Walschleben

komunumo en Turingio, Germanio

Walschleben [VALŜ:le:bn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj apartenas al Komunumaro Gera-Aue, kiu havas sian centron en la apuda komunumo Gebesee. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1785 loĝantojn.

Walschleben
Blazono
Walschleben (Germanio)
Walschleben (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Gera-Aue
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036201
Poŝtkodo 99189
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068057
Politiko
Komunumestro Marcel Bube
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo 99189 Gebesee
Demografio
Loĝantaro 1785 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 4′ N, 10° 56′ O (mapo)51.06638888888910.936111111111Koordinatoj: 51° 4′ N, 10° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 160 m
Areo 16,79 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-walschleben.info
vdr

Geografio redakti

Walschleben situas en ebenaĵo inter la rivero Gera kaj la monteto Walschberg je ĉirkaŭ 10 km for de la urbokerno de la landa ĉefurbo Erfurto.

 
Gastejo en Walschleben

Historio redakti

Ĉ. 300 p.K. laŭdire setlis monaĥo nome Walo surloke. Mencio unue estis en dokumento en la jaro 973. En 1322 oni suferis je pestepidemio; en 1377 vendis la grafo de Gleichen la vilaĝon al la erfurtanoj. En la fino de la 15-a jarcento oni legis pri certa Voktejo Walschleben kun 16 vilaĝoj aliĝintaj,[1] inter kiuj estis Elxleben, Andisleben kaj Dachwig. Post Reformacio la vilaĝanoj devis protestantiĝi. Post la Tridekjara milito restis el sume 305 domoj ankoraŭ netuŝitaj ne pli ol 44. En 1653 la vilaĝo nombris 483 vitojn, krome kultivitis ankaŭ kanabon, ordinaran linon, anizon kaj isaton. En 1683 trafis la homojn tieajn granda pestepidemio; ekde 1706 Walschleben apartenis al la erfurta Administradejo Gispersleben kaj 84 jarojn poste loĝis en ĝi 800 homoj.

En 1802/03 venis Walschleben al Prusio kaj inter 1807 kaj 1813 al la francia Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso ĝi estis parto de la Provinco Saksio ene de Prusio. La stacidomo ĉe la fervojlinio inter Erfurto kaj Nordhausen malfermitis en 1869. En aprilo 1945 Walschleben liberiĝis fare de la Usona Armeo antaŭ enkorpiĝo en la sovetia okupadzono.

Evoluo enloĝantara redakti

  • 1994: 2005
  • 1995: 1982
  • 1996: 1966
  • 1997: 1957
  • 1998: 1935
  • 1999: 1930
  • 2000: 1925
  • 2001: 1928
  • 2002: 1889
  • 2003: 1897
  • 2004: 1877
  • 2005: 1856
  • 2006: 1839
  • 2007: 1814
  • 2008: 1778
  • 2009: 1773
  • 2010: 1777
  • 2011: 1781
  • 2012: 1772
  • 2013: 1763
  • 2014: 1790
  • 2015: 1778
  • 2016: 1780

Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj redakti

La en 1495 konstruita kaj protestantisma Preĝejo Sankta Kruco belas kaj arkitekture gravas.[2] Temas pri per ŝotraĵoj starigita ejo, unueca halokirko kun multangula malfermita altarejo kaj uesta turo. Ĝi novigitis en 1701. En 1888 ankaŭ la interno alifaritis kaj konstruitis norda ŝtupara turo. Antaŭ la kirko staras monumento por falintaj soldatoj de la Unua mondmilito kaj de la Dua mondmilito.

Pluraj historiaj bienoj tipas ĉie ajn.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Hejmis en Walschleben inter 1873 kaj sukerfabriko; fino produkta iĝis post akcidento mashinara. Tiam la fabriko jam estis en la manoj de la okcidentgermana firmao Südzucker A.K. Post malkonstruo kompleta la grundo restis arvalo ĝis 2015. Nuntempe la tuto uzatas por nova strato en la direkto de Riethnorthausen; oni sciu ke la malnova strato lokiĝas nun en la inonda zono de Gera. Ĉar estas la tuto parto de grandstila kontraŭakvega koncepto tuŝanta plurajn komunumojn laŭlonge de Gera-rivero.

Eduko redakti

Walschleben posedas ŝtatan bazlernejon kaj bibliotekon. Dum GDR-tempo estis samloke t.n. politeknika supera lernejo/POS portanta la nomon de Hans Beimler. Post restaŭrado en 2004/05 alkonstruitis sporthalo. En niaj tagoj nomiĝas la bazlernejo laŭ la dana verkisto Hans Christian Andersen. Walschleben disponas krome pri tre grandanime ekipita kaj planita infanĝardeno.

 
La protestantisma Kruco-kirko

Trafiko redakti

Danke al proksimeco de la landa ĉefurbo Erfurto kaj frua aparteno al la Distrikto Erfurt-Land la vilaĝo estas, koncerne la trafikon, dorlotita loko. La haltejo Walschleben troviĝas ĉe la fervojlinio inter Wolkramshausen kaj Erfurto. Vagonare oni atingas la ĉefan erfurtan stacidomon post 17 minutoj nur. Krome situas Walschleben ĉe la federacia ŝoseo B 4 kaj ĉe la aŭtostratego A 71 kies plej proksima alirejo estas nur ĉ. 6 kilometrojn for. Ne prisilentotas regula busliniaro en la direktoj de Ringleben, Sömmerda, Witterda kaj Erfurto (ĝis la norda Eŭropo-placo). En aŭgusto 2013 malkonstruitis la kaduketa stacidomo post netrovo de interesata aĉetanto.

Eoste de Walschleben kondukas la biciklovojo Gera-Radweg.

Gefiloj redakti

Notoj redakti

  1. Jakob Dominikus: Erfurt und das Erfurtische Gebiet. Nach geographischen, physischen, statistischen, politischen und geschichtlichen Verhältnissen. Eine von der Akademie der nützlichen Wissenschaften zu Erfurt mitgekrönte Preisschrift. Theil 2. Carl Wilhelm Ettinger, Gotha 1793, p. 15.
  2. Stephanie Eißing u. a.: Thüringen (= Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler.). 2-a eldono. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1281.

Eksteraj ligiloj redakti