Samuel Butler (poeto)

Por la 19-jarcenta romanisto Samuel Butler, vidu Samuel Butler (romanisto)

Samuel Butler
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1612 (1612-02-03)
en Strensham
Morto 25-an de septembro 1680 (1680-09-25) (68-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater The King's School, Worcester vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Butler

Samuel BUTLER (n. la 8-an de februaro 1612, m. la 25-an de septembro 1680) estis angla poeto kaj satiristo.

Li estis filo de kultivisto kaj edukiĝis en Worcester ĉe la reĝa lernejo. Kiel junulo li estis paĝio de la grafino de Kent. Poste li servis kiel aktuaro de pluraj puritanaj juĝistoj. Per la grafino de Kent li renkontis la klerulon kaj juriston John Selden. Li klopodis pentri sed ne sukcesis: laŭdire, kiam estiĝis fenestro-imposto, liaj pentraĵoj estis uzataj por bloki fenestrojn (tiel malpliigante la imposton).

Post la Angla Resurtronigo (1660) li iĝis sekretario (ĉefa komizo) de la Lordo-Prezidento de Kimrio, kaj edziĝis al vidvino, S-ino Herbert.

En 1663 eldoniĝis la unua parto de lia ĉefverko, longa poemo Hudibras; la dua kaj tria partoj eldoniĝis en 1664 kaj 1678. La poemo satiris la puritanojn, kaj furoris. Ĝi estis influata de Kiĥoto de Miguel de Cervantes kaj pritraktas la aventurojn de aroganta kavaliro nomata Hudibras kiu estas fervora protestanto. Karlo la 2-a (Anglio) ege ĝuis la poemon kaj donis al Samuel Butler pension.

Samuel Butler entombiĝis en Abatejo Westminster.