Miklós Göllner [miklOŝ golner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Göllner Miklós estis hungara pentristo, instruisto.

Miklós Göllner
Persona informo
Naskonomo Göllner Miklós
Naskiĝo la  22-an de februaro 1902(nun 1902-02-22)
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando)
Morto la 17-an de marto 1977
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Murpentraĵo de Miklós Göllner en Budapeŝto

Miklós Göllner [1] Arkivigite je 2018-04-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de februaro 1902 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 17-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Göllner akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1925. Liaj plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz kaj István Csók. Post la diplomo li instruis desegnadon en industria lernejo, inter 1946 kaj 1964 en belarta gimnazio. En tiu pedagogia periodo li ankaŭ pentradis en la 1930-aj jaroj en Tihany, ekde 1942 ĝismorte en Artistkolonio (Szentendre). Dum la 2-a mondmilito lia loĝejo kun la kreaĵoj detruiĝis. Li pentradis pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, pli malofte murpentraĵojn, grafikaĵojn, gobelinojn. Li ricevis premiojn en 1968 kaj 1972.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Szentendre (1956, 1966, 1978)
  • Budapeŝto (1958, 1965, 1973)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szentendre
  • Szentendrei művésztelep
  • Balatoni táj
  • Tájkép
  • Napraforgós táj
  • Csendélet
  • Tél a Gellért-hegyen (1948)

Fontoj redakti