Tujeno
Plata kemia strukturo de la α-Tujeno
Plata kemia strukturo de la ß-Tujeno
Plata kemia strukturo de la Sabineno
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C10H16
CAS-numero-kodo 3387-41-5

beta-tujeno

ChemSpider kodo 21865693
PubChem-kodo 520384
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 136.234g·mol-1
Denseco 0.935g cm−3
Refrakta indico  1,4472
Ekflama temperaturo 33.6 °C
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H317
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P272, P280, P302+352, P303+361+353, P321, P333+313, P363, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tujeno estas natura organika kombinaĵo klasita kiel unuterpeno. Ĝi trovatas en la esencoleoj de pluraj plantoj, kaj forte kontribuas kun la odoro de kelkaj herboj tia kia la Ĝardena satureo. La vorto tujeno ordinare rilatas al la α-tujeno. Iu malpli konata kemie rilatita izomero kun duoblaj ligiloj konatas kiel β-tujeno (aŭ 2-tujeno). Alia konata izomero konatas kiel sabineno.

Historio redakti

 
Tujeno trovatas en la Ĝardena satureo

Kvankam tujeno estis unue preparita de Lev Ĉugajev (1873-1922), en 1900, la okazejo de la tujeno en naturo estis unue observita de John Lionel Simonsen, en 1923, kiam oni konstatis ke ĝi estas konstituanto ĉeestanta en la terpena frakcio de la oleo derivita el la gumo-rezino de la Boswellia serrata.

Leono Ĉugajevo rimarkis ke okaze de distilado de la metila ŝantato de la tujila alkoholo, iu miksaĵo de hidrokarbonidoj estiĝis kiu povas separiĝi en du ĉefaj frakcioj kies bolpunktoj estas 147.5 °C-149.5 °C kaj 152°C-152.5°C. La lasta frakcio, kiu formiĝis per larĝaj kvantoj, estis nomita α-tujeno kaj la antaŭa β-tujeno.

Samtempe Ivan Kondakov (1857-1931) kaj Skworzov preparis α-tujenon per forigo de hidrogena klorido el la tujila klorido kaj ankaŭ per la ŝantata metodo de Ĉugajevo. La postaj eksperimentoj faritaj de Kondakov kaj Skŭorcof kaj tiuj de Ĉugajevo kaj Aleksandro Vasiljeviĉ Fomin (1869-1953) elmontris ke la hidrokarbonidoj tiele estigitaj estis miksaĵo de izomeroj kaj strukturaj kaj stereaj.

Per malkomponiĝo de la likva metila ŝantato de la tujila alkoholo, Ĉugajevo kaj Fomino preparis tion, kion ili konsideris kiel la pura α-tujeno.[2]

Literaturo redakti

Izomeroj de la tujeno redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti