Universitato Auburn

Universitato Auburn (angle Auburn University) estas publika universitato, funkcianta en la urbo Auburn, en la ŝtato Alabamo. La institucio havas pli ol 24,600 bakalaŭrajn studentojn, kaj totalon de pli ol 30,000 studentoj kaj 1,330 fakultatanoj. Auburn estas la dua plej granda universitato en Alabamo [1]. Ĝi estas unu el la du plej bonaj publikaj universitatoj en la ŝtato [2] laŭ la Carnegie-rangotabelo por institucioj de alteduko kaj la universitato estas inter la institucioj en la rangotabelo "R1: Doktoraj universitatoj - tre multe da esploraktiveco".

Universitato Auburn
universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono
moto Research, Instruction, Extension

For the Advancement of Science and Arts
Esplorado, Instruado, Etendaĵo
Por la Akcelo de Scienco kaj Artoj

Informoj
fondodato 1856
speco Publika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo 32° 36′ 12″ N, 85° 29′ 10″ U (mapo)32.603374-85.486078Koordinatoj: 32° 36′ 12″ N, 85° 29′ 10″ U (mapo)
lando Usono
poŝtkodo 36849
Nombroj
nombro de studentoj 25 469 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Oak Ridge Associated Universities
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• MetaArchive Cooperative
• Southeastern Conference
• ORCID
• DataCite
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
Universitato Auburn (Alabamo)
Universitato Auburn (Alabamo)
DEC
Universitato Auburn
Universitato Auburn
Universitato Auburn (Usono)
Universitato Auburn (Usono)
DEC
Universitato Auburn
Universitato Auburn
Map
Universitato Auburn
vdr

Historio redakti

 
"Malnova Majno", la unua konstruaĵo sur la kampuso de Auburn, estis detruita per fajro en 1887.

Auburn unue estis rekonita kiel institucio de altedukado la 1-an de februaro 1856, sub la nomo East Alabama Male College, privata instruejo en la kampo de homscienco, kiu estis administrita en kunlaboro kun la Metodista Episkopa eklezio en suda Usono. En 1872, Auburn iĝis publika institucio, kaj estis renomita la Agricultural and Mechanical College of Alabama [3]. En 1892 la institucio iĝis la unua en Alabamo se temas pri akcepti virinojn al la kvarjara gradprogramo, kaj en 1899 ĝia nomo estis ŝanĝita al Alabama Polytechnic Institute (API) por reflekti la ŝanĝon en karaktero. En 1960, la nomo de la institucio denove estis ŝanĝita al Universitato Auburn por reflekti la gamon da akademiaj programoj karakterizaj por granda universitato.

La frua historio de Auburn estas proksime rilatita al la Civila Milito kaj la Rekonstrua Epoko. Prelegoj estis okazigitaj en la "Old Main" konstruaĵo ĝis la fermo de la kolegio pro la milito, kiam la plej multaj el la studentoj kaj fakultato forlasis la institucion por rekrutiĝi. La kampusareo iĝis ekzercejo por la konfederacia armeo, kaj la kolegia konstruaĵo funkciis kiel hospitalo por la militvunditoj de la armeo.

Post la Civila Milito redakti

 
Kadetoj trejnantaj ĉe la universitato en 1918

La institucio remalfermis siajn pordojn en 1866, post la fino de la civita milito, kaj ekde tiam ade funkciis. En 1872, kontrolo de la institucio estis transdonita de la metodista eklezio al la ŝtato de Alabamo pro monmalfacilaĵoj. Por financi la universitaton, estis establita fonduso, kiu devenis el la vendo de 971 kvadrataj kilometroj da federacia tero .Laŭ la kondiĉoj de la financado, la institucio devis ankaŭ konservi programon por militaj studoj kaj oficira trejnado por la usona armeo. Ĉe la fino de la 19-a jarcento, la plej multaj el la studentoj de la institucio partoprenis la oficirtrejnadan programon. Ĉiu distrikto en la ŝtato de Alabamo estis permesita nomumi du studentojn por la plene financita trejnadprogramo de la ŝtato.

La originaj instruplanoj de la universitato temigis inĝenieristikon kaj agrikulturon. En 1892, du signifaj okazaĵoj okazis en la historio de la institucio: virinoj estis akceptitaj al la lernejo por la unua fojo, kaj piedpilko iĝis la lerneja sporto por la unuan fojon. Tra la jaroj, piedpilko anstataŭigis poloon kiel la ĉefa sporto sur kampuso. En 1899 la kolegio ŝanĝis sian nomon al Alabama Polytechnic Institute (API) [4].

En 1940, kontraŭ la fono Dua Mondmilito, ekzistis granda manko de inĝenieroj kaj sciencistoj por la usonaj defendindustrioj. Konforme al la postulo de la usona ministerio pri edukado, la institucio aliĝis al rapida trejna programo por inĝenieroj kaj sciencistoj. Inter 1941 kaj 1945, Auburn trejnis pli ol 32,000 soldatojn por militservo. Post la fino de 2-a Mondmilito, Auburn, kiel multaj altlernejoj tra Usono, travivis periodon de rapida kresko kaŭzita de multaj veteranoj kiuj ekspluatis la oferton fare de la registaro de senpaga eduko. En la kvinjara periodo post la fino de la milito, aliĝo al API pli ol duobliĝis.

De la epoko de civitanaj rajtoj ĝis nuntempo redakti

Ĝis 1963, Universitato Auburn funkciigis politikon de Rasa segregacio (apartigo de homoj laŭ iliaj rasoj), kaj nur blankaj studentoj estis akceptitaj por studentiĝi. Integriĝo de afro-usonaj studentoj komenciĝis en 1964 kun la akcepto de la Harold A. Franklin, kiu devis jurpersekuti la universitaton por esti akceptita al diplomiĝaj studoj sed al li estis rifuzita la rajto je diplomo eĉ post la sukcesa aljuĝo de lia disertaĵo. Fakte, lia diplomo de magistro en historio estis aljuĝita tre malfrue en 2020 [5][6][7]. La unua grado aljuĝita al afro-usona studento okazis en 1967. Laŭ nuntempaj datenoj de la universitato, afro-usonaj studentoj konsistigas 1,828 el 24,864 bakalaŭraj studentoj (7.35%) aktuale en 2013 kaj 49 el 1,192 plentempaj fakultatanoj (4.1%) aktuale en 2012 [8].

Kampuso redakti

 
Obi, la tigra maskota pupo de Universitato Auburn

La kampuso estas aranĝita plejparte en grida stratpadrono kun pluraj grupoj de konstruaĵoj. La norda parto de la kampuso enhavas la plej multajn el la konstruaĵoj de la College of Engineering, la pli malaltan Business Administration konstruaĵo, kaj la malnovajn administraciajn konstruaĵojn. La meza parto de la kampuso enhavas la fakultato de la kolegion de filozofio (krom tiu de la artoj) kaj la kolegion de edukado. La suda parto de la kampuso enhavas la plej multajn el la konstruaĵoj de la kolegio de scienco kaj matematiko, same kiel artajn konstruaĵojn.

Sporto redakti

 
Jordan-Hare stadiumo en Universitato Auburn

La sportteamoj de Universitato Auburn estas konataj kiel la Tigroj. Universitato Auburn venkis en totalo de 21 interkolegiaj naciaj ĉampionecoj (inkluzive de 17 ĉampionecoj NCAA), inkluzive de du futbalaj ĉampionecoj (1957, 2010), ok naĝadaj kaj plonĝadaj titoloj por viroj (1997, 1999, 2003, 2004, 2005, 2009, 2009), kvin ĉampionecaj titoloj en naĝado kaj plonĝado por virinoj (2002, 2003, 2004, 2006, 2007), kvin ĉampionecoj en rajdado (2008, 2011, 2013, 2016, 2018), kaj unu titolo en virina atletiko (2006). La sportuniformoj de la universitato estas oranĝaj kaj bluaj. La futbala stadiono de la universitato havas kapaciton de 87,451 spektantoj.

Akademia rangigo redakti

En la eldono de 2020 de US News & World Report, Auburn estas vicigita 97-a inter naciaj universitatoj en Usono, 40-a inter publikaj universitatoj, kaj 164-a en la listo de plej bonaj lernejoj respektive al studkotizoj [9].

Referencoj redakti

  1. Top of the list (2014). Alirita February 19, 2021.
  2. Standard & Poor: Flagship Universities Remain Among The Strongest In The U.S. Public Higher-Education Sector, Report Says. Standard & Poor. Alirita February 19, 2021.
  3. About Auburn (URL). Auburn University. Arkivita el la originalo je October 24, 2008. Alirita February 19, 2021.
  4. About Auburn (URL). Auburn University. Arkivita el la originalo je 2008-10-24. Alirita November 13, 2008.
  5. . Auburn commemorates 50 years of integration with public forum. The Plainsman (January 21, 2014). Arkivita el la originalo je February 24, 2014. Alirita February 19, 2021. Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
  6. "Auburn University's first black student: 'Happened to be at the right place at the right time'". AL.com, June 10, 2013.
  7. Brown, DeNeen, "Racism denied Auburn's first Black student a master's degree. Then, at 86, he returned.", The Washington Post, 30 August 2020.
  8. Total Enrollment by Gender and Ethnicity. Auburn University Office of Institutional Research and Assessment (October 16, 2013). Arkivita el la originalo je March 9, 2014. Alirita February 19, 2021. Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Auburn University Rankings. U.S. News & World Report. Alirita February 19, 2021.

Eksteraj ligiloj redakti