Srpski Itebej, serbe Српски Итебеј, hungare Szerbittabé [serbitabE] aŭ Felsőittabé (=Supra-Ittabé) estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.

Srpski Itebej troviĝas en (verda) Municipo Ĵitiŝte en Serbio
Mapo pri municipo Ĵitiŝte
Ortodoksa preĝejo de Srpski Itebej

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Srpski Itebej situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Bega kaj Kanalo Bega laŭ la rumana landlimo. Novi Itebej troviĝas nur 100 metrojn, Zrenjanin 37 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Withubu". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Serboj rehomigis ĝin ekde 1780. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Párdány, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Srpski Itebej 2405 homoj, (1881 serboj (78 %), 255 hungaroj, 119 ciganoj, 26 jugoslavianoj, 10 kroatoj, 6 rumanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Katolika preĝejo de Srpski Itebej