Pfeffikon

komunumo de Svislando

Pfeffikon estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 721 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Pfeffikon
Blazono de Pfeffikon
Pfeffikon
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 14′ 50″ N 8° 10′ 35″ O / 47.24722 °N, 8.17639 °O / 47.24722; 8.17639 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 50″ N 8° 10′ 35″ O / 47.24722 °N, 8.17639 °O / 47.24722; 8.17639 (mapo)
Areo 2,49 km²
Alteco 542 m super marnivelo
Poŝtkodo 5735
Komunumkodo 1096
Mapo de Pfeffikon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Pfeffikon situas inter la valoj Wynental kaj Seetal sur la orienta deklivo de Stierenberg kun bela vido al la Lago de Hallwil. La komunumo komplete kunkreskis kun la argoviaj najbarkomunumoj Menziken kaj Reinach, kun kiuj ĝi formas aglomeraĵon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,49 km², de kiuj 51,0% estas kovritaj de arbaro, 38,9% servas por agrikulturo kaj 10,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

Pfeffikon limas en nordo kaj oriento al Reichnach (AG), en sudo al Menziken (AG), kaj en okcidento al Rickenbach.

Trafiko redakti

Pfeffikon estas konektita al la publika transportreto per du buslinioj, nome la poŝtaŭtolinio de Beromünster tra Pfeffikon al Beinwil ĉe la lago kaj linio de Pfeffikon al Rickenbach.

Pfeffikon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas oriente en distanco de 16 kilometroj en Sursee, al la svisa aŭtovojo A1 norde en distanco de 21 kilometroj en Lencburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pfeffikon datiĝas el la jaro 1045 kiel Faffinchouen.[2]

Dum mezepoko en Pfeffikon regis la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Abatejo Beromünster, tio ankaŭ plu daŭris, kiam en la jaro 1415 la urbo Lucerno akiris la regadon pri la Mikaela Distrikto, kiun administris la abatejo. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la abateja administrado finiĝis. La komunumo nun dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko apartenis al la helveta distrikto Beromünster por poste en la jaro 1803 per la meditacia akto esti atribuita al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno. Ĉar la ekonomio de la komunumo Pfeffikon estas komplete ligita kun la argoviaj najbarkomunumoj oni nuntempe diskutas pri ŝanĝo al la distrikto Kulm en Kantono Argovio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen