Reinach BL

komunumo de Svislando
Reinach
Blazono de Reinach
Tertremkruco memore al la kompleta detruo de la vilaĝo en la jaro 1356
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 29′ 38″ N 7° 35′ 28″ O / 47.49389 °N, 7.59111 °O / 47.49389; 7.59111 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 38″ N 7° 35′ 28″ O / 47.49389 °N, 7.59111 °O / 47.49389; 7.59111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 18868
Areo 7,00 km²
Alteco 303 m super marnivelo
Poŝtkodo 4153
Komunumkodo 2773
Mapo de Reinach
vdr

Pri la komunumo redakti

Reinach estas urbo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 18868 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La urbo Reinach situas sude de Bazelo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Birs. Laŭlonge de la rivero etendiĝas naturprotekta areo kun aluvia arbaro. De la komunuma areo de 7 km² 29% estas utiligataj por agrikulturo, 17% kovritaj de arbaro, 53% setlejoj kaj 1% dezertaj terenoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Reinach estas en nordo la urbo Bazelo, en nordokcidento Münchenstein, en okcidento Arlesheim, en sudokcidento Dornach (Kantono Soloturno) en sudo Aesch, en sudoriento Therwil, en oriento Oberwil BL, kaj en nordoriento Bottmingen.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la tramlinio n-ro 11 al bazela tramreto. Lokaj buslinioj ligas la urbon ankaŭ kun Dornach kaj Therwil.

Per la rapidstrato H18 Reinach estas konektita al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Historio redakti

En la jaro 1356 la tiama vilaĝo estis komplete detruita far la Tertremo de Bazelo.

En mezepoko Reinach apartenis al la episkopejo de Bazelo. En la jaro 1525 Reinach reformaciiĝis, sed revenis al la katolika religio en 1595. Pro la Franca Revolucio en la jaro 1792 la bazela episkopo fuĝis kaj Reinach dum mallonga tempo apartenis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste al la franca departemento Mont-Terrible, en kiu ĝi estis kantonĉefurbo. Ek de la redukto de la departementoj en 1800 la administrado de Reinach troviĝis rekte en la departementĉefurbo Colmar. En 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon denove al Svislando, nome al la malnova Kantono Bazelo. Kvankam la loĝantoj de Reinach dum la Bazela Kantondisiĝo luktis je la flanko de la urbo Bazelo, Reinach en 1833 estis integrita en la novan duonkantonon Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ redakti

Partnera urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti