i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Rafaelsoaresdelima!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:43, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

SAT redakti

Saluton, eble vi iam partoprenis en la portugallingva Wikipédia. Tie oni proponis forigi unu el malmultaj artikoloj kiuj temas pri Esperanto, nome pt:Associação Apátrida Mundial. Mi jam partoprenis (eĉ se mi ne estas portugallingvano) en la diskutpaĝo el Dê a sua opinião aŭ el la blua discussão. Ankoraŭ ne temas pri baloto, do ĉiu rajtas interveni. Vi povas ion diri por ke oni restigu la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 23:27, 13 nov. 2020 (UTC)Reply

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021! redakti

Kara Rafaelsoaresdelima, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:35, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Rafaelsoaresdelima, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

redakti

Saluton. Mi komprenas kiel vi elektis titolon Interkultura dialogo - koncepto anstataŭ simple Interkultura dialogo: tiu ĉi estis jam prenita, sed ne kiel titolo de artikolo, sed nur kiel alidirektilo de artikolo Interkultura komunikado. Tiaj aranĝoj povas fari nur administrantoj, sed nun estas malmultaj kaj unu el plej aktivaj ferias. Ankaŭ alinomoj devas esti traktitaj en koncerna diskutejo, sed finfine tiuokaze plenumuta de administranto. Tiel mi faris urĝan agon: ŝanĝis la enhavon anstataŭ la titolojn, tiel nun Interkultura dialogo enhavas vian kreitan artikolon, Interkultura dialogo - koncepto estas alidirektilo al Interkultura dialogo. Nura problemo estas ke nun en la historio de la artikolo aperas mi kiel aŭtoro. Se vi ne konsentas, ĉiam oni povas malfari la procezon, kvankam ĝi estas iom laboriga. Amike.--kani (diskuto) 18:40, 11 jul. 2022 (UTC)Reply

Kara Kani, dankon por via prizorgado. Ne gravas la afero pri aŭtoreco, kavankam mi fieras pri miaj etaj kontribuoj. Amike, Rafael. Rafaelsoaresdelima (diskuto) 22:39, 11 jul. 2022 (UTC)Reply