Proklo (412-485) (Greke: Πρόκλος ; naskiĝis la 8-an de februaro 412 en Bizanco, mortis la 17-an de aprilo 485 en Ateno) novplatonisma greka filozofo Li estas kromnomita "Proklo la Diadoko" (διάδοχος: postanto, subkomprenite, de Platono).

Proklo (412-485)
"Fizikaj institucioj", eldonita de A. Ritzenfeld, Lepsiko, 1912, Brita Biblioteko
"Fizikaj institucioj", eldonita de A. Ritzenfeld,
Lepsiko, 1912, Brita Biblioteko
"Fizikaj institucioj", eldonita de A. Ritzenfeld,
Lepsiko, 1912, Brita Biblioteko
Persona informo
NomoProklo (412-485)
Dato de naskiĝo8-a de februaro 412
NaskiĝlokoBizanco
Dato de morto17-a de aprilo 485
MortolokoAteno
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupofilozofo
Geografio
ŜtatoGrekio
Lingvoj
Parolata lingvomezepoka greka lingvo, antikva greka lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li naskiĝis en riĉa familio de Bizanco, kaj estis edukata en Ksanto, en Likio. Lia naskiĝdato estas konata danke al horoskopo pri li, kiun faris lia disĉiplo Marinus de Neapolis.

Li ekdecidis studi filozofion, vidinte Atenan en sonĝo.

Li fariĝis, en filozofio, la disĉiplo de Olimpiodoro la Peripatetikano, kaj en matematiko, tiu de Herono (verŝajne ne estis Herono de Aleksandrio, sed samnomulo).

20 jar-aĝa, li iris al Ateno por sekvi kursojn de la novplatona skolo de Ateno, en 438 li iĝis la tria skolarko (rektoro) de tiu skolo.

Li sindetenis manĝi karnon de bestoj, li gardis dum sia tuta vivo grandan piecon por la diino Atena (eble pro tio li restos fraŭlo). Kritikata fare de la kristanoj, li ekziliĝis dum unu jaro en Likio.

Mortinta en 485 73 jar-aĝa, li estis entombigita proksime de monto Likabeto, apud la tombo de lia mastro Siriano.

Eksteraj ligiloj redakti