Plaue

komunumo en Turingio, Germanio

Plaue estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Geratal/Plaue. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1978 loĝantojn.

Plaue
Blazono
Plaue (Germanio)
Plaue (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Geratal/Plaue
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036207
Poŝtkodo 99338
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070043
Subdivido Urbo kaj 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jörg Thamm
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo An der Glashütte 3
99330 Gräfenroda
Demografio
Loĝantaro 1978 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 10° 54′ O (mapo)50.77944444444410.898888888889Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 330 m
Areo 18,19 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-plaue.de/
vdr
burgo Ehrenburg
urbodomo

Historio redakti

La unua endokumenta mencio estis en 1273; la situo de Plaue ĉe la malnova komerca vojo inter Erfurto kaj Nurenbergo favoris por ĝia historia graveco. Urbajn rajtojn la plaue-anoj ricevis en la jaro 1335, per kio montris la bavara reĝo Ludoviko sian amikecon al la grafoj de Schwarzburg. Paralele oni rajtis organizi publikan bazarojn. La ĉefa vidindaĵo de Plaue estas Kastelo Ehrenburg kiun posedis dum jarcentoj la schwarzenburg-aj grafoj, sed la plej malnova konstruaĵo tamen estas la protestantisma Kirko Nia kara Sinjorino (11-a jarcento). El la jaro 1440 datumas la katolika Sigismundo-kapelo kiun oni nun ne plu uzatas liturgie. Krom ŝtonaj restaĵoj (i.a. ankaŭ restoj de la ĉirkaŭfortikaĵo) brilas naturaj tezoroj. En la akvoza kaj idilieca ebenaĵo Plauescher Grund ene de la valo Geratal fontas multaj fontoj, el kiuj plej gravas Karl-Marien-Quelle (mineralakvo) kaj Kaiser-Günther-Quelle (sulfura akvo). Pro tro oftaj superakvegoj sur la dekstra bordo de la rivero Gera la loĝantoj iam akutranslokiĝis super la maldekstra riverbordo ĉe piedon de la ĉefa monto Hausberg. Tie oni ankoraŭ vidas spurojn de la urbomuroj.

Verŝajne eksetlis surloke la Vendoj allogitaj per la abunda akvo, la pratoj, la arbaroj, la salfontoj norde de la urbo. Jam en la 13-a jarcento menciitis salboligejo kiu riĉigis la loĝantojn. Tion memoras ĝis hodiaŭ la vojnomo Lädergasse, kie ŝarĝitis la aferoj. En la 17-a jarcento estis provoj reveki la salboligado dum longa lamo produktada. Aliaj okupiĝoj estis agrikulturo, bestobredado kaj metiado. Monaĥoj eĉ kultivis vitojn, kiu haltiĝis post la Tridekjara milito. Ĝis ja jaro 1280 regis du grafoj de Käfernburg, kies bienoj dividitis. Guntero la 8-a akiris kaj Arnstadt kaj Plaue, kies filinoj vendis Plaue al la grafoj de Schwarzburg. Ili konstruigis en 1324 Kastelon Ehrenburg kiu enloĝitis ĝis 1500 kaj detruitis en la jaro 1632. La pestepidemo de la 17-a jarcento mizerigis la urbon same kiel la Tridekjara milito memkompreneble.

En 1816 konstruo de porcelanaĵ-fabriko resanigis ekonomie la urbon; ĝi funkciis ĝis 1996. La plaue-a porcelano hodiaŭ fabrikatas en Volkstedt apud Rudolstadt. En 1852 starigitis bierfarejo funkciinta ĝis la 1970-aj jaroj; ĝi forbrulis en 2001. La kadukan kastelon aĉetis Arthur von Schierholz, kie estis gastejo inter 1913 kaj 1988. Nuntempe la ruino ne plu vizitatas. Biendomon apudan de la Schierholz-oj forigis la socialisma administrado post la Dua mondmilito. Ankaŭ loka infanĝardeno estiĝis danke al la grandanimeco de la Schierholz-oj; ĝi festis sian datrevenon 100-an fondiĝan en 1996. Daŭre alvenis novaj metioj kaj entrepren(et)oj, ekz. fabrikoj pri cigaroj aŭ valizoj, blankigejo, sapofabriko. Gravis ankaŭ la apero de la fervojlinioj inter Plaue kaj Ilmenau respektive inter Erfurto kaj Ritschenhausen. Plaue tiamaniere iĝis trafiknodo. Post 1945 estiĝis diversaj loĝdomblokoj, nova lernejo, infanvartejo, naĝejo aperta, sportejo, kegloludejo, benzinstacio, aĉethalo. Post la Turniĝo restaŭriĝis diversaj stratoj kaj loĝejoj. Ankaŭ nova fajrobrigadejo konstruitis kaj trinkakvo-provizejo. Ŝraubfabriko Siebelist kaj vandtapiŝglufarejo Sieder eĉ pligrandiĝis. Nove alvenis la medicinaĵteknikfabriko Vivisol. Multaj plaue-anoj estas pendollaboristoj ĝis Arnstadt kaj Erfurter Kreuz.

Elstaruloj kun ligoj al Plaue redakti

Vidu ankaŭ redakti