Torda (Serbio)
Torda, serbe Торда, hungare Torontáltorda aŭ pli mallonge Torda estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte. La historia serba loknomo estis Вујичево [vujiĉevo].
Bazaj informoj redakti
- Areo: 52 km²
- Koordinatoj: 45°35′05″N 20°27'16″E
- Alto super marnivelo: 75-89 m
- Loĝantaro: 1770
- Poŝtkodo: 23214
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo redakti
Torda situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Zrenjanin troviĝas 30 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento en formo "Torda". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Hungaroj rehomigis ĝin ekde la 1770-aj jaroj. En 1910 loĝis tie 4289 homoj (4251 hungaroj). La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Törökbecse, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Torda 1771 homoj, (1533 hungaroj (87 %), 82 ciganoj, 46 serboj, 10 jugoslavianoj, 6 kroatoj kaj aliaj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, hungarlingva lernejo, kulturdomo, sportejo, kuracejo, vendejoj.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1803
- vilaĝdomo de 1893, nun fajrobrigadejo
- mezepoka preĝejo nomata Araĉ en la proksimeco
Famuloj redakti
En la iama Torontáltorda naskiĝis:
- hungara aktoro Teri Fejes
- hungara inĝeniero János Bogárdi.