Grüsch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Untervalzeina)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grüsch (stacidomo).

Grüsch (en romanĉa lingvo: Crusch en il Partenz) estas komunumo de la komunumaro Schiers kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1826 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Grüsch
Blazono de Grüsch
Grüsch
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Schiers
Koordinatoj  46° 58′ 48″ N 9° 39′ 0″ O / 46.98000 °N, 9.65000 °O / 46.98000; 9.65000 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 48″ N 9° 39′ 0″ O / 46.98000 °N, 9.65000 °O / 46.98000; 9.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1826
Areo 43,30 km²
Alteco 629 m super marnivelo
Poŝtkodo 7214
Komunumkodo 3961
Mapo de Grüsch

Geografio redakti

Grüsch situas en la suba Pretigovio (germane Prättigau) ambaŭ flanke de la rivero Landquart, ĉe la alfluo de Taschinasbach al ĝi lasta. La komunumo Grüsch konsistas el la tri frakcioj Grüsch, Fanas kaj Valzeina, kiuj unuiĝis je la 1-a de januaro 2011. La frakcio Grüsch siaflanke konsistas el la setlejoj Überlandquart, Patluong, Valzalum, Vagga, Cavadura kaj Pendla. Fanas, kiu situas ĉe la norda flanko de la valo ĉe la bordo de Taschinasbach, konsistas el la vilaĝo Fanas mem kaj la setlejoj Aldur, Casällas kaj Plandadain. Valzeina situas sude de Landquart ĉe la okcidenta limo de Pretigovio kaj konsistas el la vilaĝetoj Vordervalzeina, Hintervalzeina, Untervalzeina, Sigg kaj Clavadätsch.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grüsch limas en nordokcidento kaj nordo al Seewis, en oriento al Schiers, en sudoriento al Furna, en sudo al Trimmis, en sudokcidento al Zizers, kaj en okcidento al Igis.

Trafiko redakti

Tra Grüsch pasas la kantona ĉefvojo de Landquart al Davos. Grüsch disponas pri stacidomo de la linio de Retia Fervojo de Landquart al Davos respektive tra la Vereinotunelo al Engadino. De la stacidomo de Grüsch poŝtaŭtolinioj kondukas la Valzeina, Fanas, Seewies kaj Landquart.

Historio redakti

Ek de la 1-a de januaro 2011 al Grüsch apartenas ankaŭ la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Fanas kaj Valzeina.

La unua dokumenta mencio de Grüsch datiĝas el la jaro 1340 kiel Grusch.[1] Valzeina la unuan fojon estis menciita en la jaro 1367 kiel Valtzennas.[2] La unua mencio de Fanas datiĝas el dua duono de la 12-a jarcento kiel Phanaunes.[3]

La origine romanĉlingva komunumo en la 16-a jarcento estis germanigita de valzoj, kiuj almigris el oriento de Davos kaj de supre al malsupre valizgis Pretigovion. Grüsch dum mezepoko estis sub la regado de la katedrala kapitulo de Koiro, tiam sub la Baronoj de Vaz kaj la Senjoroj de Aspermont, kaj tiam ĝis 1436 sub la Grafoj de Togenburgo. Sekvis la Grafoj de Montfort kaj inter 1496 ĝis 1649 Grüsch apartenis al Aŭstrio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti