Ĝemelurbo

(Alidirektita el Urbopartnereco)

Ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, partneraj urboj, fratinaj urbojamikecaj urboj estas komunumoj kiuj mem elektis transliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Ĝemela rilato povas ekzisti ankaŭ inter provincoj aŭ subŝtatoj. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte unu apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.

Signo en la grandurbo de Certier, Francio indikanta ĝiajn ĝemelurbojn

Difino redakti

La esprimo ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en malsamaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiuokaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.

Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.

Ĝemela rilato je urba, provinca aŭ ŝtata nivelo estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj aŭ subŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj aŭ ŝtataj parlamentanoj.

Historio redakti

En 1944 Stalingrado kaj Coventry fariĝis la unuaj ĝemelurboj en la mondo, kaj iniciatis la movadon de ĝemelaj urboj. Ambaŭ urboj estis celoj de peza bombardado kaj detruo dum la Dua Mondmilito kaj sekve devis rekonstrui grandajn partojn de la urbo.

Eŭropo redakti

Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua Mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando. Ekde 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio.

  • La Konsilantaro de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj (CEMR - Council of European Municipalities and Regions) en sia retejo donas liston de la ĝemeliĝaj funkciuloj en ĉiuj Unuiĝintaj Naciaj Komunumoj en ĉiuj Eŭropaj landoj, ne nur en Eŭropa Unio. La organizaĵo havas komitatojn kaj laborgrupojn pri diversaj temoj.
  • La ĝemeliĝa retejo de la CEMR (Twinning.org) donas pli da informoj pri ĝemeliĝo ene de Eŭropo, ne nur de Eŭropa Unio.

Usono redakti

  • La ĝemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komenciĝis post la Dua Mondmilito kaj evoluis al nacia movado kiam laŭ iniciato de Prezidento Dwight D. Eisenhower en 1956 kreiĝis la organizaĵo Sister Cities International (Fratinaj Urboj Internaciaj). Origine parto de la Usona Nacia Ligo de Urboj (National League of Cities), pro enormaj kreskado kaj populareco en 1967 Sister Cities International (SCI) iĝis aparta, senprofitcela korporacio. La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je ĉiu nivelo de la socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de ĝemelaj rilatoj urbaj, provincaj kaj ŝtataj, malpliigos la ŝancon ke okazos estontaj tutmondaj konfliktoj. Tiu senprofitcela civitan-diplomatia reto celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj por pliigi tutmondan kunlaboradon je komunuma nivelo, instigi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon. Ĝi kondukas la movadon por loka komunuma evoluo kaj volontula aktivado per instigi kaj kapabligi individuajn civitanojn, municipajn oficistojn kaj komercestrojn realigi longdaŭrajn programojn de reciproka avantaĝo. Entute estas pli ol 2000 usonaj urboj kiuj havas de 1 ĝis ĉirkaŭ 15 ĝemeliĝojn en la tuta mondo.

Oceanio redakti

Azio redakti

Tutmonde redakti

Rolo de Esperanto kaj fruktodonaj ĝemeliĝoj redakti

Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj. Kadre de la kunlaboro samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj, la Esperanto-organizoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo. Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj. Fruktodonaj ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:

Foje Esperanto-grupo de urba centro sekvas la ĝemelurbajn rilatojn de ĝis propra urbo kaj flegas rilatojn kun la Esperanto-grupoj de la ĝemelaj urboj. Tiuj rilatoj povas konsistas precipe en ĉiujaraj personaj renkontiĝoj kaj sporadaj retaj kunsidoj.

Dum la 88-a Itala Kongreso de Esperanto (Assisi), okazis per la prelego pri ĝemelaj urboj fare de Luigi Fraccaroli kaj Debora Rossetti. Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazonta en Breŝo) temos ĝuste pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝas tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.

Reta Informilo pri Ĝemelaj Urboj redakti

Listo de Ĝemelaj Urboj redakti

Informo en UEA-Vikio kaj Fejsbuko redakti

Vidu en UEA-Vikio [3] paĝojn kun diversaj informoj pri Ĝemelaj Urboj. En Fejsbuko vidu [4].

Vidu ankaŭ redakti