Tormásliget

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Tormásliget [tormAŝliget] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La loknomo signifas hungare: krena-bosko.

Preĝejo de Tormásliget

Bazaj informoj

redakti

Tormásliget situas laŭ la fervojo inter Sopron kaj Szombathely. Flankovoje Csepreg kaj ĉefvojo Sopron-Balatono estas bone alireblaj. Csepreg 6, Kőszeg troviĝas 21, Szombathely 28, Budapeŝto 201 kilometrojn [1][rompita ligilo].

Historio

redakti

Dum la historio estis tie nur bienodomoj, poste estis ekstera parto de Csepreg. En 1883 konstruiĝis kastelo de Bauer kaj komenciĝis la evoluo. En 1993 la loko memstariĝis.

En Tormásliget migra poŝto servas. La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Virgulina Maria).