Tetétlen [tetEtlen] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Püspökladány.

Blazono de Tetétlen

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Kaba estas proksime. Hajdúszoboszló troviĝas je 21, Berettyóújfalu je 22, Debrecen je 41, Budapeŝto je 200 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1441. La turkoj senhomigis la komunumon en la 17-a jarcento. La komunumo refondiĝis en 1775. La kalvinana preĝejo en 1803 konstruiĝis. En kastelo de Zichy (ziĉi) loĝis semajnojn Franz Liszt. En 1794 paroĥo konstruiĝis. En 1919 la rumanoj okupis Tetétlen-on.

Vilaĝservoj estas kuracejo, infanĝardeno, kulturdomo, vilaĝdomo, serva centro.