Tivadar Kormos [kormoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kormos Tivadar estis hungara geologo, paleontologo, arkeologo, profesoro, kavernisto, malakologo.

Tivadar Kormos
Persona informo
Naskonomo Koch Tivadar Sándor Bódog
Naskiĝo 10-an de novembro 1881 (1881-11-10)
en Győr
Morto 25-an de aŭgusto 1946 (1946-08-25) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • malakologo • instruisto • speleologo • arkeologo • verkisto de nefikcio
vdr

Tivadar Kormos [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1881 en Győr. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Kormos akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906, poste li restis samloke por instrui. Inter 1908 kaj 1919 li estis geologo de reĝa geologia instituto. Tiutempe li studvojaĝis al Germanio, Italio, Grekio, li partoprenis en ekspedicioj al Adriatiko, Balkanio, Anatolio, fine li faris valorajn esplorojn en sia lando. En 1914 li estis nomumita privata profesoro. Li estis simpatianto de la Hungara Sovetrespubliko, tial post falo de la respubliko li ne rajtis plu labori en ŝtataj laborejoj, en 1922 li iĝis trudemerito. Komence li laboris en privata laborejo, ekde la 1930-aj jaroj jam en ŝtataj laborejoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Püspökfürdő hévízi faunájának eredete (1905)
  • Három új ragadozó a Püspökfürdő melletti Somlyóhegy preglaciális rétegeiből (1914)
  • Az ősember világa (1926)

Fontoj redakti