Stollberg

komunumo de Saksio en Germanio
(Alidirektita el Stollberg (Ercmontaro))
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stollberg en Saksio. Krome historie ekzistis komunumaro nomata Amt Stollberg en la norda federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, kaj ekzistas du germaniaj komunumoj nomataj Stolberg per nur unu "l".

Stollberg [Ŝtolberk] en Saksio (Ercmontaro) estas urbeto de ĉirkaŭ 14.000 loĝantoj, en alto de 444 metroj. Ĝis fino de julio 2008 ĝi estis ĉefurbo de samnoma distrikto Stollberg, ekde aŭusto 2008 ĝi apartenas al la tiam novkreita distrikto Ercmontaro. Krome Stollberg estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj. La urbo estis unue menciata en dokumento de 1343 kiel civitas (latine: civitanaro, komunumo). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 139 loĝantojn.

Stollberg
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09366
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 139  (2022) [+]
Loĝdenso 286 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 42′ N, 12° 47′ O (mapo)50.70833333333312.778333333333Koordinatoj: 50° 42′ N, 12° 47′ O (mapo) [+]
Alto 464 m [+]
Areo 38,99 km² (3 899 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Stollberg (Germanio)
Stollberg (Germanio)
DEC
Stollberg
Stollberg
Situo de Stollberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stollberg (Erzgebirge) [+]
vdr

Ĝia blazono montras dupartan bildon: Supre blankan preĝejon kun ruĝa tegmento sur flava fono, sube bulan palison kun flava krono sur ruĝa fono. En mezepoko ĉe Stollberg kruciĝis du gravaj komercaj vojoj, unu de Altenburg al Prago, dua de Chemnitz al Dresdeno.

Ĝemelaj urboj redakti

Ĝemelaj urboj de Stollberg estas:

Esperanto-movado redakti

Stollberg estas naskiĝloko de Karl Schulze.

Eksteraj ligiloj redakti