Rueun

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Station Rueun)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rueun (stacidomo).
Rueun
Blazono de Rueun
Rueun
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ruis
Koordinatoj  46° 46′ 45″ N 9° 9′ 3″ O / 46.77917 °N, 9.15083 °O / 46.77917; 9.15083 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 45″ N 9° 9′ 3″ O / 46.77917 °N, 9.15083 °O / 46.77917; 9.15083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 416
Areo 11,58 km²
Alteco 788 m super marnivelo
Poŝtkodo 7156
Komunumkodo 3614
Mapo de Rueun

Pri la komunumo redakti

Rueun (malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Ruis) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Ruis en la distrikto Surselva de Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 416 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Rueun situas ĉe la bordo de Antaŭa Rejno nordokicdente de Ilanz. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rueun mem la setlejoj Station Rueun, Serenera, Plaun Grond, Sareins, Rischleras, Barschaus, Dacla, Valsins, Darpagaus kaj la alpopaŝtejo Alp da Ruen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rueun limas en nordo al Pigniu, en nordoriento al Siat, en oriento al Schnaus, en sudoriento al Ilanz, en sudo al Mundaun, en sudokcidento al Obersaxen, en okcidento al Waltensburg/Vuorz, kaj en nordokcidento al Andiast.

Trafiko redakti

Tra Rueun pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la linio de Retia Fervojo de Koiro al Disentis, per kiu ĝi estas konektita al la publika transportreto. Poŝtaŭtolinio konektas la stacidomon de Rueun (Station Rueun) kun la vilaĝo Rueun. Krome de Rueun poŝtaŭotlinioj kondukas al Pigniu, Ilanz kaj Andiast.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rueun datiĝas el la jaro 765 kiel Ruane. Dum la frua mezepoko la Abatejo Disentis posedis bienojn en Rueun. En tiu tempo en Rueun ekzistis reĝa bieno karola. Dum meza mezepoko Rueun estis parto de la Senjorujo Jörgenberg. De 1473 ĝis 1734 Rueun estis parto de la tribunalkomunumo Waltensburg, kaj poste ĝis 1850 ĝi estis la centro de la tribunalejo Rueun. Ek de 1851 el la tribunalejo Rueun fariĝis la komunumaro Ruis de la distrikto Glenner. En la jaro 2001 la distrikto Glenner estis dissolvita kaj integrita al la nova distrikto Surselva.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti