i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kiryienka!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 18:00, 1. Aŭg 2008 (UTC)

Artikoloj pri Bjelorusio redakti

Saluton. Mi foje trarigardas viajn enmetitajn artikolojn pri regionoj aŭ distriktoj en Bjelorusio, sed en ili vi ne diras dekomence ke temas pri tiu lando. Se iu en Japanio aŭ en Hispanio legas tion oni ne povas kompreni pri kio temas. Krome estus bone se vi aldonas ligojn al sama artikolo en aliaj vikipedioj ekzemple la belarusa aŭ la rusa kaj same enmetas la ligon al esperanta vikipedio en almenaŭ unu el la alilingvaj vikipedio: tiel esperanto aperos en pli da lokoj. Se vi ne scias kiel fari tion, kontrolu kion mi faris en via ĵus enmetita Ĵlobina distrikto.--kani 11:39, 24. Maj 2009 (UTC)


Saluton! Estas utile, ke vi kreas multajn artikolojn pri Belorusio, sed vi preskaŭ ĉiam faras la samajn malĝustaĵojn kaj tiel kreas multe da laboro por aliaj. Ĉu mi rajtas peti, ke vi atentu jenajn regulojn?

  • La prepozicio "da" neniam staru post simplaj nombroj. Do "16 kolĥozoj", ne "16 da kolĥozoj.
  • En Esperanto oni kutime diras "en 2003" aŭ "en la jaro 2003". Oni povus diri ankaŭ "en la 2003-a jaro" (ne kutima esprimo), sed "en 2003 jaro" estas malĝustaĵo.
  • La bestonutra herbaĵo nomiĝas "furaĝo", ne "furaĵo".

Eble estus interese por vi, foje rigardi la korektojn, kiujn aliaj faras al viaj kontribuoj.

Bonan verkadon! – Umberto 19:07, 28. Maj 2009 (UTC)

Respondo redakti

Mi dankas!

Alineo redakti

Kara Kirienko! Atentu: kiam vi faras alineon de maldekstre, teksto aspektas kiel citato (vidu sube):

Ekzemplo

Do, se vi volas elstarigi tekston, uzu spaceton por krei novan alineon (vidu sube):

Ekzemplo unu

Ekzemplo du

Amike.--RG72 17:52, 15. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉu misfarita ekzemplo? redakti

Saluton, Kirienko,

vi hieraŭ enmetis en la artikolon Metropolito Amvrosij jenan bildon, kiu evidente ne rilatas al la artikolo:

Mi supozas, ke tio estis eraro. Alie mi devus konsideri ĝin vandalaĵo. Certe vi do konsentas, ke mi forigu la bildon.

Umbert' 20:35, 16. Jan 2011 (UTC)

Dosiero:200px-Ambroise de Bila Krynytsya.jpg redakti

Saluton, Kirienko. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Krome ŝajnas al mi, ke vi transprenis la bildon el alilingva vikio. Tio ja videblas pro la titolparto 200px-, kiu indikas la larĝecon. Do el kiu? Vi ja alŝutis malgrandigitan version de la bildo. Do ĝi eĉ estus denove alŝutenda, precipe se ne ekzistas kopio en la Komunejo. Amike --Tlustulimu 14:55, 25. Jan 2011 (UTC)


Saluton. Mi hodiaŭ korektis du viajn artikolojn. Mi konsilas al vi atenti pri la finaĵo -n. Vi uzas tro ĝin. Mi devis forpeli multajn el tiuj literoj. Ekzemple post prepozicio ne necesas no.--Seminario 09:37, 27 Jun. 2011 (UTC)

Ekzemple mi forigis multajn falsajn akuzativojn en la artikolo Pjatro Hlebka post prepozicio de. Tiukaze neniam estas akuzativo.--kani 00:00, 31 Okt. 2011 (UTC)
Vi plu metas akuzativon post prepozicio "de", kio estas eraro. Ekzemple ne: "en la verkoj de tiun poeton", sed "en la verkoj de tiu poeto".--kani 20:44, 26 Nov. 2011 (UTC)

Unuigo de uzanto-kontoj redakti

Vi devus unuigi viajn uzantajn kontojn uzanto:Кірыенка kaj uzanto:kirienko. Cetere, mi gratulas vin pro kreo de la artikolo be:Цібар Сэкель --Arno Lagrange @ 09:33, 8 Okt. 2011 (UTC)

Mi alidirektis la nmon de paĝo Uzanto:Кірыенка,ĉu vere?--Kirienko 18:46, 11 Okt. 2011 (UTC)

Prepozicio de sen akuzativo redakti

Vi plu metas akuzativon post prepozicio "de", kio estas eraro. Ekzemple en via lasta artikolo pri Aljes Razanaŭ vi enmetis multajn kiujn mi devis korekti.--kani 20:11, 24 Dec. 2011 (UTC)

Mankaj urboj redakti

Salut'! Se vi ne havas temon, iru al grandurbo, kie vi trovos iom da mankaj urboj en Belorusio. --Crosstor 11:34, 25 Dec. 2011 (UTC)

Propono redakti

Saluton, vi povas alinomigi unu artikolon :) --Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:21, 14 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, mi ne vidas en la Belorusa latina alfabeto la literon W. Kial do uzas ĝin?Narvalo 10:05, 22 Jan. 2012 (UTC)

Entreprenoj redakti

Saluton. Mi lastatempe tro multe korektas tiun vorton en viaj artikoloj pri urboj, ne estas enterprenoj, sed entreprenoj. Krome zorgu la akuzativojn. Dankon. Ĝis.--kani (diskuto) 22:15, 31 Mar. 2012 (UTC)

Saluton redakti

Saluton. Gratulon pro artikoloj dediĉitaj al historio de Litovio. Atentu, ke ne ekzistas en Esperanto verbo kili, sed mortigi.--kani (diskuto) 19:41, 4 Dec. 2012 (UTC)

Kategorioj redakti

Estimata, vi aldonis al pluraj biografiaj artikoloj la kategoriojn "Naskiĝintoj en ..." kaj "Mortintoj en ...", ekz-e ĉe Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio). Vi tamen ne rimarkis ke tiuj artikoloj jam antaŭe ja estis en tiuj kategorioj, danke al la Ŝablono:Vivtempo. Uzi la ŝablonon "vivtempo" estas la preferinda maniero, kaj se jam ekzistas tiu ŝablono en artikolo, tiam nepre ne aldonu tiujn du kategoriojn aparte! Mi ĵus riparis du el viaj ŝanĝitaj artikoloj, forprenante la troajn kategoriojn. – Sincere, Moldur (diskuto) 20:52, 25 Dec. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:12, 30 Dec. 2013 (UTC)