an de septembro 1645 en Nagyhöflány (nuntempa Großhöflein en Aŭstrio).
Biografio redakti
Miklós Esterházy ŝanĝis kredon de luteranismo al katolikismo en 1601. Li lernis en Supra Hungarujo kaj Vieno. Baldaŭe li vivis en kortego de István Bocskai, poste ekde 1609 en Kassa. En 1612 li edziĝis baldaŭe havanta filon. En 1614 li ricevis la rangon barono kun bieno en Regéc. Baldaŭe li estis laŭvice estro de 3 departementoj, krome reĝa juĝisto inter 1622-1625, poste palatino. Li denove edziĝis en 1624 pro frua morto de la edzino, baldaŭe li havis 9 gefilojn. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo en 1628. Li strebis por unuiĝo de la hungariaj partoj sub la Habsburgoj, tiu politiko kreis multe de malamikoj.