Stefan Amsterdamski
Stefan Amsterdamski (naskiĝis la 15-an de januaro 1929 en Varsovio, mortis la 19-an de julio 2005 samloke) – pola filozofo juddevena, laŭ edukeco kemiisto, specialiĝis pri metodologio de filozofio kaj historio de scienco, kaj ankaŭ pri sociologio de scio. Tradukisto de filozofiaj verkoj.
Stefan Amsterdamski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stefan Amsterdamski | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1929 en Varsovio | ||||
Morto | 19-an de julio 2005 (76-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Partio | Pola Partio Laborista Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Stanisław Żerski vd | ||||
Okupo | filozofo vd | ||||
Laborkampo | Sociologio de sciaro vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEn 1959 ricevis gradon de doktoro en Varsovia Universitato, kaj en 1963 doktoro habilita. Dum sia profesia laboro, scienca kaj didaktika estis en la jaroj 1954–1968 laŭvice asistanto, adjunkto kaj docento en Filozofi-Historia Fakultato de Lodza Universitato, poste dum du jaroj estis dekano de la fakultato. En 1968 forigita de la altlernejo pro komunista kontraŭjudisma kampanjo, kiel sekvo de la eventoj de Marto 68. Poste laboris – de 1970 – kiel docento en Instituto pri Historio de Scienco ĉe Pola Scienca Akademio (PAN).
En 1989 ricevis la titolon profesoro. Tiupostene laboris de 1991 en Instituto de Filozofio kaj Sociologio de PAN.
Filozofion de scienco de Amsterdamski oni povas klasifiki al historia fluo de la filozofio de scienco. En lia filozofia kreado du filozofoj ludis aparte gravan rolon: Karl Popper kaj Thomas Kuhn.
Stefan Amsterdamski serĉante karakterizajn momentojn de la procedo de sciencistoj enkondukis la koncepton pri ideoj de la scienco, kiel kontraŭproponon al la alpaŝo de Kuhn.
Publikaĵoj (el pli ol cento de eldonitaj)
redakti- Filozoficzne interpretacje pojęcia prawdopodobieństwa (Filozofiaj interpretadoj de la nocio de probablo) (1965)
- Między doświadczeniem a metafizyką (Inter sperto kaj metafiziko) (1974)
- Między historią a metodą (Inter historio kaj metodo) (1983)
- Nauka a porządek świata (Scienco kaj ordo de la mondo) (1983)
Bibliografio
redakti- Nota biograficzna w Encyklopedii Solidarności Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Biografia noto en Enciklopedio de Solidareco