Smeraldmakula arbarkolombo

La Smeraldmakula arbarkolombo, Turtur chalcospilos, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la nomo de "Smeralda arbarkolombo".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeraldmakula arbarkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Specio: Smeraldmakula arbarkolombo Turtur chalcospilos
Johann Georg Wagler 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Temas pri tre disvastigata loĝanta specio kaj reproduktanta en orienta Afriko el Etiopio ĝis Sudafriko. Ĝi ĉeestas ankaŭ en zono el norda Bocvano okcidenten ĝis norda Namibio, kaj en mallarĝa marborda strio tra Angolo ĝis Gabono. Tio signifas grandan parton de Sub-Sahara Afriko, tio estas, krom la jam menciitaj landoj, Sudano, Somalio, Kenjo, Ruando, Burundio, Ugando, Zambio, Malavio, Tanzanio, Zimbabvo, Mozambiko, Kongo kaj Kongolo.

Tiu ĉi estas specio de malferma seka arbaro kaj dua plantokresko. Ĝi ĉeestas nek ĉiam verdajn pluvarbarojn nek duondezertajn areojn.

Aspekto redakti

 
Montrante smeraldajn makuletojn

La Smeraldmakula arbarkolombo estas eta diketa kolombo, kutime ĉirkaŭ 20 cm longa. La dorso, nuko, flugiloj kaj vostoj estas helgrizbrunaj kaj la flugiloj kiam fermitaj havas rimarkindegajn kaj kontrastegajn verdajn metalecajn makuletojn en du paralelaj strioj po tri plumoj. Estas nigrecaj partoj fine de la dorso kaj en vosto. La frunto, korno kaj nuko estas blugrizaj, kun nuancoj al rozgriza en gorĝo. La subaj partoj estas pli rozkolorecaj kaj eĉ pli blankaj en ventro. La okuloj estas grandaj kaj nigraj.

La beko de tiu turtokolombo estas nigreca kun ruĝa bazo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino povas esti iome pli senkolora ol la masklo. Nematuruloj havas ne tiom kolorajn makulojn kaj plumobordojn. Dumfluge, la Nigrabeka arbarkolombo estas vidata kiel aparta specioj pro ties brilaj avelkoloraj subflugiloj.

La voĉoj havas tri partojn: du mildaj longaj kuus, sekvitaj de serioj de malaltaj subirantaj kuus kiuj daŭras 10 sekundoj, kaj konkludante per 4 sekundoj de rapidaj kuus, kiuj mallaŭtiĝas.

Tiu ĉi specio montras kelkajn geografiajn variantojn laŭ plumaro, sed la diferencoj estas malgrandaj kaj laŭgradaj kaj la Smeraldmakula arbarkolombo estas nuntempe konsiderata kiel unutipa.

Kutimoj redakti

La Smeraldmakula arbarkolombo konstruas malfortan neston el bastonetoj en arbo aŭ arbusto, kie la ino demetas du kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 13–17 tagoj ĝis eloviĝo kaj zorgas la idaron dum 13–17 ĝis elnestiĝo. Multaj idoj estas predataj de Mungotedoj kaj Laniedoj.

La Smeraldmakula arbarkolombo ne estas gregema, sed aroj povas formiĝi ĉe akvejoj. Tiu ĉi specio manĝas kutime surgrunde herberojn kaj aliajn etajn semojn.

Literaturo redakti