Stephen Richard "Steve" HACKETT, naskiĝinta la la  12-an de februaro 1950(nun 1950-02-12) en Londono estas angla kantisto-kantoverkisto, kaj gitaristo. Ano de la grupo de progresiva roko Genesis de 1971 al 1977, li kontribuis al ses Genesis-studialbumoj, tri koncertaj albumoj kaj sep soloaĵojn; de tiam ĝis nune karieris sole.

Steve Hackett
Steve Hackett koncerte en Talking Stick Resort en Scottsdale, Arizono, en 2016
Bazaj informoj
Naskonomo Stephen Richard Hackett
Naskiĝo 12-an de februaro 1950 (1950-02-12) (74-jaraĝa)
en Londono
Ĝenroj Progresiva roko, Klasika muziko
Instrumentoj Gitaro, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj 1970 - nuntempo
Eldoninto Charisma, Camino, Chrysalis (Usono), Epic (Usono), Gramy, Lamborghini, Start, Wolfwork, Blue Plate/Caroline (Usono), InsideOut
Retejo www.hackettsongs.com
Persona informo
Naskonomo Stephen Richard Hackett
Aliaj nomoj Steve Hackett
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Morley College
Infano 1
Okupo
Okupo gitaristokantoverkistokantisto • diskografa artisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.hackettsongs.com/
vdr

Lia gitarludado estas bazata sur etera kaj eksperimenta sono (li estas pioniro de tapping), favoranta muzikecon kaj harmonion prefere al teknika montro por krei sonĝan, poezian kaj strangan sonoran universon. Li estas ankaŭ konata por sia praktiko de hispana gitaro.

Li estis enkondukata en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kiel membro de Genesis en 2010.

Biografio redakti

Frua Vivo redakti

Steve Hackett naskiĝis en Pimlico, kvartalo de la centro de Londono, la 12an de februaro 1950 (unu tago antaŭ sia estonta samgrupano Peter Gabriel) de Peter and June Hackett, farbisto kaj reklamistino[1]. Li havas fraton, John Hackett, naskiĝintan en 1955.

Dum sia infanaĝo, li praktikis fluton kaj buŝharmonikon kaj komencis gitari kiam li estis dekdu jaraĝa sed li neniam ricevis muzikan instruadon.

Liaj plej fruaj muzikaj influoj estis klasika muziko (Johann Sebastian Bach) kaj opero (Mario Lanza), li deklaris en 2006 ke tiuj komponaĵoj ankoraŭ  influas lin [2]. Hackett citis ankaŭ multajn artistojn de angla bluso  kiel Danny KirwanPeter Green, aŭ aliajn artistojn kiel Jimi Hendrix, The Beatles, and King Crimson[3].

Kariero redakti

Komenco de kariero redakti

Li komencis sian muzikan karieron kun la grupoj Canterbury Glass kaj Sarabande, ties muziko enhavis progresivrokajn erojn. En 1970 kun la grupo Quiet World li surbendigis unuan albumon: The Road, sur kiu oni retrovas sian fraton John flutantan.

Kun Genesis redakti

 
Steve Hackett koncertanta kun Genesis dum la turneo de The Lamb Lies Down On Broadway, la 18an Decembro 1974 en Century Theatre en Buffalo, Novjorko

Li forlasis tiun grupon jus poste kaj skribis en decembro 1970 komuniketon en la ĵurnalo Melody Maker: “Gitaristo-komponisto serĉas akceptemajn muzikistojn ja decidantajn por lukti kontraŭ la stagno de la nunaj muzikaj formoj” [1]. Peter Gabriel, kantisto de la rokgrupo Genesis (kies la antaŭa gitaristo, Anthony Phillips, estis forlasanta antaŭ kelkaj monatoj), legis ĝin kaj estis allogata. Kune kun Tony Banks, la klavaristo de la grupo (la aliaj grupanoj estantaj Mike Rutherford, basgitaristo, kaj Phil Collins, drumisto), li iris aŭskulti Steve ĉe liaj gepatroj. Hackett aŭskultigas al ili siajn unuajn komponaĵojn, sorbigatajn de hispanaj influoj por la akustikaj, de crimsonaj influoj por la elektrikaj[1]. Hackett spektis la koncerton de Genesis la 28an decembro 1970 kaj estis akceptata de la grupo post kelkaj tagoj.

Hackett kontribuis al la kreado de la sono de la grupo, kuraĝiganta la grupon por aĉeti melotronon, kaj per sia malbanala gitarludado: li estis unu el la unuaj por uzi la “tapping”: teĥniko de gitaro en kiu oni tajpas la kordojn sur la kolo per la fingroj de ambaŭ manoj.

Li surbendigis 6 albumojn kun Genesis:

  • Nursery  Cryme en 1971, post kiu Genesis turneis unuafoje fremde en Belgio
  • Foxtrot en 1972, por kiu Hackett komponis, interalie, la faman akustikan komponaĵon “Horizons”, kiun li ofte ludis koncerte dum sia sola kariero
  • Selling England by the Pound, en 1973, en kiu oni trovas, en la kanto “Firth of Fifth” la plej faman gitarsoloon de la diskaro de Genesis
  • The Lamb Lies Down On Broadway, en 1974, kiu estis la albumo por kiu Hackett malpli engaĝiĝis, pro tri kialoj: tiu konceptalbumo estis ideo de Gabriel kaj ne ege allogis al li, li estis jus ekzedziĝinta de sia unua edzino, kaj li estis vundinta sian maldekstran manon per glaso de vino[4].
  • A trick of the Tail en 1976, la unua albumo kun Phil Collins kantanta, post la foriro de Peter Gabriel
  • Wind and Wuthering en 1976, ekde kiu, malgraŭ la kvar komponaĵoj (de naŭ) kunverkitaj de Hackett, li komencis sentiĝi frustrata de la malakcepto de la grupo de pluraj komponaĵoj siaj.

En 1977, post la turneo sekvanta Wind and Wuthering, dum la miksado de la venonta koncerta albumo Seconds Out, Hackett fine decidis forlasi la grupon. Li deklaris: “Post ni pruvis ke ni povis fari tion kvarane, tio iĝis tro facila. Mi demandis al mi: “Kion mi vere volas?” Mi verkis pli kaj pli sed la grupo malpli kaj malpli akceptis. Mi havis abundon da ideoj sed tio ne ŝanĝis la finan kvocienton de kantoj de Hackett  rilate al (vizaĝu tion) kantoj de Tony Banks. Post esti farinta solalbumon, tio estis iom kiel reiri al lernejo. Subite mi komprenis “Tio ne estas la tuto kaj la fino de mia kariero””[5]. Tony Banks deklaris: “Mi ne havis reciprokajn sentojn, tio kio maltrankviligis min, ĉar mi evidente estis blinda al aĵoj kiuj ĝenis lin”[5] .

Dum la sekvantaj jardekoj, Steve Hackett kelkfoje kunlaboris kun siaj ekzsamgrupanoj. Interalie, li partoprenis la kunigon “Six of the Best”, koncerton por helpi finance Peter Gabriel post la malsukceso de sia festivalo “WOMAD” en 1982, kaj resurbendigis kelkajn gitarajn erojn por la diskokesto “Genesis Archive 1967-1975” en 1998.

Sola Kariero redakti

La sola kariero de Steve Hackett fakte komencis kiam li estis ankoraŭ ano de Genesis, en 1975, per la albumo “Voyage of the Acolyte”, en kiu oni povas aŭdi John Hackett, Mike Ruterford kaj Phil Collins kaj kies jaketo estis desegnata de Kim Poor, brazila pentristrino kiu estis iĝonta la edzino de Steve Hackett.

Tri aliaj progresivrokaj albumoj sekviĝis post lia foriro el Genesis (“Please don’t touch” (1978), “Spectral mornings” (1979) kaj “Defector” (1980)).

La sekvantaj albumoj diversigis la stilon de Steve Hackett: “Cured” (1981) pli poproka, “Bay of Kings” (1983) kaj “Momentum” (1988) pri hispana gitaro, “Highly Strung” (1983) pli roka, “Till we have faces” (1984) pri sudamerikaj influoj.

Steve Hackett formis en 1986 la grupon GTR kun la ekzgitaristo de Yes kaj Asia Steve Howe kaj aliaj muzikistoj. Ili surbendigis albumon kiu estis granda sukceso en Usono, sed en 1987, post la turneo, Hackett decidis foriri la grupon, malkontenta pri la financa situacio de la grupo.

Dum la naŭdekjaroj kaj ĝis nune Steve Hackett kontinuis sian sola kariero, surbendiganta multajn albumojn je diversaj influoj.

En 1996, li surbendigis omaĝan albumon al Genesis, “Genesis revisited” reinterpretanta kun multaj muzikistoj (interaliaj John Wetton, Alfonso Johnson, Chester Thompson, Bill Bruford, Tony Levin, John Hackett, Ian McDonald, Richard McPhail) kantojn de Genesis de la tempo 1971-1977 plus du novajn kantojn: “Valley of Kings” kaj “Déjà vu”, kanto kunskribita kun Peter Gabriel dum la “Selling England by the Pound” tempo.

En 2007, projekto de turneo kun la malnovaj anoj de Genesis (Banks, Collins, Gabriel, Hackett, Rutherford) estis diskutata poste forlasata pro la hezito de Peter Gabriel, kaj finfine nur Banks, Collins kaj Rutherford , kunirataj de iliaj koncertaj muzikistoj de la okdekjaroj Chester Thompson kaj Daryl Stuermer, foriris turnee.

 
Steve Hackett dum koncerto en Braunschweig en 2005

En 2009, li surbendigis kun la partopreno de Anthony Phillips kaj la ekzbasgitaristo de Yes Chris Squire la albumon “Out of the tunnel’s mouth”.

En 2012 Steve Hackett kunverkis kun Chris Squire la albumon “A life within a day” sub la kaŝnomo “Squackett”.

Pli malfrue en 2012 li surbendigis novan omaĝan duoblan albumon al Genesis, kompletanta la unua: “Genesis revisited II”, en kiu oni povas aŭdi multajn progresivrokajn muzikistojn: interlaliaj John Wetton, John Hackett, Mikael Akerfeldt, Roine Stolt, Neal Morse, Steven Wilson, kaj Roger King (longtempa amiko de Hackett) kaj Simon Collins (filo de Phil Collins). Tiu albumo proponas kantojn tiufoje reinterpretatajn pli fidele al la originaloj ol en 1996. Du koncertaj DVD-oj estis surbendigataj dum la sekvanta turneo: “Live at Hammersmith” kaj “Live at Royal Albert Hall”.

La tri lastaj albumoj de Steve Hackett estas Wolflight (2015), The night siren (2017), kaj At the edge of light (2019) .

Privata vivo redakti

Steve Hackett estas edzinĝinta trifoje: unue kun Ellen Busse[6], kun kiu li havas filon, Oliver. Ilia edzeco finiĝis dum la tempo de The Lamb Lies Down On Broadway. Li poste renkontis la brazilan artistinon Kim Poor kun kiu li edziĝis en 1981[7]. Ili maledziĝis en 2007[7]. Steve edzinigis al la angla aŭtorino Jo Lehmann en 2011[8].

Muzika aparataro redakti

Steve Hackett estas konata por sia uzado de la Gibson Les Paul Goldtop de 1957 kaj de Fernandez Burny (li havas modelon kiu estis havata de Gary Moore).  Liaj akustikaj gitaroj estas Yairi kaj la dekdukorda Zemaitis.[9]

Ligiloj redakti

Diskaro redakti

Quiet World
  • 1970 : The Road - De Quiet World - Kun lia frato John Hackett kaj Dick Driver.
Genesis
Studalbumoj
EP
  • 1977 : Spot The Pigeon
Koncertalbumoj
Kompilaĵoj
  • 1998 : Genesis Archive 1967–75
  • 2000 : Genesis Archive 1976–92 - Steve gitaro sur 4 kantoj.
  • 2014 : R-Kive - Steve gitaro sur 11 kantoj kun Genesis + 3 soloaj kantoj.
GTR
  • 1985 : GTR - Kun Steve Howe, Max Bacon, Phil Spalding kaj Jonathan Mover.
  • 1997 : King Biscuit Flower Hour Presents GTR (Live) - Surbendigata la 19-an de julio 1986 en Wiltern Theater de Los Angeles.
John Hackett & Steve Hackett
  • 2000 : Sketches of Satie
Squackett
  • 2012 : A Life Within A Day - Kun Chris Squire

Sola diskaro redakti

Studalbumoj

Koncertalbumoj redakti

  • 1992 : Time Lapse
  • 1995 : There Are Many Sides to the Night
  • 1996 : The Tokyo Tapes
  • 2001 : Live Archive 70, 80, 90's
  • 2001 : Live Archive 70s Newcastle
  • 2002 : Somewhere in South America...
  • 2002 : Hungarian Horizons
  • 2003 : Live Archive NEARfest
  • 2004 : Live Archive 03
  • 2004 : Live Archive 04
  • 2005 : Live Archive 05
  • 2006 : Live Archive 83
  • 2010 : Live Rails
  • 2013 : Genesis Revisited: Live at Hammersmith
  • 2013 : Genesis Revisited: Live at the Royal Albert Hall
  • 2014 : Access All Areas - CD + DVD
  • 2016 : The Total Experience Live In Liverpool - Acolyte to Wolflight with Genesis Classics - Boîtier 2 CD + 2 DVD.

Kompilaĵoj redakti

  • 1982 : Voyage Of The Acolyte / Please Don't Touch - Cassette Double Play
  • 1992 : The Unauthorised Biography
  • 2002 : The Genesis Files - 2 CD
  • 2003 : Guitar Noir / There Are Many Sides To The Night - 2 CD
  • 2005 : Guitare Classique - Avec des extraits de There Are Many Sides To The Night/Sketches Of Satie/A Midsummer Night's Dream
  • 2005 : Remasters Selection Sampler
  • 2013 : Genesis Revisited II: Selection
  • 2015 : Premonitions: The Charisma Recordings 1975 – 1983 - Diskokesto 14 CD
  • 2016 : 5 Classic Albums - Diskokesto 5 CD
  • 2016 : The Charisma Years 1975-1983 - Diskokesto 10 Albums vinyl.

Partoprenoj redakti

  • 1971 : Two Sides of Peter Banks - De Peter Banks - ( 1 Ero Knights Reprise) - Kun Phil Collins, John Wetton, Jan Akkerman.
  • 1984 : Voo de Coracao - De Ritchie (1 Ero : Voo de Coração)
  • 1985 : Wind in the Willows - De Eddie Hardin (1 Ero : Wind In The Willows)
  • 1986 : Strange Land - De Box of Frogs (2 Ero : Average, Trouble) - Kun Jimmy Page, Chris Dreja, Jim McCarty, ktp.
  • 1991 : Orchestral Maneuvres: The Music of Pink Floyd - De David Palmer kaj la Royal Philharmonic Orchestra
  • 1992 : Back to Bach de Julian Colbeck
  • 1992 : Gallery Of Dreams - De Gandalf (7 Eroj kaj kunverkis la kanton End of the Rainbow)
  • 1995 : The Higher You Climb - De Max Bacon : (2 Eroj : I Know What I Like (Live), Roundabout (Live)) Kun Steve Howe
  • 1998 : Arkangel - De John Wetton (2 Eroj : Nothing happens for nothing, All grown up) Kun Robert Fripp
  • 1999 : Drivers Eyes - De Ian McDonald (2 Eroj : You Are A Part Of Me, Straight Back To You)
  • 2001 : Sinister - De John Wetton (Steve buŝharminikas sur 1 ero : Real World) Kun Robert Fripp, Ian McDonald
  • 2003 : Sheafs Are Dancing - De Djabe (1 Ero : Reflections of Thiérache)
  • 2003 : Emergent - De Gordian Knot (3 Eroj : Muttersprache, Some Brighter Thing, Singing Deep Mountain)
  • 2004 : Hexameron - De Nick Magnus (3 Eroj : Singularity, Seven Hands Of Time, The Power Of Reason)
  • 2005 : Checking Out of London - De John Hackett (5 Eroj)
  • 2005 : ? - De Neal Morse
  • 2007 : Chris Squire's Swiss Choir - De Chris Squire
  • 2007 : Sacred Scenes and Characters - De Canterbury Glass - Albumo surbendigita en 1968 et eldonita en 2007 (1 ero : Prologue)
  • 2008 : U-Catastrophe - De Simon Collins (1 Ero : Fast Forward The Future) Kun Phil Collins.
  • 2009 : Sipi Benefit Concert - de Djabe - kun Mihály Dresch kaj Kálmán Balogh.
  • 2009 : Sitting on the Top of Time - De Jim McCarty (1 ero: Living From The Inside Out)
  • 2009 : JL - De Algebra (1 ero : Il molo deserto)
  • 2010 : The Book of Bilbo and Gandalf - De Marco Lo Muscio (1 ero Galadriel)
  • 2010 : Children of Another God - De Nick Magnus (1 ero : The Colony Is King)
  • 2010 : Dirty And Beautiful Volume 1 - De Gary Husband (1 ero : Moon Song)
  • 2011 : In the Footsteps of Attila and Genghis - De Djabe
  • 2011 : Cavalli Cocchi, Lanzetti & Roversi - De CCLR (1 ero : Great Love Does Burn Fast)
  • 2011 : Raised in Captivity - De John Wetton (1 ero : Goodbye Elsinore) kun Robert Fripp, Geoff Downes, Eddie Jobson.
  • 2011 : Grace for Drowning - De Steven Wilson
  • 2012 : Prog Exhibition 2 - Pluraj artistoj
  • 2012 : Talsete di Marsantino - De L'Estate di San Martino
  • 2012 : Gallery of dreams + Live de Gandalf - kesto 3 CD.
  • 2012 : Down And Up - De Djabe
  • 2012 : The Rome Pro(g)ject - Pluraj artistoj - (2 eroj - Down To The Domus Aurea, The Mouth of Truth)
  • 2012 : Beneath The Waves - De Kompendium - (1 ero Lilly)
  • 2012 : A Proggy Christmas - De The Prog World Orchestra
  • 2012 : Captain Blue - De Rob Cottingham
  • 2013 : Summer Storms & Rocking Rivers de Djabe - duobla vinila albumo.
  • 2013 : Lifesigns - De Lifesigns
  • 2013 : Playing the History - De John Hackett, Marco Lo Muscio & Carlo Matteucci
  • 2013 : The Theory of Everything - De Ayreon - (1 ero : The Parting) - kun Keith Emerson, Rick Wakeman, John Wetton, ktp.
  • 2013 : Overnight Snow ; For Guitar & Flute - De Nick Fletcher & John Hackett - (1 ero : Three Mediterranean Sketches)
  • 2014 : Fall In Love With The World - De United Progressive Fraternity (1 ero : Travelling Man [The Story Of ESHU])
  • 2014 : Ulfur - De Todmobile - (2 eroj : Midnight Sun, Aukalag - Resounding Eyes) Avec Jon Anderson
  • 2014 : N'Monix - De Nick Magnus - (3 eroj : Eminent Victorians, Broken, Shadowland)
  • 2014 : The Ghosts of Pripyat - De Steve Rothery - (2 eroj : Morpheus, Old Man of the Sea)
  • 2014 : Live in blue - de Djabe
  • 2015 : Torn Apart - De Franck Carducci - (1 ero : Closer to Irreversible)
  • 2015 : Courting The Widow - De Nad Sylvan
  • 2015 : Cabdury-Hicks - De Dik Cadbury & Pete Hicks - (1 ero : Just Another Honky-Tonk)
  • 2015 : The Studio Recordings Anthology de John Wetton - kun Geoff Downes, Martin Barre, ktp.
  • 2015 : Citizen - De Billy Sherwood - (1 ero : Man And The Machine) kun Chris Squire, Geoff Downes, Rick Wakeman, ktp.

DVD redakti

  • 1996 : Steve Hackett & Friends / Live in Japan
  • 1997 : The Tokyo Tapes
  • 2003 : Somewhere in South America
  • 2003 : Hungarian Horizons: Live in Budapest
  • 2004 : Once Above a Time
  • 2004 : Guitar Wars - kun John Paul Jones, Paul Gilbert, Nuno Bettencourt, Roger King, Pat Mastelotto, Mike Szuter & Gary Cherone.
  • 2005 : Spectral Mornings: 1978 Recordings
  • 2011 : Steve Hackett Live: Fire and Ice
  • 2013 : Genesis Revisited: Live at Hammersmith (2 CD + 1 DVD)
  • 2013 : Genesis Revisited: Live at the Royal Albert Hall (2 CD + 1 DVD)
  • 2016 : The Total Experience Live In Liverpool - Acolyte to Wolflight with Genesis Classics - Boîtier 2 CD + 2 DVD.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Genesis: la boite à musique" de Frédéric Delâge, p.46, libreldonejo Camion Blanc, Francio, 1998
  2. Steve Hackett, ex Genesis & international rock star and legendary guitarist talks exclusively to tMP.. Arkivita el la originalo je 2009-01-24. Alirita 20-a de novembro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-24. Alirita 2017-06-05.
  3. Steve Hackett Interview. Guitarhoo!. Guitarhoo.com (23-a de novembro 2012). Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 8-a de marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-06-05.
  4. "Genesis: la boite à musique" de Frédéric Delâge, p.99, libreldonejo Camion Blanc, Francio, 1998
  5. 5,0 5,1 Libreto de la diskokesto "Genesis Archive #2", p.21
  6. Picture of Genesis. Listal.com (13-a de februaro 2011). Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 23-a de oktobro 2011.
  7. 7,0 7,1 Lehmann Web Design. Steve Hackett's Official Music Website. HackettSongs. Alirita 25-a de januaro 2012.
  8. Lehmann Web Design (4-a de junio 2011). Steve Hackett's Official Music Website. HackettSongs. Alirita 25-a de januaro 2012.
  9. [1] Interview du guitariste Steve Hackett, ancien membre de Genesis par Laurent Reymond le 17/03/2017