Umerkot
publikigita versio estis patrolita je 27 mar. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 mar. 2023.
Umerkot (urdue عُمَركوٹ, sinde عمرڪوٽ) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. Onidire la urbego prenis sian nomon de la loka reganto Amar, kiu konstruis la fortikaĵon.
Umerkot | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 059 (1998) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 22′ N, 69° 44′ O (mapo)25.36138888888969.736111111111Koordinatoj: 25° 22′ N, 69° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Umerkot [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- areo: km²
- supermara alteco: 17 m
- loĝantaro: 134,052 (2017) [1]
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
Geografio redakti
Umerkot situas sur ebenaĵo en sudorienta Pakistano ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj dezerto. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 138, Sukur 275, Karaĉio 283, Multano 563, Kveta 602, Fajsalabado 748, Lahoro 823, Rawalpindi 969, Peŝavaro 976, Islamabado 982 kilometrojn (aere) [2].
Historio kaj populacio redakti
En tiu loko fortikaĵo estis konstruita en la 11-a jarcento. Baldaŭ diversaj raĝoj regis tie. La historia loknomo estis Amarkot, sed tio ŝanĝiĝis al Umerkot. Umer estis populara figuro en la literaturo. Inter 1843-1947 la teritorio apartenis al la Brita Imperio, poste la disfalo faris Umerkoton lasta urbo de Pakistano antaŭ la dezerto.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
8 381 | 13 742 | 35 559 | 134 052 |
Ekonomio redakti
En tiu loko finiĝas la jam sola irigacia kanalo, la kultivado etendiĝas en la okcidenta parto.
Eduko redakti
En Umerkot politeknika kolegio, mez- kaj bazlernejoj funkcias.
Trafiko redakti
Umerkot havas trairan ĉefvojon el Mirpur Ĥas. La fervojo preteriras 12 km.
Klimato redakti
Umerkot situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, tial estas varmo en la plena jaro. Tamen estas ventoj, kiuj moderigas la varman klimaton. De aprilo ĝis fino de junio (antaŭ la komenco de musono) estas la plej varma en la jaro eĉ kun 41 °C. En tiu periodo ofte estas sabloŝtormoj. La vintroj estas varmetaj kun 25 °C, nokte iom sub 10 °C. La pluvoj dum musono ne sufiĉas por la agrikulturo.
Vidindaĵoj redakti
- praa templo Ŝiv Mandir
- naskiĝloko de Akbar
- bazaroj
Famuloj redakti
Umerkot estas naskiĝloko de mogola imperistro Ĝalaluddin Muhammad Akbar en 1542.
Fontoj redakti
- WikiTrans