Malfermi la ĉefan menuon

Tiokarbonata acido

kemia kombinaĵo
Tiokarbonata acido
Trithiocarbonic acid.svg
Kemia strukturo de la
Tiokarbonata acido
Thiocarbonic acid.png
3D Kemia strukturo de la
Tiokarbonata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena tiokarbonato
Kemia formulo
H2CS3
CAS-numero-kodo 594-08-1
PubChem-kodo 68982
Fizikaj proprecoj
Aspekto Ruĝa oleeca likvaĵo
Molmaso 110.22 g mol−1
Smiles C(=S)(S)S
Denseco 1483 g/cm3
Refrakta indico  1,8225
Fandopunkto −26.8 °C; −16.3 °F; 246.3 K
Bolpunkto 58 °C; 136 °F; 331 K
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R40 R51 R53 R63
Sekureco S36 S37 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P301+330+331, P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiokarbonata acido, acido de tiokarbonatoH2CS3 estas derivaĵo de la karbonata acido kie la oksigenatomoj estas anstataŭataj de sulfuratomoj. Ĝi estas sintezebla per reakcio inter sulfida acido kaj karbona dusulfido.

Tiokarbonata acido estas malkovrita de Berzelius kiam li reakciigis karbonan dusulfidon kaj natrian sulfidon estigante solvaĵon de natria tiokarbonato, kiu precipitiĝas en etanolo kiel flaveca-bruna oleo. Per agado de diluita klorida acido sur ĉi-salo, tiokarbonata acido estiĝas kiel ruĝeĉa-flava oleo, kiu posedas malagrablan odoron kaj malkomponiĝas per hejtado en karbona dusulfido kaj sulfida acido sen formiĝo de libera sulfuro.[2]

ProprecojRedakti

Pura tiokarbonata acido estiĝas per laŭgrada gutigado de amonia tiokarbonato kaj granda troo da koncentrita klorida acido, tiam kiam ĝi separiĝas kiel brile ruĝa likvaĵo kiu povas sekiĝi en la ĉeesto de fosfora kvinoksido. La solvaĵo glaciiĝas kiel oranĝokolora solido je -30.5 °C. La acido malkomponiĝas sub tempoagado liberigante karbonan dusulfidon, en kiu ĝi dissolviĝas. Ĝi iomete dissolviĝas en akvo, acidoj kaj multaj organikaj solvantoj, donante flavajn solvaĵojn kiu laŭgrade malkomponiĝas per koloroperdo. En acetono, la malkomponiĝo ne akompanatas per separado de sulfuro eĉ kiam longe ekspoziciita.

SintezoRedakti

  • Kalcia kaj natria karbonatoj reakcias kun acido estigante la korespondajn tiokarbonatojn, laŭ la ekvacio:
 
 

ReakcioRedakti

  • Kiam hejtata, tiokarbonata acido malkomponiĝas:
 

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti