Pasay, tagaloge Lungsod ng Pasay estas marhavena urbego (1-aklasa) en Filipinoj. Ĝi estas parto de urbaro Manila Metropolo.

Larĝa panoramo en Pasay
Larĝa panoramo en Pasay
Pasay
tre urbanizita urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1300–1309
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 440 656  (2020) [+]
Loĝdenso 31 543 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 33′ N, 121° 0′ O (mapo)14.55121Koordinatoj: 14° 33′ N, 121° 0′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 13,97 km² (1 397 ha) [+]
Pasay (Filipinoj)
Pasay (Filipinoj)
DEC
Pasay
Pasay
Situo de Pasay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pasay [+]
vdr
Aerpanoramo en Pasay

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Pasay situas laŭ la Sudĉina Maro sur la marborda ebenaĵo [1]. Makatio troviĝas 4, Manilo 5, Mandaluyong 6, Tagigo kaj Paranjako po 8 kilometrojn (aere) [2]. La urbego enhavas ankaŭ flughavenajn areojn. Pasay estas kunmetita de sep distriktoj.

Historio redakti

Tiu areo apartenis al loka reĝlando, kiu atingis sian zeniton ĉirkaŭ 1175. La portugala ŝipisto Ferdinand Magellan malkovris la teritorion por Eŭropo en 1521. Alia ŝipisto fondis reĝlandon por la hispana krono en 1571. Dum 250 jaroj la insuloj estis regitaj fare de la Vicreĝo de Meksiko, sed praktike katolikaj klerikoj regis la lokan politikon. En 1727 la aŭgustenanoj formale transprenis Pasay kaj nomumis ĝin Pineda. En 1863 la loko iĝis indianvilaĝo. Pro malfermo de la Sueza Kanalo en 1869 multe da hispanoj alvenis, ili portis politikajn kaj socialajn reformojn. La demokrataj reformoj finiĝis pro kolapso de la liberala registaro en Madrido. Dum la revolucio en 1898 Pasay partoprenis en la movado. Pro ĝia loko ĵus sude de Manilo Pasay rapide iĝis urbo dum la usona kolonia periodo. Dum la 2-a mondmilito la japanoj okupis la landon, sed fine Usono rekaptis ĝin.

 
Urbodomo de Pasay

Ekonomio redakti

En Pasay troviĝas ĉefsidejoj de pluraj firmaoj, precipe flughavenaj. La urbego estas hejmo de kampusoj.

Trafiko redakti

Pasay havas bonajn ĉefvojojn al la najbaraj urbegoj. La loĝantoj ofte uzas busojn, busetojn, triciklojn, rikiŝojn, sed estas ankaŭ relaj kontaktoj. En Pasay funkcias la internacia flughaveno, krom estas loka kaj milita flughavenoj.

 
Preĝejo en Pasay

Religio redakti

La katolikismo estas la domina religio en Pasay.

Klimato redakti

Pasay havas tropikan musonklimaton. Jare pluvas po 1823 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen pli ofte pluvas inter majo-novembro. La averaĝa jara temperaturo 27 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj laŭ la temperaturoj.

Vidindaĵoj redakti

Eksterlandaj ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti