Malfermi la ĉefan menuon

Tomislav Maretić

kroata lingvisto

Tomislav Maretić, ankaŭ konata kiel Tomo Maretić (naskiĝis la 13-an de oktobro 1854 en Virovitica, mortis la 15-an de januaro 1938 en Zagrebo) estis elstara kroata lingvisto (klasika filologo) kaj leksikografo[1], (sud)slavisto[2], hind-eŭropisto, akcentologo, tradukisto, litovisto [3]. Li decide difinis la normigon de la moderna kroata lingvo (kaj iusence ankaŭ la serba kaj la bosna). Kiel filologo-lingvonormiganto li mem estis lingvoplanisto, kaj tre bone konsciis kiom gravas kaj kiom po­vas la konscia interveno en lingvaj aferoj. Li esprimis sin tre favore pri lingvoplanadom speciale en la internaciaj rilatoj [3].

Tomislav Maretić
Tomislav Maretic.JPG
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1854 (1854-10-13)
en Virovitica
Morto 15-an de januaro 1938 (1938-01-15) (83-jara)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb
Subskribo Tomislav Maretić
Profesio
Profesio lingvisto
Information icon.svg
vdr
Tomo Maretić
Tomislav (Tomo) Maretić

Li naskiĝis en Virovitica, kie li ĉeestis la bazan lernejon kaj en Varaždin, Požega kaj Zagrebo la gimnazion (mezgradan lernejon). Post kiam li diplomiĝis samtempe en la slavistiko kaj en la klasika filologio ĉe la filozofia fakultato de la Universitato de Zagreb en tri-jara programo, li pasis la instruistan ekzamenon por altlerneja instruado de la antikva greka kaj de la latina kiel ĉefa kurso kaj la kroata kiel dua kurso. En 1877 li laboris kiel staĝulo kaj ekde 1880 kiel kunhelpa instruisto en la Velika gimnazija en Zagrebo.  

Li estis nomumita profesoro extraordinarius por "Slava filologio kun aparta emfazo sur la kroata kaj serba historioj de lingvo kaj literaturo" en 1886 (ekde 1890 profesoro).

Kiel gimnazia studento li eldonis mallongajn literaturajn verkojn (subskribante kiel Tomislav). En la 1880aj jaroj li koncentris sin sur la kroata ortografio kaj alfabetaj aferoj, eldonis kelkajn verkojn pri ĝi (la studo "Historija hrvatskoga pravopisa latinskijem slovima") en kiu li estis metanta fundamentojn por la akcepto de fonologio-bazita ortografio. Fine de la 19-a jarcento li eldonis du gramatikojn: la "akademian" ("Gramatika i stilistika hrvatskoga ili srpskoga književnog jezika") kaj la "gimnazian" ("Gramatika hrvatskoga jezika za niže razrede srednjih škola", ambaŭ en 1899) versiojn, en kiu li tute gvidis la gramatikan normon de la kroata literatura lingvo al la nov-štokavia lingvaro[4]. Tiuj du gramatikoj reprezentas la finan alfrontiĝon kun la konkurencanta koncepto de norma lingvo rekomendita de la zagreba filologia lernejo. Krom Ivan Broz, li estis inter la unuaj ŝtokaviaj lingvopuristoj.

En 1907 li fariĝis redaktoro de la vortarego kompilita de la kroata Akademio kaj ĝis lia morto li redaktis proksimume 5 500 paĝojn, kiu faras lin unu el la plej produktemaj kroataj leksikografoj.

Li studis la lingvon de slavoniaj kaj dalmatiaj verkistoj kaj folkloraj epopeoj. Li tradukis verkojn el la pola, latina kaj antikva greka kaj kelkaj de la plej bone konataj kroataj tradukoj de la klasikaĵoj el la monda literaturo (Mickiewicz, Ovidio, Virgilo, Homero) estas lia laboro. Por traduki la klasikaĵojn li formis akcentan heksametron kiun Petar Skok nomis "la vivlaboron de Maretić".  Maretić estintus pledanto por la kroata kaj serba lingva unueco kaj la uzado de fonologia ortografio, idealiginto de la "pura popola lingvo" kaj de ekskluzive (nov-)ŝtokavia bazo por la norma lingvo[5].

InterlingvistikoRedakti

La 4-a ĉapitro temas pri la interlingvistika historio ĉe kroatoj. En decembro 1891 Tomislav Maretić prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava Akademio de Sciencoj kaj Artoj[6].

Tomislav Maretić notis ke la neceso kaj utilo de la artefarita mondolingvo sentiĝas en Eŭropo, sed ke la fina solvo estos eventuale decido de la fora estonteco[3].

VerkaroRedakti

  • Lekcionarij Bernarda Spljećanina, JAZU, 208 p., Zagreb, 1885
  • Nov prilog za istoriju akcentuacije hrvatske ili srpske, JAZU, 225 p., Zagreb, 1885
  • O narodnim imenima i prezimenima u Hrvata i Srba, JAZU, 150 p., Zagreb, 1886
  • Veznici u slovenskijem jezicima, JAZU, 299 p., Zagreb, 1887
  • Slaveni u davnini, Matica hrvatska, 256 p., Zagreb, 1889
  • Kosovski junaci i događaji u narodnoj epici, JAZU, 115 p., Zagreb, 1889
  • Istorija hrvatskoga pravopisa latinskijem slovima, JAZU, 406 p., Zagreb, 1889
  • Slavenski nominalni akcenat s obzirom na litavski, grčki i staroindijski, JAZU, 64 p., Zagreb,1890
  • ŽIvot i književni rad Franje Miklošić, JAZU, 113 p., Zagreb, 1892
  • Gramatika hrvatskoga jezika za niže razrede srednjih škola, Kugli, 270 p., Zagreb, 1899
  • Gramatika i stilistika hrvatskoga ili srpskoga književnog jezika, Kugli, 700 pp., Zagreb, 1899
  • I. S. Turgenjev u hrvatskim i srpskim prijevodima, JAZU, 113 p., Zagreb, 1904
  • Rječnik hrvatskoga ili srpskoga jezika: pli ol 5 300 paĝoj
  • Metrika narodnih naših pjesama, JAZU, 200 p., Zagreb, 1907
  • Naš narodna epika, JAZU, 263 p., Zagreb, 1909
  • Jezik slavonskijeh pisaca, JAZU, 88 p., 1910
  • Jezik dalmatinskijeh pisaca XVIII. Vijeka, JAZU, 92 p., Zagreb, 1916
  • Hrvatski ili srpski «jezični savjetnik», Jugoslavenska njiva, 509 p., Zagreb, 1923
  • Metrika muslimanske narodne epike, JAZU, 138 p., Zagreb, 1936

LiteraturoRedakti

La subaj libroj enhavas la prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ de Tomislav Maretić, konsiderata kiel frua kontribuo al interlingvistiko kaj kun postparolo de Dalibor Brozović : "Por la makedona lingvo".

(esperanto) Velimir Piškorec kunlabore kun Sanja Janković: Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagrebo 2015, 118 p. ISBN 978- 953-8110-00-9.

(kroata) Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015, 116 p. ISBN 978-953-55418-9-9.

ReferencojRedakti

  1. (kroata) "Maretić, Tomislav (Tomo)"Kroata Enciklopedio, Leksikografski zavod Miroslav Krleža, 1999–2009
  2. Noto : La sudaj slavoj estas bulgaroj, makedonoj, slovenoj, kroatoj, bosnoj, serboj kaj montenegranoj.
  3. 3,0 3,1 3,2 Nikola Rašić, Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891, recenzo, (p. 16, revuo Esperanto, UEA, 1315(7–8) Julio-Aŭgusto 2017), de la libro de Velimir Piškorec kunlabore kun Sanja Janković : Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagreb 2015, 118 p. ISBN 978- 953-8110-00-9.
  4. Noto de Nikola Rašić (ref. 1) : la normlingvoj kroata, serba, bosna kaj montenegra, estas ĉiuj bazitaj sur la sama dialekto (la t.n. štokava), tiel ke fakte havas sencon paroli pri ili kiel variaĵoj de la sama lingva sistemo.
  5. Noto de Nikola Rašić (-> ref 1, revuo Esperanto) : La termino serbo-kroata hodiaŭ estas tute forlasita kaj politike neakceptebla. Cetere tiuj variaĵoj socie funkcias ĝuste kiel naciaj lingvoj de serboj, kroatoj ktp. – simile kiel la indonezia kaj la malaja, la urdua kaj la hindia, kaj pluraj similaj kazoj kie unu lingvistika materialo estas normita diversmaniere. Pri tio plej multe okupiĝis ĝuste esperantisto Dalibor Brozović (interalie la fama libro Standardni jezik – Normlingvo).
  6. Nikola Rasic (ref. 1) : Nuntempe nomata Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Terminologie konfuza, ĉar tiu instanco ekde la fondiĝo en 1866 nomiĝis «jugoslava» sed fakte estis la kroata nacia akademio. Nur dum la dua mondmilito ĝi estis kvarjare (1941-1945) «kroata» kaj post la 2-a mondmilito denove «jugoslava» ĝis 1991. En Jugoslavio ĉiu respubliko havis propran akademion de sciencoj kaj artoj. Do ekzistis akademioj slovena, serba, makedona, kosova ktp. sed ne la kroata ĉar tiu nomiĝis ne kroata sed «jugoslava». Ĉiukaze ĝia influo radiis tra ĉiuj landoj de la Sudaj Slavoj. Ne ekzistis Biografion de Tomo Maretić (Virovitica 1854 – Zagreb 1938) kaj kelkajn aliajn informojn legu en la retejo de la revuo Esperanto http://revuoesperanto.org federacia, tutlanda, akademio de sciencoj por la tuta Jugoslavio.

Eksteraj ligilojRedakti

Kroata Esperanto-Ligo (KEL) : prelego en la kroata de Nikola Rašić pri Tomislav Maretić.

NotojRedakti

Tiu ĉi artikolo grandparte estas traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedia versio je la 20-a de aŭgusto 2017.