Vieno Johannes Sukselainen

(Alidirektita el V. J. Sukselainen)

Vieno (Väinö) Johannes Sukselainen (naskiĝis la 12-an de oktobro 1906, mortis la 6-an de aprilo 1995) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1957 ĝis la 29-a de novembro 1957 kaj duafoje de la 13-a de januaro 1959 ĝis la 19-a de majo 1961.

Vieno Sukselainen
Persona informo
V. J. Sukselainen
Naskiĝo 12-a de oktobro 1906
en Paimio en la sudo de Okcidenta Finnlando
Morto 6-a de aprilo 1995
en Lohja en la okcidento de Suda Finnlando
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Tampere University vd
Partio Finnlanda Centro vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vieno Johannes Sukselainen

Johannes (Jussi) Sukselainen studis socian sciencon kaj poste estis profesoro kaj de 1969 ĝis 1978 rektoro de la Universitato de Tampere. Krome li de 1954 ĝis 1972 estis ĝenerala direktoro de la finna socia asekurejo (KELA). Inter la jaroj 1948 kaj 1978 li (kun unujara interrompo en 1971) estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Finnlanda Centro. De 1956 ĝis 1957, en 1958, de 1968 ĝis 1970 kaj de 1972 ĝis 1975 li estis prezidanto de la parlamento. Inter 1950 kaj 1961 li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj.

Vidu ankaŭ redakti