Urbo de Filmo (Unesko)

Urbo de Filmo (Unesko) estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj, kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj kiuj uzas kreemon kiel gravan faktoron por ilia urba disvolviĝo.

Unesko nomas filmajn urbojn. En junio 2009, Bradford en Britio estis nomita la unua filmurbo. Ĉi tio baziĝis sur longa filmtradicio en la urbo, inkluzive de filmfestivaloj[1].

Kriterioj pri Filmaj Urboj de Unesko redakti

Por esti aprobita kiel Urbo de Filmo, urboj devas plenumi kelkajn kriteriojn starigitajn de Unesko.

Elektitaj filmoj de Unesko havu similajn karakterizaĵojn:

  • grava infrastrukturo rilata al kino, ekz. filmstudioj kaj filmpejzaĝoj/medioj
  • daŭraj aŭ elprovitaj ligoj al la produktado, distribuado kaj komercado de filmoj
  • sperto pri gastigado de filmfestivaloj, projekcioj kaj aliaj filmrilataj eventoj
  • kunlaboraj iniciatoj je loka, regiona kaj internacia niveloj
  • filmheredaĵo en formo de arkivoj, muzeoj, privataj kolektoj aŭ filminstitutoj
  • filmlernejoj kaj trejnaj centroj
  • klopodo disvastigi filmojn produktitajn kaj/aŭ reĝisoritajn loke aŭ nacie
  • iniciatoj por instigi al sciokunhavigo pri eksterlandaj filmoj

Pri la urboj redakti

 
Opera domo de Sidnejo

En 2009, (Anglio) fariĝis la unua filmurbo.

Mumbajo (Barato) estas hejmo de Bolivudo, la filmindustrio, kiu produktas la plej multajn filmojn en la tuta mondo.

Sidnejo (Aŭstralio) aliĝis en 2010 kaj estas hejmo de Fox Studios Aŭstralio, la studio kiu vivigis The Matrix-trilogion, The Great Gatsby kaj The Wolverine.

Pusano (Sud-Koreio) aranĝas ĉiujaran Internacian Filmfestivalon kaj estas "normiganto" en la filmmondo.

Jamagata (Japanio) aranĝas ĉiun duan jaron Internacian Festivalon de la Dokumenta Filmo.

Potsdam (Germanio) estas hejmo de Babelsberg Studio, la plej granda filmstudio en Germanio. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la Filma Parko de Babelsberg kaj Filma Universitato de Babelsberg.

Urboj de Filmo redakti

Estas dek ok filmurboj en dek ses landojn kaj kvar kontinentojn. Dek unu estas en Eŭropo, kvar en Azio, du en Oceanio kaj unu en Sudameriko .

Hispanio kaj Britio estas la solaj landoj kun du membro-urboj.

La Urboj de Filmo estas:

Urbo Lando Jaro de Aliĝo
Bitola Norda Makedonio 2015
Bradford Unuiĝinta Reĝlando 2009
Bristol Unuiĝinta Reĝlando 2017
Pusano Sud-Koreio 2014
Galway Irlando 2014
Łódź Pollando 2017
Mumbajo Barato 2019
Potsdam Germanio 2019
Qingdao Ĉinio 2017
Romo Italio 2015
Santos Brazilo 2015
Sarajevo Bosnio kaj Hercegovino 2019
Sofio Bulgario 2014
Sidnejo Aŭstralio 2010
Terrassa Hispanio 2017
Valadolido Hispanio 2019
Wellington Nov-Zelando 2019
Jamagata Japanio 2017

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti