Rorschach

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rorschach (elektodistrikto) kaj Rorschach (stacidomo).

Rorschach estas svisa urbo en la samnoma elektodistrikto en Kantono Sankt-Galo. Ĝi havis je la 31-a de decembro 8458 loĝantoj.

Rorschach
Blazono de Rohrschach
Blazono de Rohrschach
Muzeo apud la haveno de Rorschach
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rorschach
Koordinatoj  47° 28′ 44″ N 9° 29′ 38″ O / 47.47889 °N, 9.49389 °O / 47.47889; 9.49389 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 44″ N 9° 29′ 38″ O / 47.47889 °N, 9.49389 °O / 47.47889; 9.49389 (mapo)
Areo 1,78 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 9400
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rorschach
vdr

Geografio redakti

Rorschach sistuas ĉe la bordo de la Bodenlago respektive Konstanca Lago sude de la apencelaj montetoj.

Najbaraj komunumoj redakti

En nordo Rorschach limas al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germana urbo Lindau. Oriente kaj sude la urbo limas al Rorschacherberg, kaj en okcidento al Goldach.

Trafiko redakti

Rorschach havas gravan stacidomon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. De la urbo estas rektaj trajnkonektoj al Vinterturo, la Flughaveno Zuriko, Zuriko, Berno, Ĝenevo, Munkeno, Koiro, Konstanco kaj Ŝafhaŭzo. Dentoradfervojo kondukas de Rorschach supren al Heiden. Rorschach ankaŭ disponas pri internacia haveno ĉe la Bodenlago.

En Rorschach komenciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Rorschach al Sankt-Galo kaj pluen al Zuriko, kaj tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Sankt-Margreto al Kreuzlingen. La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio redakti

Rorschach estis fondita de alemanoj post ilia invado de la Roma Imperio en frua mezepoko. En la jaro 947 koncedis la reĝo Oto la 1-a al la abato Graloh de la Monaĥejo Sankt-Galo la merkat- kaj doganrajton super Rorschach. Rorschach je la fino de la 1-a jarmilo fariĝis grava trairejo por pilgrimantoj.

En la jaro 2007 la komunumoj Rorschach, Rorschacherberg kaj Goldach diskutis pri kunfandiĝo de la tri komunumo al unu sola urbo. En Goldach pro la malaltaj impostoj de la komunumo tiu-ĉi projekto ĉe la popolo tamen restis senŝanca. La kunfandiĝplanoj tiam limigiĝis al Rorschaberberg kaj Rorschach. Pro nea balotorezulto la 30-an de novembro 2008 en Rorschacherberg, ankaŭ la kunfandiĝo inter Rorschach kaj Rorschacherberg fiaskis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti