Stanislav Kamarýt

ĉeĥa esperantisto kaj filozofo
(Alidirektita el Stanislav KAMARYT)

Stanislav KAMARYT, postmilite Stanislav KAMARÝT (naskiĝis la 10-an de novembro 1883 en Velešín, mortis la 30-an de julio 1956 en Havlíčkův Brod) estis ĉeha instruisto, gimnazia direktoro kaj honora membro de UEA, kaj membro de la Lingva Komitato.

Stanislav Kamarýt
Persona informo
Aliaj nomoj Jan Havran
Naskiĝo 10-an de novembro 1883 (1883-11-10)
en Velešín
Morto 30-an de julio 1956 (1956-07-30) (72-jaraĝa)
en Havlíčkův Brod
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 9148
vdr

Profesia vivo redakti

Kamarýt fariĝis doktoro de filozofio kaj profesoro (t.e. instruisto) de reallernejo en Bratislavo, post 1938 gimnazia direktoro en Chotěboř. Li estis filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka.

Esperanta agado redakti

Kamarýt estis esperantisto de 1900. Li laboris inter la unuaj pioniroj de la movado en Prago, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de Esperanto en la lernejojn.

Li estis ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Bohema Asocio Esperantista; de la fondo vicprezidanto, ekde 1930 prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĈAE). En 1921 li estis prezidanto de la Universala Kongreso en Prago.

Li redaktis kaj kunredaktis la gazetojn Bohema Esperantisto, La Progreso kaj Esperantista : revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio. Li estas verkinto de multaj originalaj kaj tradukitaj artikoloj, plue Internacia Lingvo (ĉeĥlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933, krome ĉefo-kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto kaj - kun Otto Ginz - ĉefo-redaktoro de la ampleksa verko Ĉeĥoslovaka Antologio (1935, 465 p.). Postmorte estas eldonita lia Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio (1983, manuskripto finita en 1952).

Verkoj redakti

Tradukoj redakti

En Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935 redakti

Artikoloj redakti

  • Progresismo kaj konservativismo (Bohema Esperantisto, 1909)
  • Propagando de internaciaj movadoj (Bohema Esperantisto, 1910)
  • Spor o methodu vývoje mezinárodního jazyka (Disputo pri metodo de evoluigo de internacia lingvo, Bohema Esperantisto, 1911)
  • Moje jubileum (Mia jubileo, Bohema Esperantisto, 1912)
  • Unuanimeco (La Progreso, 1918)
  • Je memoro de M. J. Hus (La Progreso, 1918)
  • Naciismo en internaciismo (La Progreso 1918)
  • F. Krejčí 60-jara (La Progreso, 1918)
  • Nacia Teritorio (La Progreso, 1919)
  • Nuna situacio de Lingva Komitato (La Progreso, 1920)
  • Instruistoj de esperanto (La Progreso, 1921)
  • Proč jsme esperantisty? (Kial ni estas esperantistoj?, Esperantský zpravodaj, 6/1921)
  • La amo internacia (La Progreso, 1921)
  • Potřeba organisace (Bezono de organizado, Esperantský zpravodaj 7/1922)
  • Několik myšlenek o budoucnosti esperanta (Kelkaj pensoj pri la estonto de Esperanto, Esperantský zpravodaj, 6/1923)
  • Aldonoj al vortaro de Kabe (La Progreso, 1923)
  • Alexander Batek (La Progreso, 1924)
  • La XV. La plej multenombra kongreso (La Progreso)
  • Statistiko de oficiala instruado de Esperanto (La Progreso)
  • Kysličníky dusíku (Nitrogenaj oksidoj, La Progreso)
  • Úřední předpisy pro školní vyučování esperantu (La Progreso)
  • Scienca sekcio de ĈAE (La Progreso)
  • Slavní mužové českoslovenští a esperanto (Gloraj viroj ĉeĥoslovakaj kaj Esperanto, La Progreso)
  • Nova aktualeco de Esperanto (Esperantista, 1946)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti