Tomás Milián

usona aktoro

Tomás Milián (naskita en Havano, Kubo, la 3-an de marto 1933) estas aktoro nun loĝanta en Usono, kiu pasigis grandan parton de sia kariero en Italio, kie de la fruaj 1960-aj ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj li akiris famon ĉefe en la kinofilma ĝenro de la t.n. spaghetti westerns. Li naskiĝis sub la nomo Tomás Quintín Rodríguez, filo de kuba generalo kiu arestiĝis kaj poste sin mortigis. Li havas kaj usonan kaj italan civitanecon. Lia unua kinofilmo estis la itala La Notte Brava, internacie distribuita sub la angla titolo Bad Girls Don't Cry (1959).

Tomás Milián en Squadro volante (1974)

Listo de filmojRedakti

Jen ne tute kompleta listo de la kinofilmoj, en kiuj Milián rolis:

FontoRedakti

La artikolo estas bazita ĉefe sur la artikolo en la anglalingva Wikipedia.